Du

El Vikicitaro
Du
Du
Du
Aliaj projektoj
Du en Vikipedio
Du en Komunejo
Du en Komuneja kategorio
Du en Vikivortaro

Du estas la natura nombro kiu sekvas de 1 kaj antaŭas de 3.

El la Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas. »
Citaĵo
« Certe, kiel duoble du kvar»
Citaĵo
« Ĉiu medalo du flankojn posedas. »
Citaĵo
« De unu bovo oni du felojn ne deŝiras. »
Citaĵo
« De unu bovo oni du felojn ne ŝiras. »
Citaĵo
« Du botoj faras paron»
Citaĵo
« Du kontraŭ unu prezentas armeon»
Citaĵo
« Du manoj faras ĉion, sed unu nenion»
Citaĵo
« Du militas — tria profitas. »
Citaĵo
« Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos. »
Citaĵo
« Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kamenoneniam vivas sen reciproka malbeno»
Citaĵo
« El du malbonoj pli malgrandan elektu. »
Citaĵo
« En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj»
Citaĵo
« Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj»
Citaĵo
« Ili vivas per unu animo en du korpoj»
Citaĵo
« Juĝanto devas havi du orelojn»
Citaĵo
« Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. »
Citaĵo
« Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj»
Citaĵo
« Ne taŭgas du ursoj por unu nesto»
Citaĵo
« Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. »
Citaĵo
« Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. »
Citaĵo
« Trafi du celojn per unu ŝtono»
Citaĵo
« Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj. »
Citaĵo
« Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj. »

Vidu ankaŭ[redakti]