José de San Martín

El Vikicitaro
José de San Martín
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

José Francisco de San Martín (naskiĝis la 25-an de februaro 1778 - mortis la 17-an de aŭgusto 1850) estis argentina militisto, kies kampanjo estis decida por la sendependeco de Argentino, Ĉilio kaj Peruo. Komune kun Simón Bolívar, li estas konsiderita la plej grava liberiginto de Sudameriko dum la hispana koloniado. En Argentino li havas la titolon "Padre de la Patria" (esperantlingve: "Patro de la Patrio") kaj estas konsiderata nacia heroo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ni estu liberaj kaj ĉio alia nenion gravos» « (hispane) Seamos libres y lo demás no importa nada. »
— José de San Martín
Citaĵo
« Pli da bruo faras unu simpla krianta homo ol cent mil, kiuj silentas. » « (hispane) Hace más ruido un solo hombre gritando que cien mil que están callados. »
— José de San Martín
Citaĵo
« Se estas venko superi la malamikon, estas pli granda venko, kiam homo venkas sin mem. »
— José de San Martín