Saltu al enhavo

Astronomio

El Vikicitaro
Astronomio
Astronomio
Astronomio
Aliaj projektoj
Astronomio en Vikipedio
Astronomio en Komuneja kategorio

Astronomio (aŭ astroscienco) estas la scienco pri la Universo, studante la situon, movadon, strukturon, originon kaj evoluadon de la astroj kaj per ili formitajn sistemojn.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Observado de la grandaj astronomiaj cikloj donis al la homo ne nur praimagon, sed ankaŭ deirpunkton por ordigo de sia vivo. La ordo estas deviga ripetado de la unufoje enkondukita. Ĝi difinas kiam, kie kaj kiel io devas esti farata por eviti prokrastojn kaj ŝanceliĝojn en ĉiu simila kazo. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« La serĉo de bono kaj malbono estas ligita en astronomio kiel en preskaŭ ĉiuj sciencoj. [...] La sorto de homa civilizo dependos de tio, ĉu la estontaj raketoj portos la teleskopon de la astronomo aŭ hidrogenan bombon»
— Bernard Lovell
Citaĵo
« Spaco estas granda. Vere granda. Vi ne kredos, kiel treege mensoge granda ĝi vere estas. »
— Douglas Adams
Citaĵo
« La miro ne estas, ke la kampo de steloj estas tiel vasta, sed ke la homo mezuras ĝin. »
— Anatole France
Citaĵo
« Se vi estas gaja kaj volas resti tiel, lasu la studon pri astronomio trankvila. El ĉiuj sciencoj, nur ĝi meritas la karakteron de terura»
— Thomas Hardy
Citaĵo
« Nokte astronomoj konsentas»
— Matthew Prior
Citaĵo
« Astronomio estas eble la scienco, kies malkovroj ŝuldas malplej al hazardo, en kiu la homa kompreno aperas en sia tuta amplekso, kaj per kiu la homo plej bone povas lerni kiom malgranda li estas. »
— Georg Christoph Lichtenberg
Citaĵo
« Komputiko ne temas pli pri komputiloj ol astronomio pri teleskopoj»
— Edsger Dijkstra

Vidu ankaŭ

[redakti]