Kondiĉo

El Vikicitaro
Kondiĉo
Aliaj projektoj
Kondiĉo en Vikipedio
Kondiĉo en Vikivortaro

Kondiĉo estas cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io. Ekstera cirkonstanco, al kiu persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiu dependas lia aŭ ĝia stato.[1]

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn» « (angle) Once we realize that imperfect understanding is the human condition there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros
Citaĵo
« Kulpo, n. La kondiĉo de tiu, kiu scias, ke li faris maldiskretaĵon, distingita de la stato de tiu, kiu kovris siajn spurojn» « (angle) Guilt, n. The condition of one who is known to have committed an indiscretion, as distinguished from the state of him who has covered his tracks. »
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« La serĉo pri certeco blokas la serĉadon de signifo. Necerteco estas la kondiĉo mem por instigi homon disvolvi siajn potencojn»
— Erich Fromm
Citaĵo
« Amo estas tiu kondiĉo, en kiu la feliĉo de alia persono estas esenca por via propra [feliĉo]. » « (angle) Love is that condition in which the happiness of another person is essential to your own. »
— Robert A. Heinlein, Fremdulo en Stranga Lando
Citaĵo
« En la nunaj kondiĉoj, homoj zorgas pri konsumvaroj ne ĉar ili estas cerbolavitaj, sed ĉar aĉetado estas la sola plaĉa agado ne nur permesita sed aktive instigita de niaj regantoj» « (angle) Under present conditions, people are preoccupied with consumer goods not because they are brainwashed but because buying is the one pleasurable activity not only permitted but actively encouraged by our rulers. »
— Ellen Willis
Citaĵo
« La ĉefa afero nun estas ne pentri frumature, sed esti aŭ almenaŭ fariĝi individuo. La arto majstri vivon estas la antaŭkondiĉo por ĉiuj pliaj esprimformoj, ĉu temas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, tragediojmuzikaj komponaĵoj. »
— Paul Klee
Citaĵo
« Mi gvidas vin serĉi veron el la faktoj de la historiaj kondiĉoj de nia socio kaj identigi la problemojn. La ĝustaj solvoj venos per la ĝusta identigo de la problemoj. »
— Zulfikar Ali Bhutto

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti]