Star Wars Episode III: Revenge of the Sith

El Vikicitaro
Star Wars Episode III: Revenge of the Sith
Aŭtoro: George Lucas
Aliaj projektoj
Star Wars Episode III: Revenge of the Sith en Vikipedio
Star Wars Episode III: Revenge of the Sith en Komuneja kategorio

Star Wars Episode III: Revenge of the Sith estas 2005-a usona epopea sciencfikcia fantazia filmo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kiel necivilizita. » « How uncivilized. »
— Obi-Wan Kenobi, post sia laserpafa mortigo de Ĝeneralo Grievous.
Citaĵo
« Do tiel ĉi mortas la libero. Kun tondro da aplaŭdo» « So this is how liberty dies. With thunderous applause. »
— Padmé Amidala
Citaĵo
« Finita via rego estas, kaj ne sufiĉe mallonga ĝi estis. » « At an end your rule is, and not short enough it was. »
— Yoda al Imperiestro Palpatine

[redakti]

Mace Windu: Nome de la Galaksia Senato, vi estas arestita, Kanceliero.
Kanceliero Palpatine: Ĉu vi minacas min, Mastro Ĵedajo?
Windu: La Senato decidos vian destinon.
Palpatine: Mi estas la Senato!
Windu: Ankoraŭ ne.
Palpatine: [eltiras lumsabron] Jen perfido do. [aktivas ĝin]

Yoda: Detrui la Sitojn ni devas.
Obi-Wan Kenobi: Sendu min por mortigi la Imperiestron. Mi ne mortigos Anakinon.
Yoda: Por batali ĉi tiun Lordon Sidious, sufiĉe forta vi ne estas.
Obi-Wan: Li estas kiel mia frato. Mi ne povas fari tion.
Yoda: Tordita de la Malluma Flanko juna Skywalker fariĝis. La knabo, kiun vi trejnis, forigita li estas, konsumita de Darth Vader.
Obi-Wan: Mi ne scias, kien la Imperiestro sendis lin. Mi ne scias, kie serĉi.
Yoda: Uzu viajn sentojn, Obi-Wan, kaj trovos lin vi.

Obi-Wan Kenobi: [dolore] Vi estis la Elektito! Laŭdire vi detruos la Sitojn, ne aliĝos al ili! Portos ekvilibron al la Forto, ne lasos ĝin en mallumo! [alprenas la lumglavon de Anakin]
Darth Vader: MI MALAMAS VIN!!!
Obi-Wan: Vi estis mia frato, Anakin. Mi amis vin. [forlasas Vaderon, kiu, tro proksima al la lava rivero, ekbrulas.]