Drogoj

El Vikicitaro
Drogoj
Drogoj
Drogoj
Aliaj projektoj
Drogoj en Vikipedio
Drogoj en Komuneja kategorio

Drogoj estas ajna substanco (krom manĝo kiu havigas nutran subtenon) kiu, enspirita, injekciita, fumita, konsumita, absorbita tra la haŭto, aŭ dissolvita sub la lango, kiu kaŭzas fiziologian ŝanĝon en la korpo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La plej bona psikodela drogo estas la vero. » « (angle) The best mind-altering drug is the truth. »
— Lily Tomlin

Albert Hofmann[redakti]

Citaĵo
« Nun mi iom post iom ekĝuis la ŝanĝiĝantajn kolorojn kaj formojn, daŭrantaj eĉ kun fermitaj okuloj. Kalejdoskope buntaj fantaziaj formoj altrudiĝis, fermiĝantaj kaj malfermiĝantaj cirkloj kaj spiraloj, disŝprucantaj kolorfontanoj, ordiĝantaj, kruciĝantaj, en konstanta fluo. Aparte strange, kiel ĉiuj akustikaj perceptoj, ekzemple la sono de porda anso aŭ de preterpasanta aŭto, fariĝis optikaj impresoj. Ĉiu sono generis laŭ formo kaj koloro korespondan vigle ŝanĝiĝantan bildon. »
— Albert Hofmann, Protokolo pri memeksperimento kun LSD[1]
Citaĵo
« 16:20 Prenado de la substanco
17:00 Komenciĝas kapturniĝo, timo, vidperturboj, paralizo, ridemo. — Per biciklo hejmen. De la 18-a — ĉ. 20-a gravega krizo. La lastajn vortojn mi povis skribi nur kun ekstrema peno»
— Albert Hofmann, Protokolo pri memeksperimento kun LSD[1]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj