Harry Emerson FOSDICK (naskiĝis la 24-an de majo 1878 en Buffalo, Novjorkio, Usono - mortis la 5-an de oktobro 1969 en Bronxville, Novjorkio) estis usona pastoro. Li fariĝis centra rolulo en la polemikoj inter fundamentistoj kaj modernistoj enkadre de usona protestantismo en la jardekoj inter la mondmilitoj, kaj estis unu el la plej elstaraj liberalaj predikistoj de la unua duono de la 20-a jarcento.