Prostituado

El Vikicitaro
Prostituado
Prostituado
Prostituado
Aliaj projektoj
Prostituado en Vikipedio
Prostituado en Komunejo
Prostituado en Komuneja kategorio
Prostituado en Vikivortaro

Prostituado estas socia fenomeno, laŭ kiu homoj estas prostituataj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Oni ne povis ankoraŭ observi pli subitan socian sekvon de telefono kiel malapero de kvartalo de bordeloj kaj apero de vokvirinoj… La prostituino estis specialisto; la vokjunulino ne estas tia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virinosento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Ŝtato kaj eklezio povas toleri nur du eblecojn: Edziĝon aŭ prostitucion, kaj en la plej multo da kazoj amo ekster tiuj du kampoj estas al ili suspekta. »
— Heinrich Böll
Citaĵo
« …nur relative antaŭnelonge psikiatrio agnoskis, ke la homo devas “suferi” pro “mensa malsano”, tia ekzemple kiel maljunula senilecoskizofrenio, por ke lia malliberigo estu pravigita. En la antaŭa tempo sufiĉis esti senlabora junulo, prostituino, forlasita maljunulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]