William Shakespeare

El Vikicitaro
William Shakespeare
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23-an de aprilo 1616) estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ĉevalo! Ĉevalo! Mia regno por ĉevalo! » « A horse! A horse! My kingdom for a horse! »
— Rikardo la 3-a
Citaĵo
« Mizerega estas la amo, kiu estas mezurebla»
— William Shakespeare[1]
Citaĵo
« Laboro kuracas spiritajn suferojn»
— William Shakespeare[1]
Citaĵo
« Amu ĉiujn, fidu je kelkaj,
Faru malbonon al neniu. »
 « (angle) Love all, trust a few,
Do wrong to none. »
— William Shakespeare
Citaĵo
« Amo estas blinda, kaj amantoj ne povas vidi
la belajn malsaĝecojn, kiujn ili mem faras. »
 « (angle) Love is blind, and lovers cannot see
The pretty follies that themselves commit. »
— William Shakespeare, La Venecia Komercisto
Citaĵo
« La malsaĝulo pensas, ke li estas saĝa, sed la saĝulo scias, ke li mem estas malsaĝulo. » « (angle) The fool doth think he is wise, but the wise man knows himself to be a fool. »
— William Shakespeare, As You Like It

Reĝo Lear[redakti]

tradukis K. Kalocsay, eldonis UEA 1966 Serio Oriento-Okcidento
Citaĵo
« La vero estas korthundo; ĝi devas iri en sian kuŝejon; ĝi devas esti vipita eksteren... »
— Akto Unua, sceno kvar
Citaĵo
« Vi ne devus maljuniĝi antaŭ ol vi saĝiĝis» « Thou shouldst not have been old till thou hadst been wise. »
— Akto unua, sceno V

Hamleto[redakti]

tradukis L. L. Zamenhof
Citaĵo
« Ĉu esti aŭ ne esti - tiel staras nun la demando » « To be or not to be - that is the question »
— 3a Akto, 1a sceno

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek

Verkoj[redakti]