Saltu al enhavo

Zamenhofa proverbaro

El Vikicitaro
Zamenhofa proverbaro
Aŭtoro: Ludoviko Zamenhof
Zamenhofa proverbaro
Zamenhofa proverbaro
Aliaj projektoj
Zamenhofa proverbaro en Vikipedio
Zamenhofa proverbaro en Komuneja kategorio

La Zamenhofa Proverbaro havas ĉirkaŭ 2660 proverbojn.

Ekzistas ankaŭ listigo ordigita laŭ temoj, utila por pliriĉigi unuopajn artikolojn.

Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
  • Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
  • Afabla vorto pli atingas ol forto.
  • Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
  • Aĝo maljuna ne estas oportuna.
  • Aĝo tro matura ne estas plezura.
  • Akiro kaj perdo rajdas duope.
  • Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
  • Akvo kaj pano servas al sano.
  • Akvo kura — akvo pura.
  • Akvo silenta subfosas la bordon.
  • Akvo trankvila estas akvo danĝera.
  • Akvon senmovan kovras putraĵo.
  • Al amiko nova ne fidu sen provo.
  • Al bona ĉasisto iras mem la besto.
  • Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
  • Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
  • Al ĉiu frato lian parton.
  • Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.
  • Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
  • Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
  • Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.
  • Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu.
  • Al Dio servu, diablon rezervu.
  • Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
  • Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
  • Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.
  • Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.
  • Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
  • Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
  • Al hundo bastono — al hom' leciono.
  • Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
  • Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
  • Al koro penetro per okula fenestro.
  • Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.
  • Al la afero!
  • Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni.
  • Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
  • Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro.
  • Al la papero ne mankas tolero.
  • Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
  • Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
  • Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas.
  • Al malriĉulo infanoj ne mankas.
  • Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.
  • Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono.
  • Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.
  • Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
  • Al porko Dio kornojn ne donas.
  • Al posedanto de metio mankas nenio.
  • Al promeso oni ne kredas, — kredu, kiu posedas.
  • Al protekto kaj forto helpas la sorto.
  • Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
  • Al sklavo mon' ne estas savo — li ĉiam restas sklavo.
  • Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
  • Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.
  • Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
  • Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
  • Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
  • Alia tempo, aliaj moroj.
  • Alia urbo, alia moro.
  • Aliaj domoj, aliaj homoj.
  • Aliaj tempoj, aliaj moroj.
  • Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
  • Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
  • Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
  • Almozoj ne malriĉigas.
  • Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.
  • Alpremi iun al muro.
  • Altan arbon batas la fulmo.
  • Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
  • Amaso da mono kaj titolo de barono.
  • Ambaŭ floroj de samaj valoroj.
  • Ameno diablon ne forpelas.
  • Amikeco aparte, afero aparte.
  • Amikeco aparte, ofico aparte.
  • Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
  • Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
  • Amiko en ĝojo kaj ploro.
  • Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
  • Amiko estas kara, sed vero pli kara.
  • Amiko fidela estas trezoro plej bela.
  • Amiko — intimulo.
  • Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
  • Amikon montras malfeliĉo.
  • Amikon ŝatu, malamikon ne batu.
  • Amo estas forta, sed mono pli forta.
  • Amo faras ion, mono ĉion.
  • Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
  • Amo kaj puno loĝas komune.
  • Amo pli kora, disiĝo pli dolora.
  • Amo supermezura ne estas plezura.
  • Amu Antonon, sed gardu vian monon.
  • Amu domon novan kaj amikon malnovan.
  • Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.
  • Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
  • Ankaŭ al ni la suno eklumos.
  • Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
  • Ankaŭ diablo tondron suferos.
  • Ankaŭ la lupon atingos la sorto.
  • Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.
  • Ankoraŭ Dio ne dormas.
  • Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko.
  • Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano.
  • Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.
  • Ankoraŭ neniu evitis la sorton.
  • Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
  • Antaŭ ĉio zorgu oficon, — plezuro atendos sian vicon.
  • Antaŭ la lango laboru la cerbo.
  • Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
  • Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.
  • Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
  • Antaŭ vespero ne estu fiera.
  • Antaŭe intencu kaj poste komencu.
  • Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.
  • Antaŭparolo liberigas de postparolo.
  • Aperas prudento, kiam pasis la momento.
  • Aprila vetero — trompa aero.
  • Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.
  • Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
  • Aranĝite, ordigite.
  • Arbaro aŭdas, kampo vidas.
  • Arbo krakanta venton ne timas.
  • Atakis lin horo malsaĝa.
  • Atakis teruro, ektremis la kruro.
  • Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
  • Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
  • Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
  • Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
  • Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.
  • Atentu!
  • Atesto de matureco.
  • Atingi la vesperon de sia vivo.
  • Aŭ ĉio, aŭ nenio.
  • Aŭ festene, aŭ malplene.
  • Aŭ festo, aŭ fasto.
  • Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.
  • Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.
  • Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
  • Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
  • Aŭskulti kiel ĥinan predikon.
  • Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
  • Avarulo pagas duoble.
  • Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.
  • Azenon komunan oni batas plej multe.
  • Babilas, muelas, kion lango elpelas.
  • Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
  • Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.
  • Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis.
  • Barbo potenca, sed kapo sensenca.
  • Barelo malplena sonas plej laŭte.
  • Bastono batas, bastono resaltas.
  • Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.
  • Batadi la venton.
  • Bataladi kontraŭ la sorto.
  • Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
  • Batita komprenas aludon.
  • Bato de frato estas sen kompato.
  • Bato de patrino ne longe doloras.
  • Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos.
  • Bedaŭrinde!
  • Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
  • Bela birdo!
  • Bela celo por fabelo.
  • Bela paro por altaro.
  • Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.
  • Bela vizaĝo estas duono da doto.
  • Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo.
  • Belaj rakontoj el trans la montoj.
  • Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.
  • Beleco logas, virto apogas.
  • Belecon taksas ne okulo sed koro.
  • Bezono estas plej forta ordono.
  • Birdo kantas laŭ sia beko.
  • Birdo petolas, kiom ĝi volas.
  • Blindulo kartojn ludi ne devas.
  • Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.
  • Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.
  • Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.
  • Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
  • Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.
  • Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
  • Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
  • Bona gloro pli valoras ol oro.
  • Bona ideo venas post la pereo.
  • Bona kaporalo revas esti generalo.
  • Bona puno por malbona peno.
  • Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.
  • Bona vino al la fino.
  • Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.
  • Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
  • Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.
  • Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.
  • Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
  • Bonfaron oni facile forgesas.
  • Bongusta peco longe ne atendas.
  • Bono farita ne estas perdita.
  • Bono posedata ne estas ŝatata.
  • Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.
  • Bovidon mi atendis, — infanon Dio sendis.
  • Bovo prenita, koko donita kaj — kvita.
  • Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
  • Brava homo en sia domo.
  • Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo.
  • Brogita eĉ sur akvon blovas.
  • Bruligi al si la lipharojn.
  • Bruo potenca, nula esenco.
  • Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.
  • Butonumi iun malvaste.
  • Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.
  • Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.
  • Ĉe l' freŝa faro.
  • Ĉe la tagiĝo.
  • Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas.
  • Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
  • Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.
  • Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
  • Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
  • Ĉe vesto velura suferas stomako.
  • Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.
  • Ĉerpi akvon per kribrilo.
  • Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.
  • Ĉia dono estas bono.
  • Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
  • Ĉio dependas de "se" kaj "kiam".
  • Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
  • Ĉio havas finon.
  • Ĉio havas sian "sed" kaj "se."
  • Ĉio sia estas plej ĉarma.
  • Ĉio supermezura estas terura.
  • Ĉio taŭgas, kio venas.
  • Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.
  • Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.
  • Ĉion rigardi tra sia persona vitro.
  • Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.
  • Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.
  • Ĉiu "li" havas sian "ŝi".
  • Ĉiu "tial" havas sian "kial."
  • Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
  • Ĉiu angulo kun sia sanktulo.
  • Ĉiu barono havas sian kapricon.
  • Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
  • Ĉiu eraro estas kulpo.
  • Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.
  • Ĉiu familio havas sian kriplulon.
  • Ĉiu havas sian guston.
  • Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.
  • Ĉiu havas sian propran guston.
  • Ĉiu havas sian ŝarĝon.
  • Ĉiu havas sian vermon.
  • Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.
  • Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
  • Ĉiu komenco estas malfacila.
  • Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.
  • Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas.
  • Ĉiu mano al si altiras.
  • Ĉiu medalo du flankojn posedas.
  • Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
  • Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.
  • Ĉiu persono kun sia bezono.
  • Ĉiu por si mem estas la plej kara.
  • Ĉiu por si, por ĉiuj Di'.
  • Ĉiu por si — por ĉiuj Di'.
  • Ĉiu propran saĝon posedas.
  • Ĉiu provas, kion li povas.
  • Ĉiu sezono kun sia bono.
  • Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.
  • Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.
  • Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.
  • Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
  • Ĉiu vulpo sian voston laŭdas.
  • Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
  • Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.
  • Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.
  • Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.
  • Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.
  • Danci laŭ ies fajfilo.
  • Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
  • Dando el reĝa hundejo.
  • Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
  • Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
  • Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
  • De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
  • De bona vorto lango ne doloras.
  • De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
  • De elekto tro multa plej malbona rezulto.
  • De fremda dento ni doloron ne sentas.
  • De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
  • De guto post guto disfalas granito.
  • De kantado senpaga doloras la gorĝo.
  • De kiu la kulpo, por tiu la puno.
  • De l' koro spegulo estas la okulo.
  • De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
  • De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis.
  • De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
  • De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
  • De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.
  • De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.
  • De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.
  • De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
  • De malriĉula manĝo ni guston ne scias.
  • De manĝo malriĉula ni guston ne scias.
  • De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.
  • De parolo ĝis faro estas tre malproksime.
  • De peko kaj mizero estas plena la tero.
  • De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
  • De pli da suko ne malboniĝas la kuko.
  • De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
  • De sama koloro, de sama valoro.
  • De semo putra venas frukto ne nutra.
  • De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
  • De superfluo malboniĝas la ĝuo.
  • De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.
  • De tro da pano venas malsano.
  • De tro multa scio krevas la kranio.
  • De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
  • De unu bovo oni du felojn ne ŝiras.
  • De vorto ĝentila ne doloras la lango.
  • De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
  • Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
  • Deko da pekoj, unu la puno.
  • Deko da pekoj — unu la puno.
  • Demando ne kostas, demando ne devigas.
  • Demeti de si la antikvan Adamon.
  • Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.
  • Depost tempo nememorebla.
  • Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.
  • Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
  • Deziri al iu ĉion bonan.
  • Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
  • Deziro tre granda, sed mankas la forto.
  • Deziru sincere, vi atingos libere.
  • Deziru, ne deziru — ordon' estas, iru!
  • Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas.
  • Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.
  • Difekton de naturo ne kovros veluro.
  • Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
  • Dio batas, Dio kompatas.
  • Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.
  • Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.
  • Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
  • Dio donis oficon, Dio donas kapablon.
  • Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
  • Dio donis tagon, Dio donos manĝon.
  • Dio donis, Dio prenis.
  • Dio ĝuste faras, neniam eraras.
  • Dio kompatu!
  • Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
  • Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.
  • Dio ne perfidas, se homo lin fidas.
  • Dio ne ricevis, diablo forlevis.
  • Dio orfojn ne forgesas.
  • Dio punas laŭ la fortoj.
  • Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.
  • Dio scias bone pri niaj bezonoj.
  • Dion fidu, sed senfare ne sidu.
  • Dion kolerigis, homojn ridigis.
  • Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
  • Diri al iu nudan veron.
  • Diri la puran veron.
  • Diris kaj foriris.
  • Dirite, farite.
  • Diron oni neas, skribo ne pereas.
  • Disputo kredigas, sed ne certigas.
  • Disputoj kondukas al malpaco.
  • Disputu komence — vi ne malpacos en fino.
  • Disputu pri ĉio, sed sen garantio.
  • Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.
  • Donacetoj subtenas amikecon.
  • Donaco nesincera estas donaco infera.
  • Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
  • Donado de almozoj neniam malriĉigas.
  • Doni al iu la baton de morto.
  • Doni la finofaran baton.
  • Doni la tonon.
  • Doni lecionon de moroj.
  • Doni ovon, por ricevi bovon.
  • Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
  • Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
  • Dorloti serpenton sur sia brusto.
  • Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.
  • Doto koron ne varmigas.
  • Draŝi fojnon.
  • Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
  • Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
  • Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.
  • Droni en detaloj.
  • Du botoj faras paron.
  • Du kontraŭ unu prezentas armeon.
  • Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.
  • Du militas — tria profitas.
  • Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.
  • Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno — neniam vivas sen reciproka malbeno.
  • Dubo gardas kontraŭ risko.
  • Dum la manĝado venas apetito.
  • Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
  • Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.
  • Eĉ bagatelo povas servi al celo.
  • Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
  • Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.
  • Eĉ el sub la tero aperas la vero.
  • Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.
  • guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
  • Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.
  • Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas.
  • Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
  • Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.
  • kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
  • Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.
  • Eĉ malsaĝulon sperto instruos.
  • Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
  • Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.
  • Eĉ najtingalo ne estas sen galo.
  • Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.
  • Eĉ pinglo povas koron trapiki.
  • Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.
  • Eĉ plej granda malbono al bono kondukas.
  • Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.
  • Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.
  • Eĉ por plej terura tago venas vespero.
  • Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.
  • Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.
  • Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.
  • Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
  • ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.
  • vulpo plej ruza fine estas kaptata.
  • Edzigu filon, kiam vi volas, — edzinigu filinon, kiam vi povas.
  • Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
  • Edziĝo najbara garantias de eraro.
  • Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.
  • Edziĝo tro momenta estas longapenta.
  • Edzin' admirata — edzo malsata.
  • Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.
  • Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.
  • Edzo kaj edzino estas nur unu.
  • Edzo kaj edzino — ĉiela difino.
  • Eksalte senhalte.
  • Eksplodema kiel pulvo.
  • Eksplodis kiel pulvo.
  • Ekster via ofico estas ekster via vico.
  • Ekstere honoro, interne doloro.
  • Ekzameni ne devigas preni.
  • Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
  • Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu.
  • Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.
  • El aero al tero.
  • El du malbonoj pli malgrandan elektu.
  • El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
  • El fremda ledo oni tranĉas larĝe.
  • El fremda poŝo oni pagas facile.
  • El kanto oni vortojn ne elĵetas.
  • El klara ĉielo tondro ekbatis.
  • El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.
  • El la faraĉo fariĝis kaĉo.
  • El la mizero oni devas fari virton.
  • El la neceseco oni devas fari virton.
  • El la poŝo al la buŝo.
  • El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.
  • El lia mano ĉiu monero elglitas.
  • El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.
  • El malplena telero vane ĉerpas kulero.
  • El multaj milonoj fariĝas milionoj.
  • El post la arbo li estas bravulo.
  • El sama tero devenas, saman sukon entenas.
  • Elbatadi ies sojlon.
  • Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino.
  • Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.
  • Eliri sen frakaso el granda embaraso.
  • Elmeti la okulon kaj vidi nulon.
  • Elmetu mielon, muŝoj alflugos.
  • Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
  • Eltrinki per unu tiro.
  • Elverŝi sur iun sian koleron.
  • Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
  • Eminenta ŝuldanto — malbona paganto.
  • En abelujon ne blovu.
  • En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.
  • En amaso eĉ morto estas pli gaja.
  • En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.
  • En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.
  • En bona horo!
  • En bona ordo tra la pordo!
  • En buŝo Biblio, en koro malpio.
  • En ĉeesto amata, en forest' insultata.
  • En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo.
  • En ĉiu angulo alia postulo.
  • En ĉiu brusto estas sia gusto.
  • En ĉiu kranio estas sia opinio.
  • En ĉiu kranio regas aparta opinio.
  • En ĉiu malbono estas iom da bono.
  • En ĉiu objekto troviĝas difekto.
  • En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.
  • En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.
  • En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
  • En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
  • En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
  • En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.
  • En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.
  • En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
  • En juneco logas, en maljuneco tedas.
  • En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.
  • En kompanio eĉ morto faciliĝas.
  • En la bona malnova tempo.
  • En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.
  • En la tago de la sankta Neniamo.
  • En la triĵaŭda semajno.
  • En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
  • En luma tago.
  • En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro.
  • En malsata familio mankas harmonio.
  • En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.
  • En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.
  • En plej alta mizero al Dio esperu.
  • En propra angulo ĉiu estas fortulo.
  • En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
  • En sia afero ĉiu juĝu libere.
  • En sia angulo li estas bravulo.
  • En sia dometo li estas atleto.
  • En sia korto ĉiu kok' estas forta.
  • En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.
  • En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
  • En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.
  • En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.
  • Enbati al si en la kapon.
  • Enbatiĝi.
  • Enpakiĝu kaj foriĝu.
  • Enpremi en la teron.
  • Enpremi iun en funelon.
  • Enskribu en vian memoron.
  • Enspezo postulas elspezon.
  • Envia moko sukceson ne detruas.
  • Esperis flaton, — ricevis baton.
  • Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
  • Espero logas, espero mensogas.
  • Espero panon ne donas.
  • Espero postulas oferon.
  • Estas ŝafoj, estos lano.
  • Estas tubero en la afero.
  • Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo.
  • Esti bone enskribita ĉe iu.
  • Esti en granda embaraso.
  • Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
  • Esti en sia elemento.
  • Esti en situacio sen eliro.
  • Esti inter martelo kaj amboso.
  • Esti sub la ŝuo (de sia edzino).
  • Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.
  • Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
  • Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝ' al ni venis.
  • Estro ne malsatas.
  • Estu ĉapo laŭ la kapo.
  • Estu saĝa homo en via propra domo.
  • Estu sinjoro de via vorto.
  • Fabeloj por infanoj.
  • Facile estas danci, se la feliĉo kantas.
  • Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
  • Fajro provas la oron, mizero la koron.
  • Fajron estingas akvo, pekon pardono.
  • Falinton ĉiu atakas.
  • Falis el mano, prenu satano.
  • Falis el mano — prenu satano.
  • Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.
  • Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias.
  • Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.
  • Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.
  • Fari al iu bonan lavon.
  • Fari al iu predikon pri moroj.
  • Fari al iu ursan kareson.
  • Fari aplaŭdon sur la vangon.
  • Fari el iu arkon.
  • Fari el muŝo elefanton.
  • Farita ne refariĝos.
  • Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
  • Farita — elstrekita.
  • Faro farinton rekomendas.
  • Faru hodiaŭ, kion vi povas, — morgaŭ vi eble okazon ne trovos.
  • Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
  • Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.
  • Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
  • Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.
  • Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
  • Feliĉo leĝon ne konas.
  • Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.
  • Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
  • Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
  • Feliĉon oni ne heredas nek cedas.
  • Fendita ligno facile ekbrulas.
  • Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.
  • Festotaga laboro estas sen valoro.
  • Fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis.
  • Fianĉiĝo ne estas edziĝo.
  • Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
  • Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
  • Fiera mieno — kapo malplena.
  • Fiereco venas antaŭ la falo.
  • Filo konfesis, patro forgesis.
  • Filo konfesis — patro forgesis.
  • Finita kaj glatigita.
  • Fino bona, ĉio bona.
  • Fiŝo granda naĝas profunde.
  • Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
  • Fiŝo pli granda malgrandan englutas.
  • Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.
  • Fiŝo sen vino estas veneno.
  • Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.
  • Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.
  • Fiŝo volas naĝi.
  • Flamiĝema kiel ligno rezina.
  • Fleksu arbon dum ĝia juneco.
  • Flugema kiel vento.
  • Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.
  • Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
  • For de l' okuloj, for de la koro.
  • For el la manoj — for el kalkulo.
  • For konscienco, venos potenco.
  • For!
  • Fordoni anseron, por ricevi paseron.
  • Fordormi la okazon.
  • Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
  • Forfluu infano kune kun la bano.
  • Forĝu feron dum ĝi estas varmega.
  • Forigu lin!
  • Foriris bovido, revenis bovo.
  • Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.
  • Formeti en arĥivon.
  • Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
  • Formeti la aferon en la keston de forgeso.
  • Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
  • Forsavis sian korpon kaj animon.
  • Forte sidas, kiu Dion fidas.
  • Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
  • Forveturis azenido kaj revenis azeno.
  • Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.
  • France saĝa, angle sovaĝa.
  • Fremda animo estas abismo sen limo.
  • Fremda doloro ne kondukas al ploro.
  • Fremda korpo ne doloras.
  • Fremda malfeliĉo instruas.
  • Fremda manĝo havas bonan guston.
  • Fremda medito estas kaŝita.
  • Fremda mizero ne estas sufero.
  • Fremda mizero — ridinda afero.
  • Fremda spesmilo estas sen utilo.
  • Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni.
  • Fremdan vundon kaŝas vesto.
  • Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.
  • Frosto lin atakis.
  • Frue leviĝu kaj frue edziĝu.
  • Frukto malpermesita estas plej bongusta.
  • Fungon englutis!
  • Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.
  • Gardu kandelon por la nokto.
  • Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
  • Gardu min Dio kontraŭ amikoj, — kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
  • Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
  • Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.
  • Gasto havas akrajn okulojn.
  • Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.
  • Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
  • Gasto tro petata foriras malsata.
  • Geamantoj sin pikas.
  • Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
  • Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
  • Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.
  • Granda frakaso en malgranda glaso.
  • Granda kranio, sed interne nenio.
  • Granda nubo, eta pluvo.
  • Granda nubo, malgranda pluvo.
  • Granda ofico — grandaj zorgoj.
  • Granda parolisto estas duba faristo.
  • Granda parolisto, malgranda faristo.
  • Granda parolo, sed malgranda volo.
  • Granda ŝipo bezonas profundon.
  • Granda telero, malplena kulero.
  • Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj.
  • Griza barbo saĝon ne atestas.
  • Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.
  • Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto.
  • Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.
  • Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.
  • Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
  • Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.
  • Ĝi estas akvo al lia muelilo.
  • Ĝi estas al li tre bonvena.
  • Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.
  • Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.
  • Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.
  • Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.
  • Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo.
  • Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco.
  • Ĝi estas mustardo post la manĝo.
  • Ĝi estas nek lakto, nek selakto.
  • Ĝi estas nek viando nek fiŝo.
  • Ĝi estas nek viando, nek fiŝo.
  • Ĝi estas por mi ĥina scienco.
  • Ĝi estas por mi makulo en la okulo.
  • Ĝi estas por mi volapukaĵo.
  • Ĝi estu por vi al sano!
  • Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.
  • Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
  • Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.
  • Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.
  • Ĝi iris al li preter la buŝon.
  • Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.
  • Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.
  • Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.
  • Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.
  • Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
  • Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.
  • Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos.
  • Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.
  • Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.
  • Ĝustatempa vorto estas granda forto.
  • Hakado de ligno donas lignerojn.
  • Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.
  • Hako post hako estas la plej efika atako.
  • Havi ĉe iu krediton kaj meriton.
  • Havi iom da vaporo en la kapo.
  • Havi la ĉefan voĉon.
  • Havi la orelojn sur ĝusta loko.
  • Havi larĝan konsciencon.
  • Havi malprofiton.
  • Havi orelojn sur ĝusta loko.
  • Havi varman lokon.
  • Havi vinagron en la mieno.
  • Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.
  • Hazardo estas malbona gardo.
  • Hejma dometo estas kiel patrineto.
  • Helpas krako kontraŭ atako.
  • Ho ve!
  • Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.
  • Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
  • Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.
  • Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.
  • Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.
  • Hoko elsaltis, afero haltis.
  • Hom' malesperas, Dio aperas.
  • Homo bagatelema.
  • Homo esperas, morto aperas.
  • Homo esperas, — morto aperas.
  • Homo fidas, feliĉo decidas.
  • Homo lernas la tutan vivon.
  • Homo pafas, Dio trafas.
  • Homo proponas, Dio disponas.
  • Homo senpeka neniam ekzistis.
  • Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
  • Horo matena estas horo bena.
  • Hunda vivo.
  • Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.
  • Hundo bojas, homo vojas.
  • Hundo bojas, pasanto vojas.
  • Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.
  • Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.
  • Iafoje oni devas okulon fermeti.
  • Iele, iome, duone malbone.
  • Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
  • Ili vivas per unu animo en du korpoj.
  • Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.
  • Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.
  • Imiti grandsinjoron — perdi baldaŭ la oron.
  • Infana inklino restas ĝis la fino.
  • Infano ne krias, patrino ne scias.
  • Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon.
  • Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
  • Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
  • Instruas mizero manĝi panon sen butero.
  • Insulto ne algluiĝas.
  • Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
  • Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.
  • Inter generaloj parolu pri bataloj.
  • Inter kornikoj ne konvenas predikoj.
  • Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
  • Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.
  • Inter lupoj kriu lupe.
  • Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.
  • Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
  • Interkonsento estas pli bona ol mono.
  • Iom da malvero ne estas danĝero.
  • Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.
  • Iri for en bona hor'.
  • Jen havu!
  • Jen kiaj ni estas!
  • Jen staras la bovoj antaŭ la monto!
  • Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
  • Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.
  • Ju homo pli fiera, des puno pli severa.
  • Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
  • Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
  • Ju pli da babilado, des pli da pekado.
  • Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
  • Ju pli da donoj, des pli da amikoj.
  • Ju pli da havo, des pli da pravo.
  • Ju pli da honoro, des pli da laboro.
  • Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.
  • Ju pli frue, des pli certe, — ju pli volonte, des pli lerte.
  • Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.
  • Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
  • Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
  • Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.
  • Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
  • Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
  • Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
  • Jugo propravola ne estas malmola.
  • Juĝanto decidas, kiel li vidas.
  • Juĝanto devas havi du orelojn.
  • Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
  • Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.
  • Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
  • Juneco petolis, maljuneco malsatos.
  • Ĵeti bastonon en la radon.
  • Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.
  • Ĵeti polvon en la okulojn.
  • Ĵuri kaj reĵuri.
  • Ĵuri per la barbo de l' profeto.
  • Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
  • Kalkuli muŝojn.
  • Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.
  • Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.
  • Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.
  • Kapo majesta, sed cerbo modesta.
  • Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.
  • Kapo pekas, piedoj suferas.
  • Kapoj diferencas, kranioj egalas.
  • Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.
  • Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.
  • Kaptu lin kiel forflugintan venton.
  • Kapuĉo monaĥon ne faras.
  • Kara estas dono en minuto de bezono.
  • Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.
  • Karaktero olea.
  • Karakteron al kanto donas la tono.
  • Karesi al iu la barbon.
  • Karesi kontraŭ la haroj.
  • Kastel' en aero — malsato sur tero.
  • Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
  • Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.
  • Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.
  • Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.
  • Kia ago, tia pago.
  • Kia demando, tia respondo.
  • Kia domaĝo!
  • Kia drapo, tia vesto.
  • Kia estas la homo, tia estas lia nomo.
  • Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
  • Kia fripono, tia bastono.
  • Kia greno, tia pano.
  • Kia la birdo, tia la kaĝo.
  • Kia la homo, tia lia nomo.
  • Kia la kapo, tia la ĉapo.
  • Kia la poto, tia la kovrilo.
  • Kia la semo, tia la rikolto.
  • Kia naskiĝis, tia grandiĝis.
  • Kia naskinto, tiaj naskitoj.
  • Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.
  • Kia pago, tia ago.
  • Kia paroĥestro, tia paroĥo.
  • Kia patrino, tia filino.
  • Kia regalato, tia regalado.
  • Kia reganto, tia servanto.
  • Kia sono, tia resono.
  • Kia sufloro, tia aktoro.
  • Kia vivo, tia morto.
  • Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.
  • Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.
  • Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.
  • Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.
  • Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
  • Kiam havo malaperis, saĝo aperis.
  • Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.
  • Kiam kato promenas, la musoj festenas.
  • Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.
  • Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.
  • Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.
  • Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo.
  • Kiam sako mizeras, amo malaperas.
  • Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.
  • Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
  • Kie dento doloras, tien iras la lango.
  • Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
  • Kie estas harmonio, estas beno de Dio.
  • Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.
  • Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
  • Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.
  • Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
  • Kie jukas, tie ni gratas.
  • Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.
  • Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
  • Kie maldike, tie rompiĝas.
  • Kie mi disponas, tie mi ordonas.
  • Kie minaco, tie malpaco.
  • Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.
  • Kie pano estas, tie musoj ne mankas.
  • Kie regas konkordo, regas ordo.
  • Kie regas la forto, tie rajto silentas.
  • Kie regas virino, malbona estas la fino.
  • Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
  • Kie timo, tie honto.
  • Kiel akirite, tiel perdite.
  • Kiel li meritis, tiel li profitis.
  • Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
  • Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.
  • Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.
  • Kiel oni, tiel ĉe ni.
  • Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.
  • Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.
  • Kien vi vin turnos, ĉie malbone.
  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
  • Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
  • Kio al mi sonis, tion mi resonas.
  • Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
  • Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.
  • Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.
  • Kio doloras, pri tio ni ploras.
  • Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.
  • Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.
  • Kio en la kapo, tio sur la lango.
  • Kio estas bona por vi, estas bona por mi.
  • Kio estas farita, estas sankciita.
  • Kio estas lernita, ne estas perdita.
  • Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
  • Kio fariĝis, jam ne refariĝos.
  • Kio iras el koro, venas al koro.
  • Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.
  • Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
  • Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
  • Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.
  • Kio mia, tio bona.
  • Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.
  • Kio multe kostas, multe valoras.
  • Kio pasis, ne revenos.
  • Kio pasis, nin forlasis.
  • Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.
  • Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
  • Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.
  • Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.
  • Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
  • Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.
  • Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.
  • Kiom da homoj, tiom da gustoj.
  • Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.
  • Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
  • Kiom da koroj, tiom da voloj.
  • Kiom la koro deziras.
  • Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.
  • Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.
  • Kion fari!
  • Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
  • Kion koro portas, vizaĝo raportas.
  • Kion koro sentas, lango prezentas.
  • Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.
  • Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.
  • Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
  • Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.
  • Kion mi povas, tion mi elŝovas.
  • Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.
  • Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.
  • Kion oni volas, tion oni povas.
  • Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.
  • Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
  • Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.
  • Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
  • Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.
  • Kion vi pripenas, tio al vi venas.
  • Kion vi semas, tion vi rikoltos.
  • Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.
  • Kiso malsincera estas danĝera.
  • Kiso publika estas kiso malamika.
  • Kiu agas afable, vivas agrable.
  • Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
  • Kiu akvon evitas, droni ne timas.
  • Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.
  • Kiu amas honoron, amu laboron.
  • Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
  • Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.
  • Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.
  • Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
  • Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.
  • Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
  • Kiu bati deziras, trovas bastonon.
  • Kiu bojas, ne mordas.
  • Kiu bone agas, timi ne bezonas.
  • Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.
  • Kiu bone ŝmiras, bone veturas.
  • Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.
  • Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.
  • Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
  • Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.
  • Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.
  • Kiu demandas, tiu ne eraras.
  • Kiu devas, tiu elekti ne povas.
  • Kiu devas, tiu povas.
  • Kiu diras la veron, havas suferon.
  • Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.
  • Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
  • Kiu donas rapide, donas duoble.
  • Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
  • Kiu dormas longe, vivas mallonge.
  • Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.
  • Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.
  • Kiu entreprenis, tiu sin tenu.
  • Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.
  • Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.
  • Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
  • Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
  • Kiu fremdan avidas, propran forperdas.
  • Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.
  • Kiu garantias, trankvilon ne scias.
  • Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
  • Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.
  • Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.
  • Kiu havas abelojn, havas mielon.
  • Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.
  • Kiu havas forton, havas rajton.
  • Kiu havas la forton, havas la rajton.
  • Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
  • Kiu havas nenion, estas nenio.
  • Kiu havas oron, havas honoron.
  • Kiu hontas nenion, ne timas Dion.
  • Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.
  • Kiu iras sperte, iras certe.
  • Kiu iras trankvile, iras facile.
  • Kiu jam havas, tiu pravas.
  • Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
  • Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.
  • Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
  • Kiu koleras, tiu ne prosperas.
  • Kiu koleras, tiu perdas.
  • Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.
  • Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
  • Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.
  • Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
  • Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.
  • Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
  • Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.
  • Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.
  • Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas.
  • Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
  • Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.
  • Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.
  • Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.
  • Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.
  • Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
  • Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.
  • Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.
  • Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.
  • Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
  • Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
  • Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
  • Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.
  • Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
  • Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
  • Kiu metion disponas, mizeron ne konas.
  • Kiu minacas, tiu avertas.
  • Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.
  • Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
  • Kiu multe babilas, al si mem malutilas.
  • Kiu multe babilas, pensas malmulte.
  • Kiu multe minacas, ne estas danĝera.
  • Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
  • Kiu multe parolas, ne multe faras.
  • Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.
  • Kiu multon deziras, nenion akiras.
  • Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.
  • Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.
  • Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".
  • Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.
  • Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.
  • Kiu ne krimas, tiu ne timas.
  • Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.
  • Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
  • Kiu ne petas, tiu ne ricevas.
  • Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
  • Kiu ne riskas, tiu ne havas.
  • Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
  • Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.
  • Kiu neniun savis, malamikon ne havas.
  • Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.
  • Kiu panon donas, malsaton ne konas.
  • Kiu pekis, tiu pagas.
  • Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.
  • Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.
  • Kiu pli frue venas, pli frue muelas.
  • Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.
  • Kiu povas antaŭvidi!
  • Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
  • Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.
  • Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
  • Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
  • Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.
  • Kiu resonis, tiu sin donis.
  • Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.
  • Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
  • Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
  • Kiu rompis la glason, ordigu la kason.
  • Kiu rompis, tiu pagu.
  • Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.
  • Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
  • Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas.
  • Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.
  • Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.
  • Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.
  • Kiu sin enjungis, devas tiri.
  • Kiu sin gardas, tiu sin savas.
  • Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.
  • Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.
  • Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.
  • Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.
  • Kiu ŝvitas, tiu profitas.
  • Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.
  • Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
  • Kiu tro alte svingas, nenion atingas.
  • Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
  • Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.
  • Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.
  • Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
  • Kiu tro pelas, nur malakcelas.
  • Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.
  • Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.
  • Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
  • Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.
  • Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.
  • Kiu venis unue, muelas pli frue.
  • Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
  • Kiu vivas trankvile, vivas facile.
  • Kiu vivos, tiu vidos.
  • Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
  • Kiu volas mensogi, devas bone memori.
  • Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
  • Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.
  • Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.
  • Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.
  • Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.
  • Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.
  • Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.
  • Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.
  • Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.
  • Klopodi sen limo per korpo kaj animo.
  • Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.
  • Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.
  • Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.
  • Koko krias fiere, sed ne danĝere.
  • Kolera kiel cento da diabloj.
  • Kolera kiel rabia hundo.
  • Kolero montras malsaĝulon.
  • Kolero pravecon ne donas.
  • Komenca inklino daŭras ĝis la fino.
  • Komenci de Adamo.
  • Komenci per Dio kaj fini per diablo.
  • Komenci per flato kaj fini per bato.
  • Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.
  • Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
  • Komenco Aprila — trompo facila.
  • Komenco bona — laboro duona.
  • Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.
  • Komparo ne estas pruvo.
  • Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.
  • Konateco ne estas hereda.
  • Konduki la dancojn.
  • Konfido naskas konfidon.
  • Konfidu, sed vidu.
  • Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.
  • Koniĝas majstro laŭ sia verko.
  • Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
  • Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
  • Konscienco trankvila estas bona dormilo.
  • Konsento konstruas, malpaco detruas.
  • Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.
  • Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.
  • Konsilu kiu povas.
  • Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.
  • Konstrui kastelojn en aero.
  • Konstrui kastelon sur glacio.
  • Konsumi sian antaŭan grason.
  • Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
  • Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.
  • Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.
  • Kontentigi la katon kaj kune la raton.
  • Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
  • Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.
  • Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.
  • Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.
  • Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.
  • Kontraŭ doloro helpas bona humoro.
  • Kontraŭ faro farita ne helpas medito.
  • Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
  • Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.
  • Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
  • Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio.
  • Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.
  • Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.
  • Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.
  • Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.
  • Kontraŭ neesto ne helpas protesto.
  • Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.
  • Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
  • Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.
  • Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.
  • Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono.
  • Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.
  • Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.
  • Konu nin, ŝatu nin!
  • Korniko vundita propran voston timas.
  • Koro pleniĝas — lango moviĝas.
  • Koro tro plena — buŝo parolas.
  • Korvo al korvo okulon ne pikas.
  • Kovri la buŝon de sia konscienco.
  • Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
  • Krevis la vazo antaŭ la nazo.
  • Krii el la tuta gorĝo.
  • Kritiki estas facile, fari malfacile.
  • Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.
  • Kudri per fluganta kudrilo.
  • Kuiriston vaporo satigas.
  • Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.
  • Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.
  • Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
  • Kun kiu vi festas, tia vi estas.
  • Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.
  • Kun konfido neniam rapidu.
  • Kun la peko en mano.
  • Kun sia tuta domo kaj havo.
  • Kun sia tuta posedo kaj heredo.
  • Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
  • Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
  • Kune kaptite, kune punite.
  • Kuradi kiel venenita muso.
  • Kuraĝa homo en sia domo.
  • Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.
  • Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.
  • Kuraĝo ĉion atingas.
  • Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
  • Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
  • Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.
  • Kuri de sia propra korpo.
  • Kutimo estas dua naturo.
  • Kvalito bona ne bezonas admonon.
  • Kvina rado ĉe veturado.
  • Kvitiĝas servo per reservo.
  • La "por" kaj la "kontraŭ".
  • La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.
  • La afero estas plenumita.
  • La afero havas tempon.
  • La afero malsukcesis.
  • La afero ne brulas.
  • La afero ne iras glate.
  • La afero ne staras sur pinto de ponto.
  • La afero ne urĝas.
  • La dorm' estas bona, se mankas la mono.
  • La enigmo simple solviĝas.
  • La felo tanadon ne valoras.
  • La fino kronas la verkon.
  • La forestanto ĉiam estas malprava.
  • La haroj disstariĝas.
  • La haroj streĉiĝas.
  • La ĵeto estas farita.
  • La konscienco lin ne turmentas.
  • La lango de virino estas ŝia glavo.
  • La lastan el amaso atakas la hundo.
  • La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.
  • La loto estas tirita.
  • La ludo kandelon ne valoras.
  • La lumo por vero ofte estas danĝero.
  • La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.
  • La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.
  • La mano lin jukas.
  • La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
  • La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.
  • La muro havas orelojn.
  • La parto plej vasta venos la lasta.
  • La plej danĝera homo — malbona in' en domo.
  • La sama afero, sed kun la kapo al tero.
  • La sigelo ankoraŭ ne estas metita.
  • La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
  • La tempo venos, ni ĉion komprenos.
  • La tuta ludo ne valoras kandelon.
  • La unua trovita.
  • La vivo staras sur la karto.
  • Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
  • Laboro finita, — ripozo merita.
  • Laboro fortigas, ripozo putrigas.
  • Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
  • Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
  • Laboro kondukas al honoro kaj oro.
  • Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
  • Laboro ne estas leporo, — ĝi haltos, ne forsaltos.
  • Lang' estas mola kaj laŭvole petola.
  • Langa vundo plej profunda.
  • Lango miela, sed koro kruela.
  • Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
  • Larmo virina baldaŭ sekiĝas.
  • Larmoj pravecon ne pruvas.
  • Larmoj ŝuldon ne pagas.
  • Lasi fali la manojn.
  • Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.
  • Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.
  • Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.
  • Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.
  • Laŭdu la maron, sed restu sur tero.
  • Laŭdu tagon nur vespere.
  • Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.
  • Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
  • Leĝe kaj rajte.
  • Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.
  • Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
  • Leĝo malaperas, moro daŭras.
  • Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
  • Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.
  • Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.
  • Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.
  • Lernado sen fruktoj ne restas.
  • Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
  • Lernu juna, por esti saĝa maljuna.
  • Lernu juna — vi scios maljuna.
  • Lerteco sorĉon ne bezonas.
  • Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
  • Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
  • Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
  • Li bruligis al si la lipharojn.
  • Li dentojn prunti ne bezonas.
  • Li diris adiaŭ al la mondo surtera.
  • Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
  • Li eĉ el sablo vipojn tordas.
  • Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
  • Li esploris iom la fundon de la glaso.
  • Li estas bravulo en sia angulo.
  • Li estas en acida humoro.
  • Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.
  • Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.
  • Li estas frotita kaj polurita.
  • Li estas homo sperta kaj lerta.
  • Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
  • Li estas la portreto de sia patro.
  • Li estas portreto de sia patro.
  • Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
  • Li estas sia propra mastrino.
  • Li estas vera hidrargo.
  • Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.
  • Li faris sian lastan translokiĝon.
  • Li foriris kun longa nazo.
  • Li forpelis siajn piedojn.
  • Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.
  • Li havas ankoraŭ printempon en kapo.
  • Li havas cerbon ne tro potencan.
  • Li havas ĉiun horon alian moron.
  • Li havas dentojn ne por parado.
  • Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
  • Li havas la kapon fortike sur la kolo.
  • Li havas la kapon sur ĝusta loko.
  • Li havas la kapon sur la ĝusta loko.
  • Li havas muŝon en la kapo.
  • Li havas nek ĉelon, nek kelon.
  • Li havas pli da mono ol da bezono.
  • Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
  • Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
  • Li havas siajn kapricojn.
  • Li havas truon en la manplato.
  • Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston.
  • Li jam estas trans montoj kaj maro.
  • Li jam faras la lastan spiron.
  • Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.
  • Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
  • Li kuraĝon kolekti ne bezonas.
  • Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.
  • Li mem estas patrono por sia persono.
  • Li mensogas maŝine.
  • Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
  • Li minacas per fingro en la poŝo.
  • Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.
  • Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.
  • Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.
  • Li ne estas el la grandaj saĝuloj.
  • Li ne estas el la regimento de timuloj.
  • Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.
  • Li ne havas kapon de ministro.
  • Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.
  • Li neniam venkis la alfabeton.
  • Li pafis sin for.
  • Li parolas sen senco kaj sen interligo.
  • Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.
  • Li prenos kaj benos.
  • Li pulvon ne elpensis.
  • Li ripozu trankvile!
  • Li saltas gracie, kiel urso ebria.
  • Li salutas profunde kaj mordas hunde.
  • Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
  • Li serĉas la venton sur la kampo.
  • Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.
  • Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.
  • Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
  • Li taŭgas nek por studo, nek por ludo.
  • Li tenas la nazon supren.
  • Li trafis el sub pluvo en riveron.
  • Li tremas kiel aŭtuna folio.
  • Li tremas, kiel aŭtuna folio.
  • Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.
  • Li vivas en ĝuo kaj bruo.
  • Li vivas sur la tero kiel en infero.
  • Li vorton en la poŝo ne serĉas.
  • Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.
  • Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
  • Lia cerbo iris promeni.
  • Liaj dentoj povas festi sabaton.
  • Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
  • Liaj flugiloj paraliziĝis.
  • Liberulo iras, kien li deziras.
  • Ligno fendita facile flamiĝas.
  • Lin tuŝas nek admono, nek ordono.
  • Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
  • Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.
  • Loĝi en la fino de la mondo.
  • Longa dormado ŝuldojn kreskigas.
  • Longa konsidero savas de sufero.
  • Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.
  • Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
  • Ludi kun iu ludon de pugnoj.
  • Ludi ventobatadon.
  • Ludo aparte, kaj afero aparte.
  • Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
  • Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos.
  • Lupo dormanta ŝafon ne kaptas.
  • Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.
  • Lupo lupon ne manĝas.
  • Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.
  • Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.
  • Maĉi kaj remaĉi.
  • Magia rondo.
  • Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
  • Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
  • Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.
  • Malaperis kiel ŝtono en maron.
  • Malaperis kiel vaporo.
  • Malaperis, kiel vaporo.
  • Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
  • Malbona herbo froston ne timas.
  • Malbona virino diablon superas.
  • Malbone kaŝita ŝteliston incitas.
  • Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
  • Malbonulon diablo ne prenas.
  • Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.
  • Malfeliĉo inviton ne atendas.
  • Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.
  • Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
  • Malfeliĉo malofte venas sole.
  • Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas.
  • Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.
  • Malfeliĉo venas sen alvoko.
  • Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.
  • Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.
  • Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
  • Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
  • Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
  • Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
  • Malgranda pezo, sed granda prezo.
  • Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj — doloron.
  • Malhumileco estas kara plezuro.
  • Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.
  • Malkovri antaŭ iu sian koron.
  • Malnova afero en nova livero.
  • Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.
  • Malpaculo.
  • Malpaculon ĉiu batas.
  • Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
  • Malplena sako puŝas al peko.
  • Malplena sako tentas al peko.
  • Malpli da havo, malpli da zorgoj.
  • Malpli da posedo, malpli da tedo.
  • Malpli esperu, pli konsideru.
  • Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.
  • Malpurulo.
  • Malriĉa kiel muso preĝeja.
  • Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
  • Malriĉeco ne estas malvirto.
  • Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.
  • Malriĉulo parencojn ne havas.
  • Malriĉulo rabiston ne timas.
  • Malsaĝa kiel ŝtipo.
  • Malsaĝo estas najbaro de mizero.
  • Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.
  • Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
  • Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.
  • Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
  • Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
  • Malsaĝulo kiel tamburo, — kiu pasas, lin batas.
  • Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
  • Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.
  • Malsaĝulo ofte estas profeto.
  • Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
  • Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
  • Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
  • Malsaĝulon favoras feliĉo.
  • Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
  • Malsanan demandu, al sana donu.
  • Malsano venas rapide, foriras rigide.
  • Malsata stomako orelon ne havas.
  • Malsato donas spriton.
  • Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.
  • Malsato ne estas frato.
  • Malsato plej bone gustigas la manĝon.
  • Malsatulon la fabloj ne nutros.
  • Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
  • Mankas klapo en lia kapo.
  • Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.
  • Manko de oro ne estas malhonoro.
  • Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
  • Mano manon lavas.
  • Mano pekis, dorso pagas.
  • Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
  • Marĉandado aĉeti ne devigas.
  • Marĉando aĉeti ne devigas.
  • Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
  • Maro da mizeroj.
  • Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
  • Mastro en vojo — servantoj en ĝojo.
  • Matena horo estas plena de oro.
  • Matenas, vesperas — kaj tago malaperas.
  • Matura aĝo.
  • Melki kaproviron.
  • Melku bovon senfine, li lakton ne donos.
  • Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
  • Mensoganto devas havi bonan memoron.
  • Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
  • Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.
  • Mensogo malproksimen ne kondukas.
  • Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
  • Meti trabojn sur la vojon.
  • Metio lacigas, metio vivigas.
  • Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.
  • Mezuri laŭ sia metro.
  • Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.
  • Mi blinde pafos, eble trafos.
  • Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.
  • Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
  • Mi hejme sidis, nenion vidis.
  • Mi konas miajn homojn.
  • Mi lavas al mi la manojn.
  • Mi lin liberigis, li min saĝigis.
  • Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.
  • Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.
  • Mi ne volas tion ĉi scii.
  • Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.
  • Mia lango — mia malamiko.
  • Mia loĝejo estas mia reĝejo.
  • Mia loĝejo — mia reĝejo.
  • Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
  • Mieno fiera al ludo mizera.
  • Miljaroj ne povis, — minuto elŝovis.
  • Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.
  • Minacas dento al la vento.
  • Minaci per pugno en la poŝo.
  • Minacoj ne mortigas.
  • Miraklo inter mirakloj.
  • Mizero faras lerta, mizero faras sperta.
  • Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
  • Mizero havas talentan kapon.
  • Mizero instruas.
  • Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
  • Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.
  • Mizero saltas, mizero haltas.
  • Mizero sur mizero.
  • Mola kiel vakso.
  • Mono amas kalkulon.
  • Mono estas reĝo, mono estas leĝo.
  • Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
  • Mono kuras al mono.
  • Mono mondon regas.
  • Mono monon naskas.
  • Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
  • Mono perdita, nenio perdita, — honoro perdita, ĉio perdita.
  • Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.
  • Mono plenumas ĉiujn oficojn.
  • Mono publika estu fortika.
  • Monto gravediĝis, muso naskiĝis.
  • Montradi al si reciproke la dentojn.
  • Montras parolo, kion cerbo valoras.
  • Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
  • Montru moneron, ĉio fariĝos.
  • Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.
  • Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
  • Morgaŭ frue venos plue.
  • Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.
  • Muele sencele.
  • Muelilo haltas, muelisto eksaltas.
  • Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
  • Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.
  • Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.
  • Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
  • Multe da peno, neniom da pano.
  • Multe da sprito, sed neniom da profito.
  • Multe en kapo, sed nenio en poŝo.
  • Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
  • Multe komencite, malmulte plenumite.
  • Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
  • Murmuri tra la dentoj.
  • Muso la katon ĉiam ofendis.
  • Muso satiĝis, faruno malboniĝis.
  • Naivuloj jam ne ekzistas.
  • Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
  • Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo.
  • Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.
  • Nazo supren, vento antaŭen.
  • Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis.
  • Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
  • Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.
  • Ne aŭskultinte, ne kondamnu.
  • Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.
  • Ne batas bastono sen persono.
  • Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.
  • Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
  • Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
  • Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.
  • Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.
  • Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
  • Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.
  • Ne ĉiam estas sankta Johano.
  • Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
  • Ne ĉio batas, kio tondras.
  • Ne ĉio brilanta estas diamanto.
  • Ne ĉio griza estas lupo.
  • Ne ĉio utilas, kio brilas.
  • Ne ĉion oni devas severe ekzameni.
  • Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
  • Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.
  • Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.
  • Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo.
  • Ne ĉiu havas egalan feliĉon.
  • Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.
  • Ne ĉiu papereto estas banka bileto.
  • Ne ĉiu raporto estas vera vorto.
  • Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.
  • Ne defendas oro kontraŭ doloro.
  • Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
  • Ne diru "hop" antaŭ la salto.
  • Ne doloras frapo sur fremda kapo.
  • Ne donu kaj ne boju.
  • Ne ekpepi!
  • Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.
  • Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.
  • Ne ekzistas fumo sen brulo.
  • Ne ekzistas fumo sen fajro.
  • Ne ekzistas honoro sen laboro.
  • Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
  • Ne ekzistas kareso sen intereso.
  • Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.
  • Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
  • Ne ekzistas ofico sen benefico.
  • Ne ekzistas regulo sen escepto.
  • Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
  • Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
  • Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.
  • Ne el unu forno li manĝis jam panon.
  • Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.
  • Ne elvoku lupon el la arbaro.
  • Ne en ĉiu afero estu severa.
  • Ne en unu tago elkreskis Kartago.
  • Ne esperite, ne sonĝite.
  • Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
  • Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
  • Ne falas frukto malproksime de l' arbo.
  • Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
  • Ne faru kalkulon sen la mastro.
  • Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
  • Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
  • Ne fidu heredon, fidu posedon.
  • Ne gutas mielo el la ĉielo.
  • Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.
  • Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
  • Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.
  • Ne helpas ploro al doloro.
  • Ne helpas spegulo al malbelulo.
  • Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
  • Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
  • Ne iras hakilo al kolo humila.
  • Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
  • Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.
  • Ne iru okuloj super la frunton.
  • Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.
  • Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
  • Ne kaptita — ne punita.
  • Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
  • Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
  • Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
  • Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
  • Ne kotas besto en sia nesto.
  • Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.
  • Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
  • Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
  • Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
  • Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
  • Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.
  • Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
  • Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.
  • Ne longe sinjora daŭras favoro.
  • Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.
  • Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.
  • Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.
  • Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.
  • Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
  • Ne movi la buŝon!
  • Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
  • Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.
  • Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.
  • Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
  • Ne pentru diablon sur la muro.
  • Ne por lupo estas supo.
  • Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.
  • Ne prediku knabino al via patrino.
  • Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon.
  • Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
  • Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.
  • Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.
  • Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.
  • Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido.
  • Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
  • Ne rapidu, trankvile decidu.
  • Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
  • Ne sama la vento blovas konstante.
  • Ne sanktuloj potojn faras.
  • Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.
  • Ne servas larmo anstataŭ armo.
  • Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
  • Ne sufiĉas ploro al kreditoro.
  • Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
  • Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
  • Ne ŝpari monon nek penon.
  • Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.
  • Ne taŭgas du ursoj por unu nesto.
  • Ne taŭgas la vero por komerca afero.
  • Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
  • Ne timu tranĉilon, timu babilon.
  • Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
  • Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.
  • Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
  • Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
  • Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
  • Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro.
  • Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
  • Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.
  • Ne venas honoro sen laboro.
  • Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.
  • Ne venas rato mem al kato.
  • Ne venos rato mem al kato.
  • Ne venos rato mem al la kato.
  • Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
  • Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.
  • Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.
  • Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.
  • Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
  • Nebuligi al iu la okulojn.
  • Nebuligi la okulojn.
  • Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
  • Neceso ne estas kareso.
  • Neevitebla malbono.
  • Negocaj aferoj estas severaj.
  • Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.
  • Nek al teksto, nek al preteksto.
  • Nek al temo, nek al celo.
  • Nek eniro, nek eliro.
  • Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.
  • Nek helpeble, nek konsileble.
  • Nek io, nek alio.
  • Nek pikite, nek hakite.
  • Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
  • Nek por baki, nek por haki.
  • Nek transnaĝeble, nek transireble.
  • Neleĝe akirita ne estas profita.
  • Nenia ago fariĝas sen pago.
  • Nenia konstruo povas esti sen bruo.
  • Nenia peketo restas longe sekreto.
  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
  • Neniam atendita ofte venas subite.
  • Nenie semata, ĉie trovata.
  • Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.
  • Neniom da oro, sed bona gloro.
  • Neniu estas profeto en sia urbeto.
  • Neniu sanktulo estas sen makulo.
  • Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.
  • Neniu vidas, kio lin insidas.
  • Nesciado de leĝo neniun pravigas.
  • Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.
  • Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
  • Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
  • Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
  • Ni laboru kaj esperu.
  • Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
  • Ni vidas, kiu ridas, — kiu ploras, ni ne vidas.
  • Nigran kornikon sapo ne blankigos.
  • Nigro sur blanko pruvas sen manko.
  • Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.
  • Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.
  • Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.
  • Nokte eĉ monstro estas belulo.
  • Nomo egala, sed esenco mala.
  • Notu en la kamentubo.
  • Nova balailo bone balaas.
  • Nova stato, — nova vivo.
  • Novaj sinjoroj, — novaj moroj.
  • Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.
  • Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.
  • Nun finiĝas mia klereco.
  • Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.
  • Nur suferinto ŝatas feliĉon.
  • Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
  • Nutri per promesoj.
  • Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.
  • Obstina kiel kapro.
  • Ofta festo, malplena kesto.
  • Ofta festo — malplena kesto.
  • Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
  • Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
  • Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
  • Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
  • Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
  • Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.
  • Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
  • Okaza komplimento ne iras al testamento.
  • Okazo faras ŝteliston.
  • Okazo kreas ŝteliston.
  • Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
  • Okulo avidas ĉion kion vidas.
  • Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
  • Okulo ne atentas, dorso eksentas.
  • Okulo ne atentas, — dorso eksentas.
  • Okulo ne vidis — pagu la sako.
  • Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
  • Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
  • Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.
  • Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
  • Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.
  • Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
  • Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
  • Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
  • Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.
  • Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
  • Oni elbatas kojnon per kojno.
  • Oni estas riĉa neniam sufiĉe.
  • Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
  • Oni invitas — venu, oni donacas — prenu.
  • Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.
  • Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
  • Oni lekas la manon, sed celas la panon.
  • Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
  • Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
  • Oni metis makulon en mian kalkulon.
  • Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
  • Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.
  • Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
  • Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
  • Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
  • Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.
  • Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
  • Oni tondas ŝafinojn, — tremas la ŝafoj.
  • Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.
  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
  • Ora ŝlosilo ĉion malfermas.
  • Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.
  • Ordigi al iu la kapon.
  • Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
  • Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
  • Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
  • Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.
  • Ovo kokinon ne instruas.
  • Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
  • Paco al lia cindro!
  • Pafi — maltrafi.
  • Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
  • Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.
  • Pagi por fremda festeno.
  • Pagi sen partopreno por fremda festeno.
  • Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto.
  • Pagos lupo por la ŝafo.
  • Palpi al iu la pulson.
  • Pano buŝon ne serĉas.
  • Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.
  • Pardonemeco superas justecon.
  • Parenc' al parenco ne malhelpas intence.
  • Parenco per Adamo.
  • Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.
  • Paroli dolĉe en la orelon.
  • Paroli per vortoj kovritaj.
  • Paroli sensencaĵon.
  • Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.
  • Parolo estas arĝento, oron similas silento.
  • Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
  • Pasero sperta estas lerta.
  • Pasero sperta ne bezonas averton.
  • Pasinta doloro for el memoro.
  • Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.
  • Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.
  • Pastron nutras preĝejo.
  • Patroj avaras, infanoj malŝparas.
  • Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
  • Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
  • Peke akirita ne estas profita.
  • Pekinto pentas, kolero silentas.
  • Pekinto pentas, — kolero silentas.
  • Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.
  • Peko malnova perdas pekecon.
  • Pekon serĉi oni ne bezonas.
  • Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
  • Pelis pavon, falis kavon.
  • Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.
  • Pendonto ne dronos.
  • Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
  • Per bezono venas mono.
  • Per eraro ne praviĝas la faro.
  • Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.
  • Per kio la veto?
  • Per la kapo malsupren.
  • Per lango flatas, per mano batas.
  • Per lerta admono alfluas la mono.
  • Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
  • Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.
  • Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
  • Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.
  • Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
  • Per pacienco venas scienco.
  • Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
  • Per promesoj estas pavimita la infero.
  • Per tro multa varto malboniĝas la farto.
  • Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras.
  • Per vorto ĝentila ĉio estas facila.
  • Perdi la kandelon el la kapo.
  • Perdi la kuraĝon.
  • Perdi la saĝon.
  • Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
  • Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
  • Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.
  • Perforta amo estas plej forta malamo.
  • Peto de barono estas ordono.
  • Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.
  • Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.
  • Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.
  • Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.
  • Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.
  • Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.
  • Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.
  • Piaj deziroj.
  • Piedo ne atentis, kapo eksentis.
  • Piki al iu la vundan lokon.
  • Plej bona gvidilo estas la lango.
  • Plej bona kuracisto estas la tempo.
  • Plej bona sprito estas silento.
  • Plej bone ridas, kiu laste ridas.
  • Plej certa laboro — laboro per oro.
  • Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.
  • Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.
  • Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
  • Plej juna katido musojn jam pelas.
  • Plej kruela estas redono por farita bono.
  • Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.
  • Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.
  • Plena estas la infero de promesitaj aferoj.
  • Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.
  • Plena kaso ŝteliston altiras.
  • Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
  • Plena stomako laŭdas la faston.
  • Plenblovi la lipojn.
  • Plendoj stomakon ne plenigas.
  • Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.
  • Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
  • Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
  • Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
  • Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
  • Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.
  • Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
  • Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
  • Pli bona estas io, ol nenio.
  • Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".
  • Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa.
  • Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
  • Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
  • Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
  • Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
  • Pli bona io ol nenio.
  • Pli bona io, ol nenio.
  • Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
  • Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.
  • Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
  • Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
  • Pli bona — estas malamiko de bona.
  • Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
  • Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
  • Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
  • Pli bone estas sensale, ol tro sale.
  • Pli bone estas ŝviti ol tremi.
  • Pli bone estas ŝviti, ol tremi.
  • Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.
  • Pli bone malfrue, ol neniam.
  • Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
  • Pli bone ne fari, ol erari.
  • Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
  • Pli da bruo, ol da faro.
  • Pli da havo, pli da klopodoj.
  • Pli da infanoj, pli da beno.
  • Pli da infanoj, pli da manoj.
  • Pli da mono, pli da zorgo.
  • Pli da okuloj, pli da certeco.
  • Pli efike ol bato pelas malsato.
  • Pli facile estas eviti ol spiti.
  • Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
  • Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
  • Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
  • Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
  • Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.
  • Pli facile estas regi ol agi.
  • Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.
  • Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.
  • Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
  • Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.
  • Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo.
  • Pli kara estas kap' al ĉapo.
  • Pli kara estas kapo ol ĉapo.
  • Pli kara kapo ol ĉapo.
  • Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
  • Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
  • Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
  • Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
  • Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
  • Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
  • Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
  • Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
  • Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
  • Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.
  • Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
  • Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
  • Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.
  • Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
  • Plibono estas malamiko de bono.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
  • Plumo ne sentas, papero silentas.
  • Pluvo en Aprilo — por la tero utilo.
  • Popola kutimo havas valoron de leĝo.
  • Popolo diras, Dio diras.
  • Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
  • Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
  • Por ĉiu ago venas la tempo de pago.
  • Por ĉiu ago venos tempo de pago.
  • Por ĉiu faro estas horo.
  • Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
  • Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
  • Por fremda koro ne ekzistas esploro.
  • Por gasto ne petita mankas kulero.
  • Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
  • Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas.
  • Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.
  • Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
  • Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
  • Por li eĉ la muso ne estas sen felo.
  • Por longa malsano kurac' estas vana.
  • Por malfrua gasto restas nur osto.
  • Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.
  • Por malsanulo forto, por kokido la morto.
  • Por mia mono mi ankaŭ estas barono.
  • Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
  • Por nenio oni faras nenion.
  • Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.
  • Por parolo delira ne ekzistas rediro.
  • Por patrino ne ekzistas infano malbela.
  • Por Paŭlo sperto, — por Petro averto.
  • Por Paŭlo sperto — por Petro averto.
  • Por peko senkonscia puno nenia.
  • Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
  • Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.
  • Por regna speso ne ekzistas forgeso.
  • Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo.
  • Por saĝulo sufiĉas aludo.
  • Por sia oro ĉiu estas sinjoro.
  • Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.
  • Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
  • Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
  • Por unu — festeno, por alia — ĉagreno.
  • Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
  • Por via bono vin regalas bastono.
  • Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.
  • Post alkutimiĝo doloras disiĝo.
  • Post brua vento subita silento.
  • Post dolĉa vino restas acida vinagro.
  • Post domaĝo venas saĝo.
  • Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
  • Post kolero venas favoro.
  • Post konfeso venas forgeso.
  • Post la batalo preĝo ne helpas.
  • Post la falo oni fariĝas singarda.
  • Post la fasto venas festo.
  • Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
  • Post mia malapero renversiĝu la tero.
  • Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
  • Post nokta ripozo helpas la muzo.
  • Post sufero venas prospero.
  • Post vetero malbela lumas suno plej hela.
  • Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
  • Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.
  • Prave li ricevas.
  • Prave punite laŭmerite.
  • Prediki al surduloj.
  • Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.
  • Preĝon faru, sed farunon preparu.
  • Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.
  • Preĝu kore kaj laboru fervore.
  • Preni iun sur la dentojn.
  • Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.
  • Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.
  • Pri gustoj oni disputi ne devas.
  • Pri havo najbara oni estas malavara.
  • Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
  • Pri kio estas la afero?
  • Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.
  • Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.
  • Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
  • Pri lando malproksima estas bone mensogi.
  • Pri nenio oni povas ĵuri.
  • Pri propra afero neniu juĝas libere.
  • Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.
  • Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
  • Pripensu malrapide kaj agu decide.
  • Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
  • Pro eraro ne praviĝas la faro.
  • Pro homo fiera ĝojas infero.
  • Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.
  • Pro karta preno perdiĝis bieno.
  • Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
  • Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.
  • Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.
  • Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
  • Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
  • Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
  • Prokrastita ne estas perdita.
  • Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.
  • Promesi orajn montojn.
  • Promesita trezoro estas sen valoro.
  • Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
  • Promeso ne satigas.
  • Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri.
  • Propeka kapro.
  • Propra opinio ne estas leĝo por alia.
  • Propra sufero — plej granda sur tero.
  • Propra supo brogas, fremda allogas.
  • Propra volo ordonon superas.
  • Propran ĝibon neniu vidas.
  • Propran vangon neniu batas.
  • Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
  • Prunto amikon forpelas.
  • Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.
  • Pura ĉielo fulmon ne timas.
  • Pura konscienco estas plej granda potenco.
  • Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo.
  • Rado malbona knaras plej multe.
  • Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
  • Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.
  • Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
  • Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.
  • Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
  • Rapide — senvide.
  • Rapidu malrapide.
  • Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
  • Razisto raziston razas.
  • Regna kaso — bona ĉaso.
  • Reĝo donacis, sed polico minacas.
  • Rekomendo kondukas al plendo.
  • Renkontiĝis la kato kun sentima rato.
  • Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.
  • Restas nek konsilo, nek konsolo.
  • Resti maljuna knabino.
  • Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
  • Restu tajloro ĉe via laboro.
  • Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
  • Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.
  • Ricevi muŝon en la cerbon.
  • Ricevis bandito laŭ sia merito.
  • Ricevos vulpo por sia kulpo.
  • Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
  • Riĉa preparo, sed povo avara.
  • Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
  • Riĉeco estas frato de fiereco.
  • Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
  • Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
  • Riĉulo havas grandan parencaron.
  • Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.
  • Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.
  • Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.
  • Ridas blindulo pri lamulo.
  • Rido matene — ploro vespere.
  • Rigardaĉi kiel bovido.
  • Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
  • Rigardi malafable.
  • Rigardi per ambaŭ okuloj.
  • Rigardu per ambaŭ okuloj!
  • Ripetado estas plej bona lernado.
  • Ripetata parolo pri la sama titolo.
  • Riveretoj fluas al riveroj.
  • Rol' de virino — bona mastrino.
  • Romo estas tie, kie estas la papo.
  • Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.
  • Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.
  • Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.
  • Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.
  • Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo.
  • Saĝa hundo post la vundo.
  • Saĝa kapo duonvorton komprenas.
  • Saĝa scias, kion li diras, — malsaĝa diras, kion li scias.
  • Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.
  • Saĝo abunda, sed ne profunda.
  • Saĝo barbon ne atendas.
  • Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.
  • Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.
  • Sako malplena sin rekte ne tenas.
  • Sako ne sonas, — amiko ne konas.
  • Sako ne sonas — amiko ne konas.
  • Sakon kun truo vi neniam plenigos.
  • Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
  • Saltadi el unua al deka.
  • Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.
  • Sama gento, sama sento.
  • Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.
  • Sango bolas, juneco petolas.
  • Sango komuna reciproke sin altiras.
  • Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
  • Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
  • Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
  • Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.
  • Sapumi la okulojn.
  • Sata malsatan ne povas kompreni.
  • Sata stomako ne lernas volonte.
  • Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.
  • Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
  • Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
  • Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
  • Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
  • Sciu funde, sed tenu profunde.
  • Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.
  • Se amas Dio, prosperas ĉio.
  • Se amiko petas, li neniam ripetas.
  • Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.
  • Se brulas nenio, fumo ne iras.
  • Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
  • Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.
  • Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
  • Se devigas neceso, faru kun kareso.
  • Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos.
  • Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.
  • Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos.
  • Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
  • Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.
  • Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas.
  • Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.
  • Se forestas la suno, sufiĉas la luno.
  • Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
  • Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas.
  • Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
  • Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.
  • Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.
  • Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
  • Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
  • Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
  • Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.
  • Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
  • Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
  • Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
  • Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.
  • Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
  • Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
  • Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.
  • Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.
  • Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.
  • Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
  • Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
  • Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.
  • Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.
  • Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
  • Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.
  • Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.
  • Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.
  • Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro.
  • Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
  • Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.
  • Se neniu plendas, neniu defendas.
  • Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
  • Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
  • Se okulo ne vidis, pagas la poŝo.
  • Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
  • Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.
  • Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas.
  • Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.
  • Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.
  • Se stomako doloras, kapo laboras.
  • Se unu ne venis, dek ne atendas.
  • Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.
  • Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.
  • Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.
  • Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.
  • Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
  • Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
  • Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
  • Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.
  • Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
  • Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.
  • Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.
  • Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.
  • Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
  • Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
  • Seka panpeco, sed en libereco.
  • Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
  • Sen atendo, sen espero venis mizero.
  • Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.
  • Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
  • Sen laboro ne venas oro.
  • Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
  • Sen mono en urbon ne iru.
  • Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo.
  • Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
  • Sen povo kolero estas ridinda afero.
  • Sen regalo ne estas balo.
  • Sen rigardo, sen gardo.
  • Sen speso unua ne ekzistas la dua.
  • Senĉesa gutoŝtonon traboras.
  • Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
  • Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
  • Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.
  • Senfara plendo ne estas defendo.
  • Senfortuloj longe vivas.
  • Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
  • Senkonscie vi agis, — konscie vi pagos.
  • Senlaboreco dormon alportas.
  • Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.
  • Senlanigu, sed ne senfeligu.
  • Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.
  • Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
  • Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.
  • Serĉi la tagon pasintan.
  • Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
  • Servo al Dio vana ne restas.
  • Servo ne petita ne estas merita.
  • Servo postulas reservon.
  • Sia estas kara pli ol la najbara.
  • Sia estas kara pli ol najbara.
  • Sian sorton neniu evitos.
  • Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
  • Sidi en amaso da embaraso.
  • Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.
  • Sidi kiel muso sub balailo.
  • Sidi kiel sur pingloj.
  • Sidi sur pingloj.
  • Sidu lango malantaŭ la vango.
  • Sieĝi ies pordon.
  • Silente!
  • Silento estas konsento.
  • Silentu donante, parolu ricevante.
  • Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.
  • Sin turni al la poŝo.
  • Singardeman Dio gardas.
  • Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
  • Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
  • Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.
  • Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
  • Situacio sen eliro.
  • Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
  • Sola vojo libera al la fundo rivera.
  • Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.
  • Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.
  • Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.
  • Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
  • Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
  • Sperta mano ne restas sen pano.
  • Sperto saĝon akrigas.
  • Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
  • Spesmilo vojon trabatas.
  • Spiko malplena plej alte sin tenas.
  • Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.
  • Sprita vorto tentas, nenion atentas.
  • Staras la morto jam en la korto.
  • Stari per unu piedo en la tombo.
  • Stari por iu kiel muro kaj turo.
  • Stariĝi obstine.
  • Staris, ekfaris.
  • Stomako malsata nur pri pano meditas.
  • Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.
  • Streĉi la orelojn.
  • Streĉiĝi el la haŭto.
  • Streĉu la okulojn!
  • Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
  • Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
  • Suferinto pli valoras, ol lerninto.
  • Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
  • Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
  • Superpinte — nur tuŝinte.
  • Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
  • Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
  • Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.
  • Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
  • Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
  • Sur leĝa bazo.
  • Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
  • Surmeto rompas, komparo trompas.
  • Suspekto pruvon ne egalas.
  • Tablo festena, sed telero malplena.
  • Tablo kovrita faras amikojn.
  • Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
  • Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
  • Tago aranĝas, tago ŝanĝas.
  • Tago festa — for aferoj.
  • Tago tagon sekvas, sed ne similas.
  • Tajloro krimis, botisto pendas.
  • Taksi la sanon ni lernas en malsano.
  • Tani al iu la haŭton.
  • Tapiŝon ne deziris, maton akiris.
  • Temp' estas mono.
  • Temp' estas valoro simile al oro.
  • Tempo flatas, tempo batas.
  • Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.
  • Tempo prenas, tempo pagas.
  • Tempo toleras, sed vero aperas.
  • Tempo venos, zorgon prenos.
  • Teni iun per fera mano.
  • Teni la okulojn en streĉo.
  • Teni sian langon en la buŝo.
  • Tie ĉi malbone, tie nebone.
  • Tie iras fumo per densaj nuboj.
  • Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.
  • Tiel estas, tiel restas.
  • Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
  • Timi sian propran ombron.
  • Timo havas grandajn okulojn.
  • Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
  • Tio ĉi estas laŭ lia gusto.
  • Tio estas lia amata ĉevaleto.
  • Titolo sen mono — sensignifa sono.
  • Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
  • Tondro kampulon memorigas pri Dio.
  • Tordi ŝnurojn el sablo.
  • Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.
  • Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro.
  • Trafe aŭ maltrafe.
  • Trafi de Scilo al Ĥaribdo.
  • Trafi du celojn per unu ŝtono.
  • Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.
  • Trafi per la vizaĝo en koton.
  • Trafis falĉilo sur ŝtonon.
  • Trafis hakilo al ligno malmola.
  • Trafis pugno pugnon.
  • Traflugis anĝelo preter orelo.
  • Trafos hakilo al ligno malmola.
  • Tralavi la gorĝon.
  • Tranĉi rekte en la karnon.
  • Transsalte-senhalte.
  • Trapafadi la aeron.
  • Tremo atakas.
  • Treni sian vivon de mizero al mizero.
  • Trinki pro ies sano.
  • Trio plaĉas al Dio.
  • Tro akra fajro estas sen daŭro.
  • Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
  • Tro da bono ne turmentas.
  • Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
  • Tro da konfido kondukas al perfido.
  • Tro da kuiristoj kaĉon difektas.
  • Tro da libero kondukas al mizero.
  • Tro da metioj, — profitoj neniaj.
  • Tro elektema ricevas nenion.
  • Tro forta ĵuro — la afero ne pura.
  • Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
  • Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
  • Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo.
  • Tro longa sufero — malgranda espero.
  • Tro multe da salo malbonigas la manĝon.
  • Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro.
  • Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
  • Tro rapida edziĝo — porĉiama kateniĝo.
  • Tro rapida faro estas nur baro.
  • Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
  • Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.
  • Tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato.
  • Tro sata, tro bata.
  • Troa festeno estas veneno.
  • Troa petolo danĝera al kolo.
  • Troa petolo estas danĝera por la kolo.
  • Troviĝas bonaj homoj en la mondo.
  • Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
  • Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.
  • Turniĝadi kiel serpento.
  • Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.
  • Tuta jam sata, sed okulo malsatas.
  • Tute ĝuste laŭ lia gusto.
  • Tute libera, kiel birdo aera.
  • Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
  • Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.
  • Unu floras, alia ploras.
  • Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.
  • Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.
  • Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
  • Unu guto plenigas la glason.
  • Unu hako kverkon ne faligas.
  • Unu hirundo printempon ne alportas.
  • Unu kapo facile trovas apogon.
  • Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
  • Unu orienten, alia okcidenten.
  • Unu ovo malbona tutan manĝon difektas.
  • Unu pasero alian valoras.
  • Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj.
  • Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
  • Unu sola guto la glason plenigas.
  • Unu soldato militon ne faras.
  • Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.
  • Unu vundo alian kuracas.
  • Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.
  • Unua atesto estas la vesto.
  • Unua paŝo iron direktas.
  • Unua venis, unua prenis.
  • Unueco donas fortecon.
  • Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.
  • Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
  • Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
  • Urtikon frosto ne difektas.
  • Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
  • Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.
  • Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
  • Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
  • Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.

Vidu ankaŭ

[redakti]

Eksteraj ligiloj

[redakti]
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: