Che Guevara

El Vikicitaro
Che Guevara
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ernesto Rafael GUEVARA DE LA SERNA (naskiĝis la 14-an de junio 1928 en Rosario, Argentino - mortis la 9-an de oktobro 1967 en Bolivio) estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidisto de gerilo kaj ministro de Kubo. Li estas pli konata kiel Che Guevara aŭ simple la Che, kromnomo (batalnomo), kiun li ricevis en Kubo pro sia argentina origino.

Citaĵoj kun fontindiko[redakti]

Citaĵo
« La decida momento en la vivo de ĉiu homo estas, kiam li devas decidi alfronti la morton. Se li alfrontas ĝin, li estos heroo, sukcesa aŭ ne. Tio povas esti politika bono aŭ malbono, sed se li ne decidas alfronti ĝin, tiam li neniam ĉesos esti nur politikisto. »
— Pacho O'Donnell, «Che, la vida por un mundo mejor» (es), Random House Mandatori, 2003, p.404
Citaĵo
« Oni komenciĝas tiel, per malgrandaj privilegioj, kaj poste oni alkutimiĝas kaj oni pravigas privilegiojn pli kaj pli grandajn, ĝis kiam la estro transformiĝas al asistito, sensenta rilate al bezonoj de la aliaj. »
— Pacho O'Donnell, «Che, la vida por un mundo mejor» (es), Random House Mandatori, 2003, p.197
Citaĵo
« Ni mortpafis, ni mortpafas kaj ni daŭrigos mortpafi tiom longe kiom necesos. Nia lukto estas lukto ĝismorta. »
— 11-an de decembro 1964, antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj, Rémi Kauffer, «Historia», decembre 2006 (es)
Citaĵo
« La revuo estas bona, la eldonkvanto netolerebla. Kredu min, ĉar frenezuloj ĉiam diras la veron. »
— Pacho O'Donnell, «Che, la vida por un mundo mejor» (es), Random House Mandatori, 2003, p.262
Citaĵo
« La dek unu monatoj ekde la komenco de nia gerilo finiĝas senkomplike, bukolike... »
— Pacho O'Donnell, «Che, la vida por un mundo mejor» (es), Random House Mandatori, 2003, p.403
Citaĵo
« Estu ni realismaj. Provu la neeblon! »
— SZ Magazin (en), Nummer 2, 15-an de januaro 2010, p. 12