Unu

El Vikicitaro
Unu
Unu
Unu
Aliaj projektoj
Unu en Vikipedio
Unu en Komunejo
Unu en Komuneja kategorio
Unu en Vikivortaro

El la Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo»
Citaĵo
« De unu bovo oni du felojn ne deŝiras. »
Citaĵo
« De unu bovo oni du felojn ne ŝiras. »
Citaĵo
« Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu. »
Citaĵo
« Deko da pekoj, unu la puno»
Citaĵo
« Deko da pekoj -- unu la puno»
Citaĵo
« Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas. »
Citaĵo
« Du kontraŭ unu prezentas armeon»
Citaĵo
« Du manoj faras ĉion, sed unu nenion»
Citaĵo
« Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos. »
Citaĵo
« Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno»
Citaĵo
« Edzo kaj edzino estas nur unu. »
Citaĵo
« Eltrinki per unu tiro»
Citaĵo
« En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj»
Citaĵo
« Ili vivas per unu animo en du korpoj»
Citaĵo
« Kio al unu donas forton, al alia donas morton»
Citaĵo
« Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan. »
Citaĵo
« Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto»
Citaĵo
« Kiu venis unue, muelas pli frue»
Citaĵo
« La unua trovita. »
Citaĵo
« Ne el unu forno li manĝis jam panon»
Citaĵo
« Ne en unu tago elkreskis Kartago»
Citaĵo
« Ne taŭgas du ursoj por unu nesto»
Citaĵo
« Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis»
Citaĵo
« Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis»
Citaĵo
« Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. »
Citaĵo
« Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino. »
Citaĵo
« Por unu -- festeno, por alia -- ĉagreno»
Citaĵo
« Saltadi el unua al deka»
Citaĵo
« Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas. »
Citaĵo
« Se unu ne venis, dek ne atendas. »
Citaĵo
« Sen speso unua ne ekzistas la dua»
Citaĵo
« Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras. »
Citaĵo
« Stari per unu piedo en la tombo»
Citaĵo
« Ŝuldo estas unua heredanto»
Citaĵo
« Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras. »
Citaĵo
« Trafi du celojn per unu ŝtono»
Citaĵo
« Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj. »
Citaĵo
« Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas. »
Citaĵo
« Unu floras, alia ploras. »
Citaĵo
« Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono»
Citaĵo
« Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas. »
Citaĵo
« Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon»
Citaĵo
« Unu guto plenigas la glason»
Citaĵo
« Unu hako kverkon ne faligas. »
Citaĵo
« Unu hirundo printempon ne alportas. »
Citaĵo
« Unu kapo facile trovas apogon»
Citaĵo
« Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas. »
Citaĵo
« Unu orienten, alia okcidenten. »
Citaĵo
« Unu ovo malbona tutan manĝon difektas. »
Citaĵo
« Unu pasero alian valoras. »
Citaĵo
« Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj. »
Citaĵo
« Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon»
Citaĵo
« Unu sola guto la glason plenigas. »
Citaĵo
« Unu soldato militon ne faras. »
Citaĵo
« Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj»
Citaĵo
« Unu vundo alian kuracas. »
Citaĵo
« Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'. »
Citaĵo
« Unua atesto estas la vesto»
Citaĵo
« Unua paŝo iron direktas. »
Citaĵo
« Unua venis, unua prenis. »
Citaĵo
« Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]