Ludwig Feuerbach

El Vikicitaro
Ludwig Feuerbach
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ludwig Andreas Feuerbach (naskiĝis la 28-an de julio 1804 en Landshut; mortis la 13-an de septembro 1872 en Rechenberg ĉe Nurenbergo) estis germana materialisma filozofo kaj antropologo, kies kritiko de religio kaj idealismo grave influis la movadon de la Antaŭmarto kaj formulis vidpunkton de kompreno, kiu baziĝis por la modernaj homsciencoj, ekzemple psikologio kaj etnologio.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Dio ne, kiel diras la Biblio, kreis homon laŭ Sia bildo; male la homo, kiel mi montris en La Esenco de Kristanismo, kreis Dion laŭ sia bildo. »
Citaĵo
« La historio de filozofia sistemo estas la bildgalerio de racio»
Citaĵo
« Vi estas tio, kion vi manĝas. » « (germane) Der Mensch ist, was er ißt. »

La esenco de kristanismo (1841)[redakti]

Citaĵo
« La potenco de penso estas la lumo de scio, la potenco de volo estas la energio de karaktero, la potenco de koro estas amo. Racio, amo kaj potenco de volo estas perfektecoj de homo. »
Citaĵo
« Mi preferus esti diablo en alianco kun vero, ol anĝelo en alianco kun malvero»
Citaĵo
« Por riĉigi Dion, la homo devas fariĝi malriĉa; por ke Dio estu ĉio, la homo devas esti nenio. »
Citaĵo
« ... por ŝtonoj, plantoj kaj bestoj ne ekzistas Dio, sed nur por homo. »

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: