Oro (latine: aurum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Au kaj atomnumero 79.
Zamenhofa Proverbaro [1][redakti]
|
 | « Bona gloro pli valoras ol oro. » |
|
|
 | « Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro. » |
|
|
 | « Fajro provas la oron, mizero la koron. » |
|
|
 | « Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. » |
|
|
 | « Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. » |
|
|
 | « Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro. » |
|
|
 | « Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron. » |
|
|
 | « Manko de oro ne estas malhonoro. » |
|
|
 | « Matena horo estas plena de oro. » |
|
|
 | « Ne defendas oro kontraŭ doloro. » |
|
|
 | « Neniom da oro, sed bona gloro. » |
|
|
 | « Oni batas la oron, por provi ĝian valoron. » |
|
|
 | « Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero. » |
|
|
 | « Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas. » |
|
|
 | « Parolo estas alrĝento, oron similas silento. » |
|
|
 | « Plej certa laboro -- laboro per oro. » |
|
|
 | « Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro. » |
|
|
 | « Por sia oro ĉiu estas sinjoro. » |
|
|
 | « Sen laboro ne venas oro. » |
|
|
 | « Temp' estas valoro simile al oro. » |
|
Referencoj