César Chávez

El Vikicitaro
César Chávez
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

César Estrada Chávez, en esperanto Cezar' Ĉavez' (naskiĝis la 31-an de marto 1927 en Yuma, Arizono - mortis la 23-an de aprilo 1993 en San Luis, Arizono), estis usona kamparana gvidanto, aktivulo por la civilaj rajtoj de la usonaj kamparanoj, kiu kun Dolores Huerta fondis la Nacian Asocion de Kamparaj Laboristoj (NFWA, en la angla) kaj kiu poste ŝanĝiĝis al Unio de Kamparaj Laboristoj (UFW).

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Historio juĝos sociojn kaj registarojn - kaj iliajn instituciojn - ne laŭ tio, kiom grandaj ili estas aŭ kiel bone ili servas riĉulojn kaj potenculojn, sed laŭ kiom efike ili respondis al la bezonoj de malriĉuloj kaj senhelpuloj. » « (angle) History will judge societies and governments — and their institutions — not by how big they are or how well they serve the rich and the powerful, but by how effectively they respond to the needs of the poor and the helpless. »
— César Chávez
Citaĵo
« Kiam ni vere estas honestaj kun ni mem, ni devas agnoski, ke niaj vivoj estas ĉio, kio vere apartenas al ni. Do, kiel ni uzas niajn vivojn, tio determinas kiajn homojn ni estas. Estas mia plej profunda kredo, ke nur donante niajn vivojn ni trovas vivon. » « (angle) When we are really honest with ourselves we must admit that our lives are all that really belong to us. So, it is how we use our lives that determines what kind of men we are. It is my deepest belief that only by giving our lives do we find life. »
— César Chávez