Herbert George Wells (naskiĝis la 21-an de septembro 1866 — mortis la 13-an de aŭgusto 1946) estis brita verkisto.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
 | | « La homa historio estas pli kaj pli kuro inter edukado kaj katastrofo. » | | « Human history becomes more and more a race between education and catastrophe. » |
|
|
 | | « La tria propraĵo de aermilito estis, ke ĝi samtempe estis ege detrua kaj tute nedecidema. » |
|
|
 | | « Mi preferas esti nomita ĵurnalisto ol artisto. » | | — Letero al aŭtoro Henry James (8 julio 1915) |
|
|
 | | « Ju pli malbelaj estas la kruroj de viro, des pli bone li ludas golfon. Tio estas preskaŭ leĝo. » |
|
|
 | | « Artisto, kiu teoriadas pri sia verko, ne plu estas artisto, sed kritikisto. » | | — The Temptaion of Harringay (1929) |
|
|
 | | « Mi neniam estis bonega amoristo, kvankam mi amis plurajn homojn tre profunde. » | | — An Experiment in Autobiography (1934) |
|
|
 | | « Kiam la historio de nia civilizacio estos skribita, ĝi estos biologia historio kaj Margaret Sanger estos ĝia heroino. » |
|
|
 | | « Se vi falis hieraŭ, ekstaru hodiaŭ. » | | — The Anatomy of Frustration (1936) |
|
|
 | | « La hieraŭa krizo estas morgaŭa ŝerco. » | | — You Can't be Too Careful (1941) |
|
|
 | | « Besto eble estas sufiĉe feroca kaj ruza, sed necesas vera viro por mensogi. » | | — The Island of Doctor Moreau (1896) |
|
|
 | | « Biologie la specio estas la amasiĝo de la eksperimentoj de ĉiuj ĝiaj sukcesaj individuoj ekde la komenco. » | | — A Modern Utopia (1905) |
|
|
 | | « Krimo kaj malbonaj vivoj estas la mezuro de fiasko de ŝtato, ĉiu krimo finfine estas la krimo de la komunumo. » | | « Crime and bad lives are the measure of a State's failure, all crime in the end is the crime of the community. » | | — A Modern Utopia (1905) |
|
|
 | | « La homa historio esence estas historio de ideoj. » | | « Human history is in essence a history of ideas. » | | — The Outline of History (1920) |
|
|
 | | « Nia vera nacieco estas la homara. » | | « Our true nationality is mankind. » | | — The Outline of History (1920) |
|