Roza LUKSEMBURG (naskiĝis la 5-an de marto 1871 en Lublin, mortis la 15-an de januaro 1919) estis pola-germana komunista revoluciulino, marksista teoriulo, filozofo, ekonomikisto kaj verkisto.
« Estante fervora kaj senkompromisa kritikanto de kapitalismo, Roza Luksemburg sincere kaj neŝanceleble kredis je la homo. Kiam ŝin, same kiel Gustav Landauer, mortigis soldatoj de la germanakontraŭrevolucio, tio signifis pereon de la humanismatradicio de la kredo je la homo. Nome manko de la kredo je la homo ebligis al la aŭtoritatismaj sistemoj konkeri lin, allogante pli per kredo je idolo ol je si mem. »