Arthur Schopenhauer

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  • En Germanio la plej alta formo de rekono estas la envio.
    • In Deutschland ist die höchste Form der Anerkennung der Neid.

Pri la franca lingvo:

  • Tiu mizerega latinida ĵargono, tiu malbona mutiligo de latinaj vortoj, tiu lingvo kiu devus respekti sian pli maljunan kaj pli noblan fratinon, la italan, tiu lingvo kiu posedas la naŭzan nazalon en, on, un kaj la singultecan, ne-elparoleblan malagrablan akcenton je la lasta silabo, dum ĉiuj aliaj lingvoj havas la dolĉan kaj trankviligan efikon per longa antaŭlasta akcento, tiu lingvo en kiu ekzistas nenia ritmo sed nur rimo...
    • Dieser elendeste romanische Jargon, diese schlechte Verstümmelung lateinischer Wörter, diese Sprache, welche auf ihre ältere und viel edlere Schwester, die italienische, mit Ehrfurcht hinaussehen sollte, diese Sprache, welche den ekelhaften Nasal en, on, un, zum schluckaufartigen so unaussprechlich widerwärtigen Accent auf der letzten Silbe, während alle anderen Sprachen die sanft und beruhigend wirkende lange Penultima haben, diese Sprache, in der es kein Metrum gibt, sondern der Reim allein ... Parerga und Paralipomena II, 25, 299
  • Ĉiu veraĵo trapasas tri stadiojn, antaŭ ol ke ĝi estos agnoskita kiel tio : dum la unua oni ĝin rigardas absurda, dum la dua ĝi estas akre mallaŭdita, dum la tria ĝi estas rigardita kiel memkompreneblaĵo.
  • Nenio estas pli malfacile ol esprimi signifoplenajn pensojn tiel, ke ĉiu devas kompreni ilin.
    • Nichts ist schwerer, als bedeutende Gedanken so auszudrücken, daß jeder sie verstehen muß. (Über Schriftstellerei und Stil 283)
  • Kion la homoj kutime nomas fatalon, estas plej ofte nur la proprajn stultajn bubaĵojn.
    • Was aber die Leute gemeiniglich das Schicksal nennen, sind meistens nur ihre eigenen dummen Streiche. (Aphorismen zur Lebensweisheit V, 52)
  • Tipa eraro de la germanoj estas, ke ili serĉas en la nuboj, tion kio kuŝas antaŭ iliaj piedoj.
    • Ein eigentümlicher Fehler der Deutschen ist, daß sie, was vor ihren Füßen liegt, in den Wolken suchen. (Parerga und Paralipomena, Zur Rechtslehre und Poli)
  • Ekzistas nenia alia revelacio ol la pensoj de saĝuloj.
    • Es gibt keine andere Offenbarung als die Gedanken der Weisen. (Parerga und Paralipomena)
  • Se iu Dio kreis tiun mondon, tiam mi ne ŝatus esti tiu Dio. La mondmizero disŝirus mian koron.
    • Wenn ein Gott diese Welt gemacht hat, so möchte ich nicht der Gott sein. Ihr Jammer würde mir das Herz zerreißen. (Neue Paralipomena, Über Religion)
  • Religio estas lambastono por malbonredaktitaj konstitucioj.
    • Die Religion ist eine Krücke für schlechte Staatsverfassungen. (Parerga und Paralipomena II, 22)
  • Al intelektulo la soleco havas du avantaĝojn: unue esti kun si mem, kaj due, ne esti kun la aliaj.
    • Dem intellektuell hochstehenden Menschen gewährt nämlich die Einsamkeit einen zwiefachen Vorteil: erstens den, mit sich selber zu sein, und zweitens den, nicht mit andern zu sein.

Bazoj de la moralo

  • Kompato je bestoj tiom rilatas al la bonkoreco de la karaktero, ke oni rajtas fidinde diri, kiu estas kruela je bestoj, ne povas esti bona homo.
    • Mitleid mit den Thieren hängt mit der Güte des Charakters so genau zusammen, daß man zuversichtlich behaupten darf, wer gegen Thiere grausam ist, könne kein guter Mensch seyn. - Grundlage der Moral, §19, Bestätigung des dargelegten Fundaments der Moral

Pri argumentado

  • Se oni rimarkas, ke la kontraŭulo estas supera kaj oni estos malprava, tiam oni rilatigu sin al la persono, estu ofenda, kruda. Rilatigi sin al la persono konsistas en tio, ke oni devojiĝas de la disputobjekto (ĉar oni tie perdis la ludon) kaj iel ajn atakas la kundisputanton kaj lian personon: oni povus ĝin nomi argumentum ad personam, diference de argumentum ad hominem: tiu deiras de la pure objektiva objekto por koncerni sin pri tio, kion la kontraŭulo diris aŭ koncedis pri ĝi. Rilatigante sin al la persono, oni forlasas la objekton entute kaj direktas sian atakon al la persono de la kontraŭulo: oni do iĝas ofenda, ĉikana, insulta, kruda. Estas alvoko de la spiritaj fortoj al tiuj de la korpo aŭ al la besteco. Tiu regulo estas tre ŝatata, ĉar ĉiu taŭgas por apliki ĝin, kaj tial ĝi estas ofte aplikata. Nun demandiĝas, kiu kontraŭrimedo uzeblas por la aliulo. Ĉar se li volas uzi tiun, fariĝos interbatado aŭ duelo aŭ proceso pro insulto.
    • Wenn man merkt, daß der Gegner überlegen ist und man Unrecht behalten wird, so werde man persönlich, beleidigend, grob. Das Persönlichwerden besteht darin, daß man von dem Gegenstand des Streites (weil man da verlornes Spiel hat) abgeht auf den Streitenden und seine Person irgend wie angreift: man könnte es nennen argumentum ad personam, zum Unterschied vom argumentum ad hominem: dieses geht vom rein objektiven Gegenstand ab, um sich an das zu halten, was der Gegner darüber gesagt oder zugegeben hat. Beim Persönlichwerden aber verläßt man den Gegenstand ganz, und richtet seinen Angriff auf die Person des Gegners: man wird also kränkend, hämisch, beleidigend, grob. Es ist eine Appellation von den Kräften des Geistes an die des Leibes, oder an die Tierheit. Diese Regel ist sehr beliebt, weil jeder zur Ausführung tauglich ist, und wird daher häufig angewandt. Nun frägt sich, welche Gegenregel hiebei für den andern Teil gilt. Denn will er dieselbe gebrauchen, so wirds eine Prügelei oder ein Duell oder ein Injurienprozeß. (Die Kunst, Recht zu behalten, ĉ. 40)
  • Argumenta ad hominemex concessis: Fronte al aserto de la kontraŭulo ni devas kontroli, ĉu ĝi ne iel, se necese ankaŭ nur laŭŝajne, kontraŭdiras ion, kion li pli frue diris aŭ koncedis, aŭ kontraŭdiras la principojn de skolo aŭ sekto, kiun li laŭdis kaj aprobis, aŭ la farojn de la adeptoj de tiu sekto, aŭ eĉ nur tiujn de la neaŭtentikaj kaj ŝajnaj adeptoj, aŭ liajn proprajn farojn kaj nefarojn. Se li ekzemple defendas la memmortigon, oni tuj ekkrias: 'Kial vi ne pendumas vin?' Aŭ li asertas ekzemple, ke Berlino estas malagrabla restadejo, je kio oni tuj krias: 'Kial vi ne tuj forveturas per la unua diliĝenco?'
    • Argumenta ad hominem oder ex concessis. Bei einer Behauptung des Gegners müssen wir suchen, ob sie nicht etwa irgendwie, nötigenfalls auch nur scheinbar, im Widerspruch steht mit irgend etwas, das er früher gesagt oder zugegeben hat, oder mit den Satzungen einer Schule oder Sekte, die er gelobt und gebilligt hat, oder mit dem Tun der Anhänger dieser Sekte, oder auch nur der unechten und scheinbaren Anhänger, oder mit seinem eignen Tun und Lassen. Verteidigt er z. B. den Selbstmord, so schreit man gleich »warum hängst du dich nicht auf?« Oder er behauptet z. B., Berlin sei ein unangenehmer Aufenthalt: gleich schreit man: »warum fährst du nicht gleich mit der ersten Schnellpost ab?« (Die Kunst, Recht zu behalten, ĉ. 18)