La fatalaj strategioj

El Vikicitaro
La fatalaj strategioj
Aŭtoro: Jean Baudrillard
Aliaj projektoj
La fatalaj strategioj en Vikipedio

La fatalaj strategioj (france: Les Stratégies fatales) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1983 kaj dediĉita al fenomenoj kiel amo, hazardo, ludo ktp.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La universo estas ne dialekta — ĝi estas kondamnita al ekstremaĵoj, ne al ekvilibro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Imagu la belan, kvazaŭ absorbintan la tutan energion de la malbela: vi ricevos la modon… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Imagu la veran, kvazaŭ absorbintan la tuta energion de la falsa: vi ricevos simulaĵon… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …histerio de ŝveliĝo estas unu el plej mirindaj signoj de la [Usono »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …la sociala, iam estinta spegulo de la konflikto, klaso, proletaro, trovas sian finan hipostazon en la handikapo. La historiaj kontraŭdiroj alprenis la patafizikan formon de la fizika aŭ intelekta manko. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofiomoralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:

— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);

— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Persona respondeco, poste kontrolo (kiam respondecon prenas al si objektiva instanco), poste teroro (ĝeneraligita respondeco kaj ĉantaĝo per la respondeco). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …sistemoj de organizita morto finas la morton kiel hazardon. Kaj nome tiun ĉi logikon despere klopodas rompi la terorismo, anstataŭigante la sisteman morton (teroron) per elektema logiko: logiko de ostaĝo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …en niaj nuntempaj sistemoj, kies motoro estas ne oferado, sed ekstermado, ne elektita viktimo, sed spektakla anonimeco. Eĉ en “sinoferoj” de la teroristoj, klopodantaj solvi la situacion per propra morto, estas neniu elaĉeto — tio nur eble por momento levas vualon de anonima teroro»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Nenio pli similas al tiu ekcirkulado de la ostaĝoj, tiu absoluta formo de la homa konvertebleco, tiu pura formo de la neebla interŝanĝo ol cirkulado de la eŭro- kaj naftodolaroj kaj aliaj flosantaj valutoj, kiuj tiom malteritoriiĝis, estas tiom ekster la limoj de la ora ekvivalento kaj naciaj valutoj, kio efektive ili praktike ne interŝanĝiĝas, sed interverŝiĝas unu en alia en orbita ciklo, enkorpigante abstraktan deliron de la neebla tutmonda interŝanĝo… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ni ĉiuj estas ostaĝoj kaj ni ĉiuj estas teroristoj. Tiu skemo anstataŭis la antaŭan skemon de la mastroj kaj sklavoj, tiuj kiuj dominas kaj tiuj super kiuj oni dominas, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En interpersona reĝimo de bezono (kontraŭe al la amo, pasiotento) ni sentas afekcian ĉantaĝon, do estas la afekciaj ostaĝoj de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi respondecos pri mia depresio, se vi ne amas min, vi respondecos pri mia morto”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la histeria kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de respondo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En ostaĝigo haveblas nek mesaĝo, nek senco, nek politika laŭceleco. Tio estas evento sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de revolucio, nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj terorismo per si mem estas nura giganta specefekto. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La terorismo kaj ostaĝigo povus esti konsiderataj politika ago se ĝin plenumus nur prematoj, troviĝantaj je despero (evidente en kelkaj kazoj estas tiel). Sed fakte ĝi iĝis normo de konduto, vaste disvastiĝinta inter ĉiuj nacioj kaj ĉiuj tavoloj de loĝantaro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …mankas senco bedaŭri pri la homaj rajtoj kaj pri ĉio alia. Ni jam estas for de tio kaj tiuj, kiuj ostaĝigas nur malferme esprimas la veron de la sistemo de detenado (kiun ni kontraŭstarigis al la sistemo de la moralo). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Oni diras ke sen amaskomunikiloj ne ekzistus ankaŭ la terorismo. Kaj tio veras, ke la terorismo ne ekzistas per si mem kiel memstara politika ago, ĝi estas ostaĝo de la amaskomunikiloj, same kiel ili estas ostaĝoj de la terorismo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Eble nur pro nostalgio ni ankoraŭ diferencigas manipulantan aktivon kaj manipulatan pasivon, transigante tiele antaŭajn rilatojn de la supereco kaj perforto en la nova epoko de mildaj teknologioj»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« [pri ostaĝigo] …en la formiĝinta situacio la sistemo tre rapide rimarkas, ke ĝi povas funkcii ankaŭ sen tiu individuo (ekzemple Moro) kaj ke iusence estus pli bone tute ne savi lin, ĉar liberigita ostaĝo estas eĉ pli danĝera ol la morta… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kaj se konvertebleco ne eblas, do okazas ke finfine la teroristo ĉiam interŝanĝas nur sian propran vivon kontraŭ la vivo de la ostaĝo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Tio, kio ne plu kreas iluzion, estas morta kaj teruras. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kiam ĉiuj enigmoj estas divenitaj, steloj estingiĝas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Antaŭ ol malaperi ĉio en nia kulturo seksiĝas»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Laŭsence la pornografio diras: la vera sekso ie ekzistas, ĉar mi estas ĝia karikaturo. Kaj iu limigo ekzistas, ĉar mi estas ĝia eksceso. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ekde la 18-a jarcento la politika scenejo moraliĝas kaj iĝas serioza… Tio estas fino de la estetiko, komenco de la etiko en la politiko… »
Citaĵo
« Se histerio estis patologio de la ekspresio, akriĝinta dispozicio de la subjekto, teatra kaj opera konversioj de la korpo, se paranojo estis patologio de la organizo, rigida kaj ĵaluza strukturigo de la mondo, do la komunikado, informo, imanenta promiskueco de ĉiuj retoj kaj konstanta ligiteco estos por ni plej verŝajne la nova formo de skizofrenio»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ne moralo kaj pozitiva sistemo de sociaj valoroj progresigas la socion, sed ĝiaj senmoraleco kaj malvirteco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La socia moralo, kolektiva respondeco, progreso, raciigo de la sociaj rilatoj – absurdaĵo! Kia grupo iam ajn revis pri tio? »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La aliaj vivas en la stato de ĉagrena simulado, Italio ja, se eblas diri, vivas en la stato de la ĝoja simulado. Ĉi tie leĝo jam cedis — kaj eble cedadis ĉiam — sian lokon al la ludo kaj ludreguloj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Historioj, en kiuj rolas renverseco, ĉiam estas kuriozaj — ekzemple pri rato kaj psikologo: la rato fanfaronas ke ĝi finfine komplete alkutimigis la psikologon doni al ĝi panpecon ĉiufoje, kiam ĝi levas kaĝopordon. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Pri deontologio de la opinisondadoj (aŭ amaskomunikiloj) paroli estas same sensence kiel paroli pri deontologio de la modo — ne ekzistanta pro tio, ke ĝia movforto iĝis ne konstanta ludo pri kontraŭstarigo de la bela kaj la malbela, sed tiu pri nediferencigo de tiuj ĉi polusoj kaj pri ilia nediferencigebla turniĝado en la ĝeneraligita efekto de la tento»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …reala problemo komenciĝas de hipotezo pri sendifekta funkciado, ja gravas ne difektado de la vero interne de la mekanismo, sed difektado de la tuta reala per objektiva fidindeco de tiu ĉi mekanismo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ekrano, kiun kreas la amaskomunikiloj (informo) ĉirkaŭ ni estas la ekrano de kompleta malcerteco. Kaj temas pri la absolute nova malcerteco, ja tiu ĉi malcerteco devenas el ne malsufiĉo de la informo, sed el la informo mem, el ĝia troeco. Malsame ol kutima malcerteco, kiun ĉiam eblis solvi, tiu ĉi malcerteco estas nesolvebla kaj sekve neniam estos forigita. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ambaŭ fenomenoj respondecas unu al alia: nek amasoj havas opinion, nek informo ilin informas, kaj tio kaj alio supernutras unu la alian — rapideco de cirkulado de la informo kreskigas nur pezon de la amasoj, sed tute ne nivelon de ilia konscieco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Se aliri la opinisondadojn de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel spektaklo de la informo (la informo estas kiel la revolucio: la popolo postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la politiko kaj la politika klaso.
Senintenca humuro de la opinisondadoj (kaj malica ĝojo, kiun ni sentas pro tiu “scienca”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj homoj, kiu bezonas opinisondadojn por fari decidojn, ĉe kiuj testado anstataŭas strategion»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ne eblas ion fari: la amasoj estas pura objekto, do tio kio malaperis de sur la horizonto de la subjekto, tio kio malaperis de la horizonto de la historio, — same kiel silento estas pura objekto, kiu malaperas de la horizonto de parolo, kiel la sekreto estas pura objekto, kiu konstante malaperadas de sur la horizonto de la senco. La forto de la amaso-kiel-objekto estas tute ŝoka. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Eble la plej profunda deziro konsistas en tio, ke transdoni sian deziron al iu alia. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …ni ĝoje akceptas tin amasan transdonadon de la respondeco, ĉar estas ne evidente al ĉiuj, nek interese: scii, voli, povi, deziri»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La amasoj scias, ke ili nenion scias, sed ili ja ne deziras scii. La amasoj scias, ke ili nenion povas, sed ili ja ne deziras povi. Oni arde riproĉas ilin pri elmontrado de stulteco kaj pasiveco. Sed tio malveras: la amasoj plenas je snobismo, kaj ili kondutas kiel la snobo Brummel: komplete delegas sian rajton de le elekto al iu ajn alia — en siaspeca ludo de senrespondeco, irona defio, kompleta malvolo, kaŝita kovardo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En nia kulturo tento havis ion similan al la ora epoko ekde la epoko de la Renesanco kaj ĝis la 18-a jarcento: kiam ĝi estis, same kiel la politiko aŭ kortegaj manieroj, la konvencia aristokratia formo, strategia ludo, sen iu speciala ligo al la amo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« [pri amo] …la nuntempan ĝian komprenon oni elpensis ĉefe lime de la 18-19-a jarcentoj kaj ĝi direktiĝas kontraŭ supraĵa ludo de la tento. Okazas disrompo inter la formo de la duala ludo, strategia iluzio kaj nova, individua fineco, plenumo de la deziro — grandioza supreniro de dispozicio de la deziro, ĉu temas pri la seksajpsikaj streboj de la individuopolitikaj streboj de la amasoj. Iel aŭ tiel, tiu deziro kaj ĝia “liberaligo” ne plu havas ion komunan kun la aristokratia ludo de la defio kaj tento. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Plia grava momento: la tento estas pagana dum la amo estas kristana»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La amo estas fino de la regulo kaj komenco de la leĝo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« [pri apero de kristanismo] Dio ekamas siajn proksimulojn, kion li neniam faris antaŭe, kaj la mondo ĉesas esti ludo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …formo kontraŭa al la amo plu estas sekvado de la rito: ĉie kie denove estas inventataj regulo kaj ludo, la amo malaperas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Karaktera trajto de tia universala pasio kiel la amo estas tio, ke ĝi estas individua kaj ke ĉiu en ĝi trovas nur sin mem. La tento havas dualan karakteron: mi ne povas tenti, se mi jam ne estas tentita, neniu povas tenti min, se li ankoraŭ ne estas tentita. Neniu povas ludi sen alia, tio estas principa regulo. Dume ami mi povas sen reciprokeco. Se mi amas kaj oni ne amas min, tio estas mia problemo. Se mi ne amas vin, tio estas via problemo. Se iu ne plaĉas al mi, tio estas lia problemo. Jen kial ĵaluzo estas natura trajto de la amo dum ĝi fremdas al la tento — la emocia ligo ĉiam estas malcerta dum la pakto pri la signoj estas nediskutebla kaj deviga. Krome tenti iun ne signifas ke oni investas en li aŭ psikologie absorbas, la tento ne konas tiun teritorian ĵaluzon, kiu propras al la amo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Eble la ĵaluzo eĉ antaŭas la amon: origine ĵaluzo estis propra al la grekaj dioj, kiuj konis nek la amon, nek sentimentalecon, tamen terure ĵaluzis unu la alian. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La tento ankoraŭ estas ceremonia, la amo ankoraŭ estas patosa, la sekseco estas nuraj rilatoj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Efektive tio estas mistifiko — la genran diferencon prezenti kiel la originan, bazan diferencon, tian el kiu orginas ĉiuj aliaj aŭ ke ili ĉiuj estas ĝiaj nuraj metaforoj»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Efektive la sekseco, en siaj biologia kaj pretendema evidenteco, markas la plej malfortan kaj plej malgravan diferencon, tiun kiu venas kiam ĉiuj aliaj perdiĝas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« — la tento — la epoko de la estetika kaj patosa diferencoj inter la genroj;

— la amo (pasio) — la epoko de la etika kaj patosa diferenco inter la genroj;

— la sekseco — la epoko de la psikologia, biologia kaj politika diferenco inter la genroj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La tento estas ne sekreta — ĝi estas enigma»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La amo respondecas pri ĉiuj enigmoj de la mondo, sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la senco kaj apartenas ne al vico de la enigmo, sed al la vico de la diveno. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta vero estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la 20-a jarcento, sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la tento). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Fari interŝanĝon kaj signojn de la interŝanĝo estas la sola vojo eviti la sorton kaj sensencajn signojn. Nenia amomiksturo, neniu defio. Nek pasio, nek tenero. Tiel la vivo protektas sin kontraŭ mortigaj formoj de artefariteco kaj ofereco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Plejmulto apenaŭ deziras ke oni tentu ilin, ili deziras ke oni amu iln. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Evidente necesas strebi, ke oni amu vin pro la timo esti tentita, sendube necesas ami por ne tenti. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kiam la sekso kaj amo airas laikan formon de la hejma ekonomio, ili povas iĝi objektoj de la interŝanĝo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la virino estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la amosekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne tentis ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj teneron vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela venĝo. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj pekoj pardoneblas, ĉar ili ne estas ofendo. Nur la tento tuŝas la animon, kiu trovas la trankviliĝon nur en la murdo. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la pasio»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Subjekto povas nur deziri — nur objekto povas tenti»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …hodiaŭ pozicio de la subjekto iĝis simple senpova. Neniu hodiaŭ kapablas preni sur sin respondecon kiel subjekto de la potenco, subjekto de la scio, subjekto de la historio. Kaj neniu cetere eĉ provas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La deziro ne ekzistas, la sola deziro konsistas en esti la sorto de la alia, iĝi por li evento, superanta ĉian subjektivecon, ŝokanta per sia fatala okazo iun ajn eblan subjektivecon, liberiganta subjekton de liaj celoj, de lia influo kaj de ĉia respondeco antaŭ si mem kaj antaŭ la mondo, en pasio finfine sendispute objektiva»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ordinara tentanto pri tio nenion scias. Li deziras esti subjekto, kaj la alian konsideras viktimo de sia strategio. Naiva psikologio, la sama kiel ĉe tiuj naivaj bonkoruloj, kiuj stariĝas flanke de la viktimo. Sed nek tiuj, nek aliaj vidas ke la tuta iniciato, la tuta forto troviĝas ĉe alia flanko, ĉe la flanko de la objekto»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La tentanto opinias ke tio estas li kiu kaptis la objekton per sia strategio, sed efektive li mem trafis kaptilon de tiu ĉi banala strategio, kaj nome la objekto kaptis lin per sia fatala strategio. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …la plej malbone estas esprimi deziron kaj ekvidi ĝian laŭvortan plenumon. La plej malbone estas ricevi ĝuste tian premion, kian oni deziras. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La viro ĉiam alfrontas danĝeron perdi la vizaĝon: se li tuj riskos fari seksan proponon, li ĉiam ricevos rifuzon; se li aplikos pli fajnan ludon, li iĝos viktimo de pli fajna rifuzo. Inverse ne okazas. Ja la virino troviĝas en la pozicio de ne deziro, sed en la pozicio de oble pli altaj — tiu de objekto de la deziro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La eterna vireco ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la viron de seksa deziro de la virino. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas tenti. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.
Kaj se deviga postulo de virineco de la objekto ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la vizaĝon li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La virino-objekto estis suvereno kaj restas la mastrino de la tento (de reguloj de sekreta ludo de la deziroj). La viro-objekto estas nura nuda subjekto, prirabita ĝisnude orfo de la deziro, revanta pri perdina dominado — nek subjekto, nek fakte objekto de la deziro, sed nura mita instrumento de la kruela libereco»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Posedo estas zorgigo kaj fiero de la subjekto, sed ne de la objekto, kiu ne interesiĝas pri tio, same kiel pri sia liberiĝo. La objekto volas nur tenti — tiel ĝi priludas sian mutecon, kiel ŝtonoj priludas sian indiferentecon, kiel la virinoj ludas per sia rigardo, kaj ĝi ĉiam gajnas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Psikanalizo starigis en la ĉefan lokon unu aspekton de nia vivo kaj kaŝis de ni la alian. Ĝi trotaksis unu el niaj naskiĝoj, biologian kaj genran, sed forgesigis alian, iniciacian naskiĝon. Ĝi forgesis ke krom du estaĵoj, kiuj difinas nian biologian naskiĝon, ĉiam apudas ankaŭ aliaj, tiuj kiuj nin tentas (ili povas esti la samaj), kaj certagrade ili estas niaj iniciaciaj gepatroj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ĉiuj ni iam estis almondigitaj, ĉiuj ni devas esti tentitaj»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Se psikanalizo (la Leĝo, la Patro ktp) estas tio, kio elŝiras vin el la sinkreta deziro de la Patrino por fordoni vin al la povo de nia propra deziro, do la tento estas tio, kio elŝiras vin el nia propra deziro por fordoni vin al la povo de la mondo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En la sonĝoj estis sekreto kaj Freud donis al ili sencon. La sonĝoj estis proksimaj al la sorto, Freud proksimigis ilin al la deziro»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Psikanalizo estas la malfeliĉa konscio de la signo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la mondo kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de hazardeco kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de nekonscio forigis hazardecon de misparolo, eraro, sonĝo, frenezo). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …efektive ni anstataŭigis dominadon de intelektaj kaŭzoj per tute ne hazardeco, sed per mekanismo de pli kaŝitaj interligoj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Hazardo donas al ni paŭzon por ripozi: neniu deziris tion — kia malpeziĝo! Do nome Dio en sia nemezurebla kompato donas al ni la hazardon. Pri evento, de kiu oni deziris seniĝi, oni ofte diras tiel: “Tia estis volo de Dio” (do de neniu). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Vetludo paradokse ilustras mankon de hazardo, ĝian radikalan neadon en la konscio mem de la ludanto. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …ni jam delonge preferas hazardan (ĉar la racia evidentiĝis esti nesufiĉa) version de la mondo ol la fatalan»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En tio estas la tuta diferenco inter la sorto kaj la hazardo. Ja pura hazardo, eĉ se imagi ke ĝi ekzistas, por ni estas tute neinteresa, en la pura hazardo haveblas nenio, kio povus nin tenti, ĝi estas objektiva kaj ne pli. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …de morala vidpunkto ni povas deziri bari nin per diversaj alibioj (inkluzive de hazardo) de la fatala ligiteco de la eventoj, sed de la simbola vidpunkto ni profunde abomenas neŭtralan mondon, kie regas la hazardo, kaj do sekuran kaj senan je senco, same kiel la mondon kie ĉion regas la objektivaj kaŭzoj: kvankam en tiu kaj en alia pli facilas vivi, sed neniu el ili kostas ion kontraŭ kapturniga mondo, kiun regas diadiabla ligiteco de necesaj koincidoj, do de la mondo, kie ni tentas la eventojn, elvokas ilin kaj devigas okazi per ĉionpoveco de la penso — la kruela mondo, kie nenio estas senkulpa, speciale ni, la mondo en kiu dissolviĝas nia subjektiveco (sed ni akceptas tion kun ĝojo), ĉar ĝi dissolviĝas en aŭtomateco de la eventoj, en ilia objektiva disvolviĝo. Ĝi iĝas iusence la mondo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …ekzistas ne nur flekseco kaj malcerteco, sed ankaŭ eventuala renverseco de la fizikaj leĝoj»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Procezo, kiu ŝtelas nian liberecon kaj nian respondecon, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj tenti nin ol la procezo de liberigo kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La ceremonio havas antaŭsenton de sia evoluo kaj de sia fino. Ĝi ne havas spektantojn. tie kie komenciĝas spektaklo, finiĝas la ceremonio, ja ĝi estas ankaŭ la perforto super la prezentado. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La ceremonio estas tuŝsensa mondo de gesta ordo kaj ŝajneco, kreita por teni la korpojn je ĝusta distanco kaj por fari tiun distancon sentebla. Du korpoj, kiuj kolizias, tuŝas unu la alian, estas obscenaj kaj maldecaj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Dio-homo estas absurdo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Necesas estimi la nehoman»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Vidu ankaŭ[redakti]