Ovo

El Vikicitaro
Ovo
Ovo
Ovo
Aliaj projektoj
Ovo en Vikipedio
Ovo en Komunejo
Ovo en Komuneja kategorio
Ovo en Vikivortaro

El la Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. »
Citaĵo
« Al kokino la ovo lecionojn ne donu. »
Citaĵo
« Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo. »
Citaĵo
« Doni ovon, por ricevi bovon. »
Citaĵo
« Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. »
Citaĵo
« Kara estas ovo, kiam venas la Pasko. »
Citaĵo
« Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta. »
Citaĵo
« Ovo kokinon ne instruas. »
Citaĵo
« Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo. »
Citaĵo
« Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo. »
Citaĵo
« Unu ovo malbona tutan manĝon difektas. »

Vidu ankaŭ[redakti]