Montesquieu

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Montesquieu
Montesquieu 1.png
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio
Lettres familieres a divers amis d'Italie, 1767

Montesquieu (18-an de januaro 1689 - 10-an de februaro 1755) estis franca politika pensanto dum la Klerismo.

Citaĵo
« Ne estas ekzemplo, ke iu ajn posedante povon, ne efektiviĝus ema je fiuzi ĝin. »
— Montesquieu
Citaĵo
« Nenio kontribuas pli al interligiteco ol la ebleco de divorco: edzo kaj edzino emas pacience suferi la enhejmajn malfacilaĵojn, sciante ke ili posedas la rimedojn ĉesigi ilin. » « Rien ne contribue plus à l'attachement mutuel que la faculté du divorce : un mari et une femme sont portés à soutenir patiemment les peines domestiques, sachant qu'ils sont maîtres de les faire finir. »
— Montesquieu
Citaĵo
« Nuntempe ni ricevas tri malsamajn kaj kontraŭajn specojn da edukado: tiu de niaj gepatroj, tiu de niaj instruistoj, kaj tiu de la mondo. Kion ni lernas de la lasta renversas ĉiujn ideojn de la unuaj. » « Aujourd'hui nous recevons trois éducations différentes ou contraires : celles de nos pères, celles de nos maîtres, celle du monde. Ce qu'on nous dit dans la dernière renverse toutes les idées des premières. »
— Montesquieu
Citaĵo
« En bone ordigita monarkio, la regatoj estas kiel fiŝoj en reto, ili kredas sin liberaj kvankam ili estas kaptitaj. » « Dans une monarchie bien réglée, les sujets sont comme des poissons dans un grand filet, ils se croient libres et pourtant ils sont pris. »
— Montesquieu
Citaĵo
« Se oni ŝatas legi oni interŝanĝas horojn tedajn, kiujn la vivo nepre prezentas, kontraŭ horojn ĉarmajn. » « Aimer à lire, c'est faire un échange des heures d'ennui que l'on doit avoir en sa vie contre des heures délicieuses. »
— Montesquieu
Citaĵo
« Oni devas unue bone koni la latinan. Poste oni devas forgesi ĝin. » « Il faut d'abord bien savoir le latin. Ensuite, il faut l'oublier. »
— Montesquieu
Citaĵo
« Ĉiuj edzoj estas malbelaj. » « Tous les maris sont laids. »
— Montesquieu
Citaĵo
« Se virino amas nin, ŝi pretas pardoni al ni ankaŭ niajn mankojn, sed kiam ŝi ne amas nin, ŝi ne pardonas al ni eĉ niajn kvalitojn»
— Montesquieu[1]

Referencoj[redakti]

  1. laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: