Ludwig Wittgenstein

El Vikicitaro
Ludwig Wittgenstein
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ludwig Josef Johann WITTGENSTEIN (naskiĝis la 26-an de aprilo 1889 - mortis la 29-an de aprilo 1951) estis aŭstra-brita filozofo kiu laboris ĉefe pri logiko, filozofio de matematiko, filozofio de menso kaj filozofio de lingvaĵo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj. »
Citaĵo
« Etiko kaj Estetiko estas unu. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Kio entute povas esti dirita, oni povas klare diri. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« La limoj de mia lingvo estas la limoj de mia mondo. » « (germane) Die Grenzen meiner Sprache bedeuten die Grenzen meiner Welt. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« [filozofio estas] la nura laboro kiu havigas al mi realan kontentigon»
Citaĵo
« Por konvinki iun pri la vero, ne sufiĉas eldiri ĝin, sed prefere oni devas trovi la vojon de eraro al vero. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Pri tio, kion ni ne povas paroli, ni devas preterpasi silente»
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Se homoj foje ne farus stultajn aferojn, nenio inteligenta iam fariĝus. »
— Ludwig Wittgenstein

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« La plej perfekta ekzemplo kiun mi iam konis de geniulo kiel tradicie konsiderita; pasia, profunda, intensa, kaj dominema. » « (angle) The most perfect example I have ever known of genius as traditionally conceived; passionate, profound, intense, and dominating. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Li estis de opinio... ke liaj ideoj estas ĝenerale miskomprenitaj kaj distorditaj eĉ fare de tiuj, kiuj konfesis esti liaj disĉiploj. Li dubis, ke li estos pli bone komprenita en la futuro. Li iam diris ke li sentas kvazaŭ li verkas por homoj, kiuj estus pensantaj laŭ diferenca vojo, spiri diferenca aeron de vivo, disde el tiuj homoj nuntempaj. »
— Georg Henrik von Wright