— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ĝis 1700 pli ol duono de ĉiuj eldonataj libroj estis antikvaj aŭ mezepokaj. Do al la unua legantaro, konsumanta presitan vorton, estis donacita ne nur la antikveco, sed ankaŭ la mezepoko. Kaj plej popularaj estis mezepokaj tekstoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Eble la plej grava el ĉiuj kapabloj, donitaj de la libroeldonado al la homo, estas kapablo distanciĝi kaj malimplikiĝi, kapablo agi senreage al io ajn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Libro iĝis la unua instruamaŝino kaj ankaŭ la unua amasa produktaĵo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Eĉ pli rimarkeblaj estis tiaj sekvoj de libroeldonado kiel apartigo de poezio disde kantado, de prozo disde la retoriko, kaj de popolaparolo disde tiu edukita. Rilate poezion, evidentiĝis ke poeziaĵon oni povas legi sen ke oni aŭdu ĝin, kaj ke muzikilojn oni povas ludi sen poezia akompano. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« El pluraj neantaŭvideblaj sekvoj de libroeldonado eble plej famas naskiĝo de naciismo. Politika unueciĝo de loĝantaroj surbaze de dialektaj kaj lingvaj grupoj estis neimagebla ĝis la eldonado transformis ĉiun popolan lingvon je ekstensia komunikilo. Tribo — larĝigita formo de familio, konsistanta el sangaj parencoj — eksplodas per eldonado kaj anstataŭiĝas per asocio de homoj, egale edukitaj esti individuoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ĉeeste de filmo aŭ fotoskribahomo ne nur ŝtoniĝas kaj konfuziĝas, sed ankaŭ grandigas sian mallertecon per defendema orgojlo kaj pardonemo rilate al la “pop-kulturo” kaj “amasaj amuziĝoj”. Nome en tia atmosfero de buldoga stulteco ne povis digne alfronti defion de la presita libro en la 16-a jarcento la filozofoj-skolastoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …la granda leĝo de bibliografio: “Ju pli multis ili antaŭe, des pli malmultas ili nun”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Leganto de libroj ĉiam inklinis al pasiveco, ĉar ĝi plej konvenas al legado. Nun pasiva iĝis la vojaĝanto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« En Okcidenta Eŭropo libro aperis delonge antaŭ gazeto; tamen en Rusio kaj Centra Eŭropo libro kaj gazeto evoluis preskaŭ samtempe, sekve de kio tiuj du formoj ne estis strikte apartigitaj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …ekde komenco gazeto inklinis al ne libra, sed al la mozaika aŭ partoprena formo. Post rapidiĝo de eldonado kaj kolektado de novaĵoj tiu mozaika formo iĝis dominanta aspekto de la homa asociiĝo; ja la mozaika formo signifas ne senpasian “vidpunkton”, sed partoprenon en la procezo. Pro tio la gazetaro estas ne apartigebla de la demokratia procezo, sed komplete senvalora de la literatura aŭ libra vidpunkto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La libropresa homo kun preteco akceptis la filmon nome pro tio, ke ĝi simile al la libroj proponas internan mondon de fantazioj kaj revoj. La filmospektanto sidas en psikologiasoleco simile al silenta leganto de la libro. Alie okazis al la leganto de manuskripto kaj alie okazas al televidspektanto. Estas malkomforte ŝalti televidilon nur por si mem en la hotela ĉambro aŭ eĉ hejme. La mozaika televida bildo postulas socian kompletigadon kaj dialogon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Mallaŭta kaj senfina voĉo estas, kiu helpas tiujn, kiuj ne vidas, kaj ne vidos, unu la aliajn, kaj kiu igas ilin kunaj: la libroj; la libro, kiun oni elektas, la preferata, kiun oni malfermas, kaj kiu vin elektas! »