Baruĥ Spinozo

El Vikicitaro
Baruĥ Spinozo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Baruĥ SPINOZO (naskiĝis la 24-an de novembro 1632 en Amsterdamo – mortis la 21-an de februaro 1677 en Hago) estis nederlanda filozofo de sefardaj kulturaj radikoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La hebreoj kredis, ke ilia regado estas la regno de Dio kaj ke nur ili estas filoj de Dio, dum la aliaj nacioj estis malamikoj de Dio, al kiuj ili sentis la plej perfortan malamon»
Citaĵo
« El kio sekvas, ke neniu socio povas vivi sen aŭtoritato, sen forto kaj sekve, sen leĝoj, kiuj moderigas kaj regas la deziron de plezuro kaj senbridaj impulsoj»
Citaĵo
« La natura rajto de ĉiu viro ne estas determinita do de sana racio, sed de deziro kaj potenco»
Citaĵo
« Malamo al aliaj nacioj estis kreskigita kaj nutrita per ĉiutaga kultado [...] »
Citaĵo
« Kiu pentas pro ago, estas duoble mizera kaj senpova. »
Citaĵo
« Ĝojo estas homa paŝo de malpli granda al pli granda perfekteco»
Citaĵo
« Sindonemo estas amo por tiu, kiun ni admiras. »
Citaĵo
« La sperto montris al ni, ke nenio estas pli malfacila por homo ol regi sian lingvon»
Citaĵo
« Scieblaj aferoj estas senfinaj. »
Citaĵo
« Ni ne povas pruvi per kialo, ĉu la fundamento de teologio estas vera aŭ malvera, nome, ke homoj estas savitaj nur per obeo. »
Citaĵo
« Sekve sklavo estas tiu, kiu devas obei la ordonojn de la mastro kaj nur serĉas la utilecon de tiu, kiu ordonas. »
Citaĵo
« Se vi ne volas ripeti la pasintecon, studu ĝin. »
Citaĵo
« Ekstrema fieroabomeno indikas ekstreman nescion pri si mem. »
Citaĵo
« Ni sentas kaj scias, ke ni estas eternaj»
Citaĵo
« Malamo tute venkita de amo transiras en amon. »

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Ĉiu filozofo havas du filozofiojn: la sian kaj tiun de Spinoza. »
— Henri Bergson
Citaĵo
« Miaj vidpunktoj proksimas al tiuj de Spinoza: admiro por la beleco kaj kredo je la logika simpleco de la ordo, kiun ni povas humile kaj nur malperfekte ekkapti. Mi kredas, ke ni devas kontentiĝi pri niaj neperfektaj scioj kaj kompreno kaj trakti valorojn kaj moralajn devojn kiel pure homan problemon - la plej gravan el ĉiuj homaj problemoj. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« Ĉu vi memoras la saĝajn vortojn de Goethe pri legado de Spinoza? - "Mi ĉiam preferis scii, kion aŭtoro mem diris, ol scii, kion aliaj pensis, ke li devus diri. »
— George Eliot
Citaĵo
« En mia junaĝo, Spinoza estis hobito: nun li estas sanktulo»
— Ralph Waldo Emerson
Citaĵo
« Spinoza helpas min vidi min objektive. Ĉi tio igas la vivon eltenebla eĉ spertante suferon; kaj per la instruoj de la Etiko la mondo estas perceptata kiel regebla. »
— Daniel Barenboim
Citaĵo
« Spinoza: la absoluta filozofo, kies Etiko estas la ĉefa libro pri konceptoj. »
— Gilles Deleuze
Citaĵo
« [Spinoza] - la plej profunda, plej originala pensulo elirinta el nia popolo de la fino de la Biblio ĝis la naskiĝo de Einstein»
— David Ben-Gurion
Citaĵo
« Ne ekzistas alia filozofio ol tiu de Spinoza. »
— Gotthold Ephraim Lessing
Citaĵo
« Spinoza (1634-77) estas la plej nobla kaj plej aminda el la grandaj filozofoj. Intelekte iuj aliaj superis lin, sed etike li estas supera. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Mia intelekto formiĝis sub la signo de la vortoj de Spinoza, kaj ĝi provis ne mirigi, ne ridi, ne plori, sed kompreni»
— Lev Vygotsky
Citaĵo
« El ĉiuj herooj de Einstein, Spinoza estis la plej granda. Neniu esprimis pli forte ol li kredon je la harmonio, la beleco kaj, ĉefe, la fina komprenebleco de la naturo»
— John Archibald Wheeler


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio