Booker T. Washington

El Vikicitaro
Booker T. Washington
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Booker Taliaferro Washington (naskiĝis la 5-an de aprilo 1856 - mortis la 14-an de novembro 1915) estis afrik-usona edukisto, aŭtoro, oratoro kaj konsilisto de pluraj prezidentoj de Usono.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi permesos al neniu homo limigi kaj degradi mian animon farante min malami lin. » « (angle) I will permit no man to narrow and degrade my soul by making me hate him. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« En iu ajn lando, sendepende de tio, kion diras ĝiaj leĝoj, kie ajn homoj agas laŭ la ideo, ke la malavantaĝo de unu viro estas la bono de alia, tie ekzistas sklaveco. Kie ajn, en iu ajn lando, la tuta popolo sentas, ke la feliĉo de ĉiuj dependas de la feliĉo de la plej malfortaj, tie ekzistas libereco. » « (angle) In any country, regardless of what its laws say, wherever people act upon the idea that the disadvantage of one man is the good of another, there slavery exists. Wherever, in any country the whole people feel that the happiness of all is dependent upon the happiness of the weakest, there freedom exists. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« La mondo rapide lernas, ke el ĉiuj formoj de sklaveco ekzistas neniu tiel damaĝa kaj degradanta kiel tiu formo de sklaveco, kiu tentas unu homon malami alian pro rasakolora kialo. Unu viro ne povas teni alian viron malsupre en la foso sen resti malsupre en la foso kun li. » « (angle) The world is fast learning that of all forms of slavery there is none that is so harmful and degrading as that form of slavery which tempts one human being to hate another by reason of his race or color. One man cannot hold another man down in the ditch without remaining down in the ditch with him. »
— Booker T. Washington