Tony Benn

El Vikicitaro
Tony Benn
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Tony BENN (naskiĝis la 3-an de aprilo 1925, mortis la 14-an de majo 2014) estis brita socialista politikisto, kiu estis dumlonge parlamentano por la Brita Laborista Partio. Lia plena nomo estis Anthony Neil Wedgwood Benn kaj dum iom da tempo li estis konata kiel Vicgrafo Stansgate. Li estis ĉe la maldekstra flanko de la Laborista Partio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi vidas Marx, kiu estis maljuna judo, kiel la lasta el la Malnovaj Testamentaj Profetoj, ĉi tiu maljuna barbulo laboranta en la Brita Biblioteko, studanta kapitalismon, pri tio temis Das Kapital, ĝi estis klarigo de brita kapitalismo. Kaj mi pensis interne, 'Nu, iu ajn povus verki tian libron, sed tio, kio eliras el lia verkado, estas pasia malamikeco al la maljusteco de kapitalismo. Li estis profeto, do mi metis lin en tiun kategorion kiel malnovtestamenta profeto. »
— Tony Benn, en intervjuo kun John Cleary (23-an de februaro 2003).