Salvador ALLENDE, plennome: Salvador Allende Gossens (naskiĝis la 26-an de junio 1908 en Valparaíso, mortis la 11-an de septembro 1973 en Santiago), estis la unua socialista prezidanto de Ĉilio.
« (hispane) Ser joven y no ser revolucionario es una contradicción, incluso biológica. »
« Iam Ameriko havos voĉon de la kontinento, voĉon de unuiĝinta popolo. Voĉo respektata kaj aŭdata ĉar ĝi estos la voĉo de popoloj posedantaj sian propran destinon. »
« (hispane) Algún día América tendrá una voz de continente, una voz de pueblo unido. Una voz que sea respetada y oída porque será la voz de pueblos dueños de su propio destino. »
« Tre eble ĉi tiu estos la lasta okazo por alparoli vin. La Aerforto bombis la antenojn de Radio Portales kaj Radio Corporación. Miaj vortoj enhavas ne amarecon sed desaponton. ...
Antaŭ ĉi tiaj faktoj mi nur povas diri al la laboristoj: mi ne rezignos![1]»
« (hispane) Seguramente, ésta será la última oportunidad en que pueda dirigirme a ustedes. La Fuerza Aérea ha bombardeado las torres de Radio Portales y Radio Corporación. Mis palabras no tienen amargura sino decepción. …
Ante estos hechos sólo me cabe decir a los trabajadores: ¡yo no voy a renunciar! »
«Metita en historia okazo, mi pagos per mia vivo la lojalecon al la popolo. Kaj mi diras al vi ke mi estas certa pri tio ke la semo kiun ni havigis al la degna konscienco de miloj kaj miloj da ĉilianoj ne povas esti fortranĉita tute. Ili havas la forton, ili povos submeti nin, sed oni ne haltigas la socialajn procezojn, nek per la krimo nek per la forto. La historio estas nia, kaj ĝin faras la popoloj.[1]»
« (hispane) Colocado en un tránsito histórico, pagaré con mi vida la lealtad al pueblo. Y les digo que tengo la certeza que la semilla que entregáramos a la conciencia digna de miles y miles de chilenos, no podrá ser segada definitivamente. Tienen la fuerza, podrán avasallarnos, pero no se detienen los procesos sociales ni con el crimen ni con la fuerza. La historia es nuestra y la hacen los pueblos. »
« Laboristoj de mia Patrujo: mi volas danki la lojalecon kiun vi ĉiam havis, la fidon kiun vi metis sur homo kiu nur estis la interpretisto de grandaj aspiroj al justeco, kiu sin devontigis respekti la Konstitucion kaj la leĝon, kaj tion faris. [1]»
« (hispane) Trabajadores de mi Patria: quiero agradecerles la lealtad que siempre tuvieron, la confianza que depositaron en un hombre que sólo fue intérprete de grandes anhelos de justicia, que empeñó su palabra en que respetaría la Constitución y la ley, y así lo hizo. »
« Tre eble Radio Magallanes estos silentigita kaj la trankvila metalo de mia voĉo ne trafos vin. Ne gravas. Vi plu aŭskultos ĝin. Mi ĉiam estos apud vi. Almenaŭ mia memoro estos tiu de digna homo kiu estis lojala al la Patrujo.[1]»
« (hispane) Seguramente Radio Magallanes será acallada y el metal tranquilo de mi voz ya no llegará a ustedes. No importa. La seguirán oyendo. Siempre estaré junto a ustedes. Por lo menos mi recuerdo será el de un hombre digno que fue leal con la Patria. »
« La popolo devas sin defendi, sed ne oferi sin. La popolo ne devas permesi ke oni detruu kaj distruu ĝin, sed ankaŭ ne povas humiliĝi.[1]»
« (hispane) El pueblo debe defenderse, pero no sacrificarse. El pueblo no debe dejarse arrasar ni acribillar, pero tampoco puede humillarse. »
« Laboristoj de mia Patrujo, mi havas fidon pri Ĉilio kaj ĝia destino. Superpasos aliaj homoj ĉi tiun grizan kaj amaran momenton kiam la perfido celas sin trudi. Vi pluiru, sciante ke multe pli frue ol tarde, ree malfermiĝos la grandaj aleoj kie pasos la libera homo por konstrui pli bonan socion.
Vivu Ĉilio!. Vivu la popolo!. Vivu la laboristoj!. [1]»
« (hispane) ¡Trabajadores de mi Patria!: Tengo fe en Chile y en su destino. Superarán otros hombres este momento gris y amargo donde la traición pretende imponerse. Sigan ustedes sabiendo que, mucho más temprano que tarde, abrirán de nuevo las grandes alamedas por donde pase el hombre libre, para construir una sociedad mejor.
¡Viva Chile!, ¡viva el pueblo!, ¡vivan los trabajadores! »
«Ĉi tiuj estis miaj lastaj vortoj, kaj mi certas pri tio ke mia sinofero ne estos senutila, mi certas pri tio ke ĝi almenaŭ estos morala leciono kiu punos la mallojalecon, la malkuraĝon kaj la perfidon.[1]»
« (hispane) Estas son mis últimas palabras y tengo la certeza de que mi sacrificio no será en vano, tengo la certeza de que por lo menos será una lección moral que castigará la felonía, la cobardía y la traición. »
« En mia vivo mi havis tri grandajn ŝokojn: la morto de Salvador Allende en la milita puĉo en Ĉilio, la murdo de Maurice Bishop en Granado kaj la malvenko de la sandinismarevolucio. »
«Paradokse, unu el la ĉefaj vojoj de Santiago de Ĉilio ankoraŭ nomiĝas Dek unu de Septembro. Kaj ĝi ne nomiĝas tiel pro la viktimoj de la Ĝemelaj Turoj en Novjorko. Ne. Ĝi estas tiel nomita omaĝe al la ekzekutistoj de demokratio en Ĉilio. Kun ĉiu respekto al tiu lando, kiun mi amas, mi kuraĝas demandi, pro pura prudento: Ĉu ne estus tempo ŝanĝi tiun nomon? Ĉu ne estus tempo nomi ĝin Avenuo Salvador Allende, omaĝe al la digno de demokratio kaj la digno de la vorto? »
« (hispane) Paradójicamente, una de las principales avenidas de Santiago de Chile se llama, todavía, Once de Setiembre. Y no se llama así por las víctimas de las Torres Gemelas de Nueva York. No. Se llama así en homenaje a los verdugos de la democracia en Chile. Con todo respeto por ese país que amo, me atrevo a preguntar, por puro sentido común: ¿No sería hora de cambiarle el nombre? ¿No sería hora de llamarla Avenida Salvador Allende, en homenaje a la dignidad de la democracia y a la dignidad de la palabra? »
« Private li estis ama kaj afabla... En la kvardek jaroj dum mi konis lin kaj malgraŭ la intenseco de niaj politikaj bataloj, mi neniam vidis lin agi intence kun malbona volo aŭ lasi sin forporti de rankoro. »
« Mi ne estas la prezidanto de ĉiuj ĉilianoj. Mi ne estas hipokritulo, kiu diras tion.
Citita de ĉiliaj ĵurnaloj kiel rimarko ĉe publika mitingo (17-a de januaro 1971). Allende sendis publikan leteron al la gazeto El Mercurio por nei la citaĵon. »