Jogananda (nagario: परमहंस योगानन्द, angle: Paramahansa Yogananda) (naskiĝis la 5-an de januaro 1893 - mortis la 7-an de marto 1952) estis hindua guruo, barata jogano, svamio. Lia plej granda atingo estis popularigo de krijajogo en la okcidenta civilizo. Verkis i.a. aŭtobiografion sub la titolo Aŭtobiografio de jogano. Lia spirita majstro estis Juktesvar Giri.