Pozitivismo

El Vikicitaro
Pozitivismo
Pozitivismo
Pozitivismo
Aliaj projektoj
Pozitivismo en Vikipedio
Pozitivismo en Komuneja kategorio

Pozitivismo estas doktrino, kiu rezignas pri metafiziko kaj okupiĝas nur pri la fenomenoj.

Citaĵo
« …ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke scienca pensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismo aŭ pozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]