Malbelo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Malbeleco)
Malbelo
Malbelo
Malbelo
Aliaj projektoj
Malbelo en Vikipedio
Malbelo en Komuneja kategorio
Malbelo en Vikivortaro

Malbelo estas io malplaĉa al la vidado, pro misproporcio, difekto, kriplaĵo ks.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La vero neniam estas malbela, kiam oni povas trovi en ĝi tion, kion oni bezonas. »
— Edgar Degas
Citaĵo
« Estas nenio malbela; Mi neniam vidis malbelan aferon en mia vivo: ĉar la formo de objekto estu tia, kia ĝi povas - lumo, ombro kaj perspektivo ĉiam beligos ĝin. » « (angle) There is nothing ugly; I never saw an ugly thing in my life: for let the form of an object be what it may, — light, shade, and perspective will always make it beautiful. »
— John Constable

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« Imagu la belan, kvazaŭ absorbintan la tutan energion de la malbela: vi ricevos la modon… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …la nuntempa pentrarto, strikte dirite, kultivas ne malbelecon (kiu ankoraŭ havas estetikan valoron), sed ion eĉ pli malbelan ol la nura malbelo — kiĉon, malbelon je kvadrato, ĉar ĝi estas neniel ligita al sia kontraŭo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ne helpas spegulo al malbelulo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]