« Komuna trajto de naziismo, faŝismo kaj stalinismo estas tio, ke ili proponis al la izolita individuo novan azilon kaj sekurecon. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de fremdiĝo. »
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo. »
« Efektive eĉ la cararegistaro, estinta la plej reakcia registaro en Eŭropo, ne aplikis tiajn rimedojn de subpremado, kiuj estus kompareblaj kun la stalinismaj. »
« Stalinisma sistemo havas multe da trajtoj, similaj al la frua etapo de la eŭropakapitalismo, por kiu estis karaktera rapida akumuliĝo de kapitalo kaj senkompata ekspluatado de laboristoj; diferenco konsistas tamen je tio, ke estis uzata politikateroro anstataŭ ekonomiajleĝoj, devigintaj laboriston de la 19-a jarcento abnegacii pri sia ekonomia stato. »
« Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtataposedaĵo pri produktorimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidentakapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialismasocio. Obseda strebo evoluigi industrion, senkompata neglektado de la homo kaj soifo de la persona potenco — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
« Se Lenin povus almenaŭ esperi pri eventuala malcentralizado, ideo, kiu efektive estis realigita en la koncepto de la Sovetoj, kie farado de la decido pasis de la plej malsupra kaj konkreta nivelo de malcentralizitaj grupoj, do stalinismo evoluigis unu flankon de la kontraŭdiro — la principon de centralizado — kaj realigis ĝin en praktiko de la plej rigora ŝtata organizado en la nuntempa mondo, superante gradon de centralizado de faŝismo kaj naziismo. »
« La samaj rusoj, sklavemaj antaŭ la Stalina sekreta polico, montris — unuope aŭ grupe — neimageblan kuraĝon antaŭ vizaĝo de la invadintaj nazioj. Kialo de tiu, je la unua rigardo, kontraŭdira konduto konsistas ne en tio, ke la “organoj” de Stalin estis pli kruelaj ol la armeo de Hitlero, sed en tio, ke antaŭ vizaĝo de la Stalin-ekzekutistoj la rusa homo sentis sin nura eta individuo, dum antaŭ la vizaĝo de la germanoj li sentis sin ano de la povega nacio kun glorapasinteco kaj eĉ pli glora estonteco. »
« Por ni ĉiuj, por la estontaj generacioj, kio estas tre grave, estas grave scii kaj memori pri tiu ĉi tragika periodo de nia historio, kiam kruelaj persekutoj trafis tutajn sociajn tavolojn, tutajn popolojn: laboristoj kaj kamparanoj, inĝenieroj kaj militestroj, pastroj kaj ŝtatoficistoj, sciencistoj kaj artistoj. La reprezalioj kompatis nek talenton, nek meritojn antaŭ la patrujo, nek sinceran fidelecon al ĝi, ĉiun povis trafi fantaziaj kaj absolute absurdaj akuzoj. Milionoj da homoj estis deklaraj "malamikoj de la popolo", estis mortpafitaj aŭ kripligitaj, trapasis turmentojn de malliberejoj, puntendaroj kaj ekziloj. Tiun ĉi teruran pasintecon ne eblas forstreki el la nacia memoro kaj des pli ne eblas pravigi per io ajn, per neniuj la tiel nomataj superaj bonoj de la popolo. »
« Для всех нас, для будущих поколений, что очень важно, важно знать и помнить об этом трагическом периоде нашей истории, когда жестоким преследованиям подвергались целые сословия, целые народы: рабочие и крестьяне, инженеры и военачальники, священники и государственные служащие, учёные и деятели культуры. Репрессии не щадили ни талант, ни заслуги перед Родиной, ни искреннюю преданность ей, каждому могли быть предъявлены надуманные и абсолютно абсурдные обвинения. Миллионы людей объявлялись «врагами народа», были расстреляны или покалечены, прошли через муки тюрем, лагерей и ссылок. Это страшное прошлое нельзя вычеркнуть из национальной памяти и, тем более, невозможно ничем оправдать, никакими высшими так называемыми благами народа. »
— Vladimir Putin, [Parolo de Vladimir Putin dum inaŭguro de monumento de la viktimoj de politikaj reprezalioj Muro de la Funebro, la 30-an de oktobro 2017][1]