Adolf HITLER (naskiĝis la 20-an de aprilo 1889, mortis la 30-an de aprilo 1945) estis "gvidanto" kaj "kanceliero" (ĉefministro) de Germanio en la jaroj 1933–1945 kaj arkitekto de nazia reĝimo fondita je ideologio de rasismo kaj perforto.
Mi scias ke malpli da homoj estas konvinkitaj per skribitaj vortoj ol per parolataj vortoj, kaj ĉiu granda movado en ĉi tiu mondo ŝuldas sian kreskadon al grandaj oratoroj, ne al grandaj verkistoj. (Mein Kampf, antaŭparolo)
Se, per registara potenco, nacio estas kondukita al ĝia propra detruo, tiam ribelo estas ne nur la rajto de ĉiu ano de tiu popolo –estas lia devo. (Ĉapitro 3)
« Dum la judo ne estas fariĝinta la estro de la ceteraj popoloj, li vole nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servistoj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judo povus pli facile regi ilin! »
« Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprachen sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z.B. Esperanto!) zu lernen, so daß auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte! »
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo. »
« Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germananarmeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun nececis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — viro aŭ virino, infano aŭ maljunulo, soldato aŭ civilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
« Unu el plej povegaj fortoj, kiujn havis Hitlero, ĉe tio ne plej eta, estis lia kapablo senigi siajn malamikojn je espero (almenaŭ en la eŭropa kontinento). Lia fanatikakredo je tio, ke li konstruos novan ordon, kiu ekzistos miljarojn, estis transdonata same al liaj adeptoj kaj al liaj kontraŭuloj. Al la unuaj ĝi inspiris la senton, ke en lukto por la Tria Regno ili aliancas kun la eterno, al la duaj — ke lukti kontraŭ Hitlero estas same kiel defii la neeviteblan sorton. »
« La amasajmovadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
« …la idealadiablo estas eksterlandano. Por prezenti hejman malamikon kiel diablon necesas alskribi al li eksterlandan devenon. Al Hitlero estis nemalfacile alglui al la germanajjudoj etikedon de eksterlandanoj. »
« Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
« La vojon al la amasamovado kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la fanatikuloj, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi rolojn plenumu malsamaj homoj — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime fiaskas. La faŝisma kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de Hitlero, lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la 1930-aj jaroj la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al Hering kaj ĝi postvivus. »
« En la okuloj de la homokredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la naziapartio. »
«Germanajpoetoj kaj filozofoj-romantikuloj, kuniĝintaj je triba ĥoruso, prikantis revenon de malhela nekonscio jarcenton antaŭ la radio kaj Hitlero faris tian revenon preskaŭ neevitebla. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Li estis la plej monstra personigo de ĉiuj malnoblaj homaj ecoj. Li estis la tute nekapabla, neadaptiĝebla, senrespondeca kaj psikopatia persono, inundita je malplenaj, infanecaj fantazioj, sed dotita je akra intuicio de infano-senhejmulo aŭ de rato. »