Prefero

El Vikicitaro
Prefero
Aliaj projektoj
Prefero en Vikipedio

Prefero doni favoron al io sekve de komparo kun io alia.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiu malkuraĝulo povas sidi en sia hejmo kaj kritiki piloton, kiu flugas en nebulan monton. Sed mi multege preferus, morti sur montflanko ol en lito» « (angle) Any coward can sit in his home and criticize a pilot for flying into a mountain in fog. But I would rather, by far, die on a mountainside than in bed. »
— Charles Lindbergh
Citaĵo
« Mi preferas morti stare ol vivi surgenue! » « (hispane) Prefiero morir de pie a vivir de rodillas. »
— Emiliano Zapata
Citaĵo
« Plej multaj homoj preferus morti ol pensi; fakte ili faras tion. » « (angle) Most people would rather die than think; in fact, they do so. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Vera amiko estas iu, kiu estas tie por vi kiam li preferas esti aliloke. » « (angle) A true friend is someone who is there for you when he'd rather be anywhere else. »
— Len Wein
Citaĵo
« Mi preferus vivi en mondo, kie mia vivo estas ĉirkaŭita de mistero, ol vivi en mondo tiel malgranda, ke mia menso povus kompreni ĝin. » « (angle) I would rather live in a world where my life is surrounded by mystery than live in a world so small that my mind could comprehend it. »
— Harry Emerson Fosdick
Citaĵo
« Mi preferas esti grimpanta simio ol falanta anĝelo» « (angle) I'd rather be a climbing ape than a falling angel. »
— Terry Pratchett