Halucino

El Vikicitaro
Halucino
Aliaj projektoj
Halucino en Vikipedio
Halucino en Komuneja kategorio
Halucino en Vikivortaro

Halucino estas erara percepto de sensaĵo, dum ekzistas nenia ekstera objekto kapabla ĝin produkti.

Citaĵo
« Eblecon esplori la amason, kia ĝi aperas en la imagoj de apartaj individuoj, donas halucinoj de alkoholuloj… Ili atingas maksimuman komplikecon kaj intensecon ĉe alkohola tremdeliro, en latina klasifiko — Delirium tremens… La unua grava punkto, kiu devas esti en ili rimarkita — tio estas ligo inter la tuŝaj kaj vidaj halucinoj… Tiun haŭtan senton de la amaso, kiel oni povas ĝin nomi, ni konas ne nur laŭ delirio. Ĝin spertis ĉiu nome lige al insektoj aŭ ĝenerale kun la juko sur la haŭto… La dua punkto, ligita al la unua, estas strebo al malgrandiĝo, miniaturiĝo. La malsanulo ne nur rimarkas kaj sentas ĉion, kio estas efektive malgranda — ĉio kio efektive estas granda, miniaturiĝas por partopreni tiun ĉi mondon. La homoj iĝas hometoj, la bestoj el zoo malgrandiĝas ĝis grandeco de la katino. Ĉio iĝas multnombra kaj ĉio iĝas malgranda. La deliriulo mem konservas sian naturan grandecon, eĉ dum la deliro li ekzakte scias, kio li estas kaj kiel li aspektas. Li restas la sama kaj nur la ĉirkaŭo radikale ŝanĝiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Sento de ĉirkaŭiteco de la malamika grego, kiu tuta celas lin solan — tio estas baza emocio de paranojo. Plej klare ĝi manifestiĝas en halucinoj, kiam la malsanulo de ĉiuj flankoj vidas la okulojn, kiuj eniĝas sole en lin kaj en tio senteblas klara minaco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]