Ostaĝo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Ostaĝigo)
Ostaĝo
Ostaĝo
Ostaĝo
Aliaj projektoj
Ostaĝo en Vikipedio
Ostaĝo en Komuneja kategorio
Ostaĝo en Vikivortaro

Ostaĝo estas persono, tenata kiel garantio de plenumota promeso aŭ kaptita por premi al plenumo de postuloj, ĉu en la kadro de militajpolitikaj agadoj, ĉu en rilato kun iu krimo (ŝtelo ks).

Citaĵo
« La nuntempa terorismo, kies komencon starigis ostaĝigoj kaj ludo kun prokrastado de la morto, jam havas nek celon (se eĉ supozi ke ĝi orientiĝas je iuj celoj, do ili ĉiuj estas tute malgravaj aŭ neatingeblaj — ajnakaze ĝi estas la plej neefika rimedo por atingi ilin), nek konkretan malamikon»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Per siaj agoj, esprimantaj ĝian mortigan indiferentecon al tio, kiu estos ĝia ostaĝo, la terorismo estas direktita ĝuste kontraŭ la ĉefa produkto de la sistemo — la anonima kaj senpersona individuo, individuo kiu per nenio diferenciĝas de la aliaj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« …sistemoj de organizita morto finas la morton kiel hazardon. Kaj nome tiun ĉi logikon despere klopodas rompi la terorismo, anstataŭigante la sisteman morton (teroron) per elektema logiko: logiko de ostaĝo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Nenio pli similas al tiu ekcirkulado de la ostaĝoj, tiu absoluta formo de la homa konvertebleco, tiu pura formo de la neebla interŝanĝo ol cirkulado de la eŭro- kaj naftodolaroj kaj aliaj flosantaj valutoj, kiuj tiom malteritoriiĝis, estas tiom ekster la limoj de la ora ekvivalento kaj naciaj valutoj, kio efektive ili praktike ne interŝanĝiĝas, sed interverŝiĝas unu en alia en orbita ciklo, enkorpigante abstraktan deliron de la neebla tutmonda interŝanĝo… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ni ĉiuj estas ostaĝoj kaj ni ĉiuj estas teroristoj. Tiu skemo anstataŭis la antaŭan skemon de la mastroj kaj sklavoj, tiuj kiuj dominas kaj tiuj super kiuj oni dominas, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En interpersona reĝimo de bezono (kontraŭe al la amo, pasiotento) ni sentas afekcian ĉantaĝon, do estas la afekciaj ostaĝoj de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi respondecos pri mia depresio, se vi ne amas min, vi respondecos pri mia morto”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la histeria kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de respondo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En ostaĝigo haveblas nek mesaĝo, nek senco, nek politika laŭceleco. Tio estas evento sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de revolucio, nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj terorismo per si mem estas nura giganta specefekto. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La terorismo kaj ostaĝigo povus esti konsiderataj politika ago se ĝin plenumus nur prematoj, troviĝantaj je despero (evidente en kelkaj kazoj estas tiel). Sed fakte ĝi iĝis normo de konduto, vaste disvastiĝinta inter ĉiuj nacioj kaj ĉiuj tavoloj de loĝantaro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …mankas senco bedaŭri pri la homaj rajtoj kaj pri ĉio alia. Ni jam estas for de tio kaj tiuj, kiuj ostaĝigas nur malferme esprimas la veron de la sistemo de detenado (kiun ni kontraŭstarigis al la sistemo de la moralo). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Oni diras ke sen amaskomunikiloj ne ekzistus ankaŭ la terorismo. Kaj tio veras, ke la terorismo ne ekzistas per si mem kiel memstara politika ago, ĝi estas ostaĝo de la amaskomunikiloj, same kiel ili estas ostaĝoj de la terorismo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« [pri ostaĝigo] …en la formiĝinta situacio la sistemo tre rapide rimarkas, ke ĝi povas funkcii ankaŭ sen tiu individuo (ekzemple Moro) kaj ke iusence estus pli bone tute ne savi lin, ĉar liberigita ostaĝo estas eĉ pli danĝera ol la morta… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kaj se konvertebleco ne eblas, do okazas ke finfine la teroristo ĉiam interŝanĝas nur sian propran vivon kontraŭ la vivo de la ostaĝo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]