Senperforto

El Vikicitaro
Senperforto
Aliaj projektoj
Senperforto en Vikipedio
Senperforto en Komuneja kategorio

Senperforto estas koncepto forĝita de Gandhi el la sanskrita vorto ahimsa (a: sen kaj himsa: perforto), estas metodo de politika batalado kontraŭ violento teoriita de Mohandas Karamchand Gandhi dum lukto por sendependigo de Hindio el Britia koloniorego. Ĝi estas la praktiko ne damaĝi sin kaj aliajn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La justulo devas simili je santal-ligno, kiu bonodorigas la hakilon per kiu ĝi estas batita. »
— Hindia proverbo
Citaĵo
« Laŭdifine, civila socio devas labori kadre de senperforto. »
— Amitabh Behar
Citaĵo
« Por ke neperforto funkciu, via kontraŭulo devas havi konsciencon. Usono havas neniun. » « In order for nonviolence to work, your opponent must have a conscience. The United States has none. »
— Stokely Carmichael
Citaĵo
« Senperforta rekta agado celas krei tian krizon kaj kreskigi tian streĉon, ke komunumo, kiu konstante rifuzis negoci, estas devigita alfronti la aferon. Ĝi celas tiel dramigi la aferon, ke ĝi ne plu povas esti ignorata. »
— D-ro Martin Luther King, Jr.
Citaĵo
« Plej multaj kristanoj deziras senperforton, jes; sed ili ne parolas pri neperforta lukto por justeco. Ili signifas simple la foreston de konflikto... La eklezio diras al la leono kaj la ŝafido: "Jen, mi negocu armisticon", al kio la leono respondas: "Bone, post kiam mi finos mian tagmanĝon." »
— Walter Wink

Vidu ankaŭ[redakti]