Rudolf ROCKER, en esperanto Rudolfo Rokero (naskiĝis la 25-an de marto 1873 en Mainz - mortis la 19-an de septembro 1958 en Mohegan, Maine, Usono) estis germana verkisto kaj anarkiisto.
— Rudolf Rocker, Zur Geschichte der parlamentarischen Tätigkeit in der modernen Arbeiterbewegung. [1]
« La ideo de diktaturo ne fontas el la socialisma ideomondo. Ĝi ne estas rezulto de la laborista movado, sed fatala heredaĵo de la burĝaro, per kiu oni gracis la laboristan movadon. Ĝi estas intime ligita kun la strebado al politika potenco, kiu same havas parti-burĝan devenon. La diktaturo estas difinita formo de ŝtata regpovo; ĝi estas la ŝtato sub la regado de la sieĝa stato. Kiel ĉiuj aliaj adeptoj de la ŝtat-ideo, ankaŭ la pledantoj por diktaturo procedas de la premiso, ke oni povas desupre dikti kaj altrudi al la popolo tion, kio estas laŭdire bona kaj en la epoko necesa. Jam tiu premiso sola faras la diktaturon ekstrema malhelpanto de la socia revolucio, kies efektiva vivelemento estas la rekta iniciatado kaj konstruiva aktivado de la popolamasoj. »
— Rudolf Rocker, Der Bankerott des russischen Staatskommunismus. [2]
« La naciaj ŝtatoj estas organizoj de politikaj eklezioj; la laŭdire nacia konscio ne naskiĝis ĉe la homo sed estis al li instruita. Ĝi estas religia koncepto; oni estas germano, franco, italo ekzakte samkiel oni estas katoliko, protestanto aŭ judo. »
— Rudolf Rocker, "Naciismo kaj kulturo", ĉapitro XII, p.200 [3]
«Libereco estas la esenco mem de la vivo, la pelanta forto en ĉiu intelekta kaj socia disvolviĝo, la kreinto de ĉiu nova perspektivo por la estonteco de la homaro. La liberigo de homo de ekonomia ekspluatado kaj de intelekta kaj politika subpremo, kiu trovas sian plej bonan esprimon en la mondfilozofio de Anarkiismo, estas la unua antaŭkondiĉo por la evoluo de pli alta socia kulturo kaj nova homaro. »
— Rudolf Rocker
« Mi estas anarkiisto ne ĉar mi kredas ke Anarkiismo estas la fina celo, sed ĉar ne ekzistas io kiel tia fina celo. »
— Rudolf Rocker
Referencoj
↑Berlin Verlag der Freie Arbeiter s.j. (1919). Plej laste sub la titolo: Parlamentarismus und Arbeiterbewegung. Verlag Freie Gesellschaft (1978).