Petro Kropotkin

El Vikicitaro
Petro Kropotkin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Petro (Pjotr) Aleksejeviĉ KROPOTKIN (ruse Пётр Алексеевич Кропоткин; naskiĝis la 9-an de decembro 1842 en Moskvo, Rusia imperio — mortis la 8-an de februaro 1921 en Dmitrov, Sovetunio), honore nomata la anarkiista princo, estis unu el la plej gravaj anarkiistoj de Rusio kaj unu el la unuaj pledantoj por anarki-komunismo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. »
— La konkero de pano
Citaĵo
« Estas malfeliĉe vidi tiujn, kiuj kredas sin revoluciemuloj, liberigi sian malamon al la anarkiisto. »
Citaĵo
« La leĝaro estas lerta miksaĵo de kutimoj, kiuj utilas al la socio, kaj kiujn oni povus obei eĉ sen iaj leĝoj, kaj aliaj, kiuj avantaĝas al reganta malplimultulo, sed malutilas al la homamaso kaj povas esti eldevigataj al oni nur per teruro. »
Citaĵo
« Milionoj da homoj laboris por krei ĉi tiun civilizon, pri kiu ni hodiaŭ fieras. Aliaj milionoj, dise tra la globo, laboras por bonteni ĝin. Sen ili post kvindek jaroj restus nenio krom ruinoj. »
— La konkero de pano, ĉapitro 1-a, parto II-a.
Citaĵo
« Unu sola milito - ni ĉiuj scias - povas produkti pli da malbono, tuja kaj posta, ol centoj da jaroj de libera agado de la interhelpa principo povas produkti bonon»
— Petro Kropotkin

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Viro kun animo de tiu bela blanka Kristo, kiu ŝajnas elveni Rusion»
— Oscar Wilde

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj[redakti]