Guto

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Guto
Guto
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Guto en Vikipedio
Commons-logo.svg Guto en [[:commons:
Category:Drops|Komunejo]]
Wiktionary-logo-eo.png Guto en Vikivortaro

El la Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« De guto post guto disfalas granito. »
Citaĵo
« Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. »
Citaĵo
« Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. »
Citaĵo
« Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. »
Citaĵo
« Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. »
Citaĵo
« Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. »
Citaĵo
« Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo. »
Citaĵo
« Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas. »
Citaĵo
« Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus. »
Citaĵo
« Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras. »
Citaĵo
« Unu guto plenigas la glason. »
Citaĵo
« Unu sola guto la glason plenigas. »

Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti]