Konkludo

El Vikicitaro
Konkludo
Aliaj projektoj
Konkludo en Vikipedio
Konkludo en Vikivortaro

Konkludo estas la fina konsekvenco, oni tiras tion per rezono de logikaj konsekvencoj el rezultoj, argumentoj, evidentaĵoj, premisoj, hipotezoj, principoj aŭ faktoj. Ĝi ebligas akiron de novaj konoj per logika pensado.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La vivo estas la arto tiri sufiĉajn konkludojn de nesufiĉaj premisoj. » « (angle) Life is the art of drawing sufficient conclusions from insufficient premises. »
— The Note-Books of Samuel Butler (1912)
Citaĵo
« La superaj veroj estas nek la rigidaj konkludoj de logika rezonado nek la asertoj de kreda deklaro, sed fruktoj de la interna sperto de la animo»
— Sri Aurobindo
Citaĵo
« Konkludo estas la loko, kie vi laciĝis pensi. » « (angle) A conclusion is the place where you got tired of thinking. »
— Steven Wright
Citaĵo
« Mi venis al la konkludo, post multaj jaroj da foje malĝoja sperto, ke vi tute ne povas veni al ajna konkludo. » « (angle) I have come to the conclusion, after many years of sometimes sad experience, that you cannot come to any conclusion at all. »
— Vita Sackville-West