Mohandas Karamchand Gandhi

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mohandas Karamchand Gandhi
Mahatma-Gandhi, studio, 1931.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Mohandas Karamchand Gandhi (1869-1948) estis barata sendependisma aktivulo, spirita gvidanto.

Citaĵoj[redakti]

  • Doni la scipovon de la angla al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. (...) Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.
    • To give millions a knowledge of English is to enslave them. (...)It is worth noting that by receiving English education we have enslaved the nation.(Hind Swaraj Ch.18)
  • La uzado de fremda lingvo por peri altan edukadon en Barato jam kaŭzis nekalkuleblan intelektan kaj moralan damaĝon al la nacio.
    • The medium of a foreign languge through which higher education has been imparted in India has caused incalculable intellectual and moral injury to the nation. (Selctions from Ghandi ISBN 81-7229-173-6)
  • Mi estas por sama kalendaro por la tuta mondo, same kiel mi estas por sama mono por ĉiuj popoloj kaj unu monda helplingvo kiel Esperanto por ĉiuj popoloj
  • Estu la ŝanĝiĝo, kiun vi deziras vidi en la mondo!
  • Mi devis lukti kontraŭ tri malamikoj: unue mi mem, due la hindianojn, trie la anglojn.
  • Okulon pro okulo nur blindigos la tutan mondon.

Misatribuitaj citaĵoj[redakti]

  • Unue oni ignoras vin, poste oni mokas vin, poste oni kontraŭbatalas vin, kaj fine vi venkas.
    Ne ekzistas evidenteco, ke li iam ajn diris tion. Tre similan diraĵon tamen diris la usona sindikatisto Nicholas Klein en parolado nome Kaj fine oni konstruas monumentojn de vi: "Unue oni ignoras vin. Poste oni mokridas vin. Kaj poste oni atakas vin kaj volas bruligi vin. Kaj fine oni konstruas monumentojn de vi."

Pri li[redakti]

Citaĵo
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]