Jean-Paul Sartre

El Vikicitaro
Jean-Paul Sartre
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri literaturo (1964)

Jean-Paul SARTRE (en Esperanto Ĵano-Paŭlo SARTRO; naskiĝis la 21-an de junio 1905 en Parizo - mortis la 15-an de aprilo 1980 samloke) estis filozofo kaj franca verkisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave. »
Citaĵo
« Neniam kredu, ke antisemitoj estas tute nekonsciaj pri la absurdeco de siaj respondoj. Ili scias, ke iliaj respondoj estas frivolaj, rifuteblaj. Sed ili amuzas sin, ĉar nur ilia kontraŭulo estas devigita uzi vortojn response, ĉar li kredas je vortoj. La antisemitoj rajtas ludi. Ili eĉ ŝatas ludi diskurse, ĉar donante ridindajn kialojn, ili malkredindigas la seriozecon de siaj kunparolantoj. Ili ĝojas agi malbonvole, ĉar ili celas ne persvadi per bona argumento sed timigi kaj maltrankviligi. Se tro premitaj, ili abrupte silentiĝos, superule indikante per iu esprimo, ke la tempo disputi pasiĝis. »
— Réflexions sur la question juive
Citaĵo
« Antisemitismo enkanaligas evoluajn impulsojn en la detruon de iuj homoj anstataŭ de institucioj. Antisemita bandaĉo konsideros sian laboron sufiĉa, kiam ĝi masakris iom da judoj kaj bruligis kelkajn sinagogojn. Tiel ĝi reprezentas savklapon por la posedanta klaso, kiu kuraĝigas ĝin kaj tiel anstataŭigas malutilan malamon de sia reĝimo per utila malamo de unuopa popolo. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive
Citaĵo
« Se la judo ne ekzistus, la antisemito inventus lin. » « Si le Juif n'existait pas, l'antisémite l'inventerait. »
— Réflexions sur la question juive
Citaĵo
« …homaj rilatoj inter samseksemuloj eblas ne malpli ol inter viro kaj virino. Samseksemuloj povas ami, fordoni, altigi la aliajn kaj sin mem. Kompreneble en situacio kiam Francio estis disbatita kaj strangolita estis pli bone kuŝiĝi je lito kun amiko ol veturi al Nazia Germanio»
— Jean-Paul Sartre, Saint Gent: Actor and Martyr
Citaĵo
« Maliculo ĉiam estas Aliulo… Do nome dum la milito Bonulo havas la plej klaran konscion… Bedaŭrine ĉiam militi ne eblas. De tempo al tempo necesas paco. Por paca tempo la socio en sia saĝeco difinis profesiajn maliculojn. Tiuj ĉi malicaj homoj same necesas al la bonaj kiel ĉiesulinoj necesas al virtulinoj. Pro tio ili estas skrupule elektataj. Ili devas havi aĉan devenon kaj ne havi esperon je pliboniĝo. »
— Jean-Paul Sartre, Saint Gent: Actor and Martyr
Citaĵo
« La vivo havas nenian signifon apriore...Dependas de vi doni al ĝi signifon, kaj valoron estas nenio krom la signifo, kiun vi elektas. »
— Jean-Paul Sartre

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio