Psikiatrio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Psikiatro)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Psikiatrio
Psikiatrio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Psikiatrio en Vikipedio
Commons-logo.svg Psikiatrio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Psikiatrio en Vikivortaro

Psikiatrio estas medicina fako, kiu okupiĝas pri diagnozo, terapio kaj preventado de psikaj malsanoj.

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Se la deknaŭa jarcento estis la epoko de redaktora seĝo, do nia jarcento estas la epoko de psikiatra kuŝilo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]