Vekiĝo

El Vikicitaro
Vekiĝo
Aliaj projektoj
Vekiĝo en Vikipedio

Vekiĝo estas ripetiĝanta konscia stato, en kiu individuo viglas kaj okupiĝas pri kohera kogna komunikado, konduto kaj interagoj kun eventoj, objektoj kaj aliaj vivantaj estaĵoj en la komuna ekstera mondo. Vekiĝo estas la procezo eliri el dormo en maldormon. Ankaŭ estas metafore progreso de statoj de nescio kaj konfuzo al tiuj de scio, kompreno, saĝeco kaj klereco.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Dormi sur tabulo havas unu avantaĝon - ĝi instigas al frua vekiĝo. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Dormi, vekiĝi, dormi, vekiĝi... Mizera vivo! »
— Franz Kafka
Citaĵo
« Dormo estas mildigo de la mizeroj de tiuj, kiuj ilin havas veke. » « (hispane) El sueño es alivio de las miserias de los que las tienen despiertos. »
— Miguel de Cervantes
Citaĵo
« Espero estas la sonĝo de la vekita viro. »
— Aristotelo
Citaĵo
« Historio, Stefano diris, estas premsonĝo el kiu mi provas vekiĝi. »
— James Joyce
Citaĵo
« Kaj post fari ĉion, kion ili faras, ili vekiĝas, banas sin, pulvorigas sin, parfumas sin, kombas sin, vestas sin kaj iom post iom revenas al tio, kio ili ne estas. » « (hispane) Y después de hacer todo lo que hacen, se levantan, se bañan, se entalcan, se perfuman, se peinan, se visten, y así progresivamente van volviendo a ser lo que no son. »
— Julio Cortázar
Citaĵo
« Kiam ni mortas vekiĝas.... Tiam ni vidas, ke ni neniam vivis»
— Henrik Ibsen, When We Dead Awaken (1899)
Citaĵo
« Kiu revis pri demokratio, tre malproksime en mondo de absolutismo, estis ja heroo, kaj ni hodiaŭ vekiĝas en la mirindaĵo de lia revo. » « (angle) He who dreamed of democracy, far back in a world of absolutism, was indeed heroic, and we of today awaken to the wonder of his dream. »
— Louis Sullivan
Citaĵo
« La steloj vekas certan respekton, ĉar kvankam ili ĉiam ĉeestas, ili estas neatingeblaj; sed ĉiuj naturaj objektoj faras similan impreson, kiam la menso estas malferma al ilia influo. Naturo neniam portas malbonan aspekton» « (angle) The stars awaken a certain reverence, because though always present, they are inaccessible; but all natural objects make a kindred impression, when the mind is open to their influence. Nature never wears a mean appearance. »
— Ralph Waldo Emerson, Naturo (1836)
Citaĵo
« Mi intencas fari tion, kion etulo povas fari por veki la publikan konsciencon, kaj dume mi ne timas viajn minacojn.... Mi havas konsciencon kaj religian fidon, kaj mi scias ke niaj liberecoj ne estis gajnitaj sen sufero, kaj eble perdiĝos denove per nia malkuraĝo. Mi intencas plenumi mian devon al mia lando. » « (angle) I intend to do what little one man can do to awaken the public conscience, and in the meantime I am not frightened by your menaces. … I have a conscience and a religious faith, and I know that our liberties were not won without suffering, and may be lost again through our cowardice. I intend to do my duty to my country. »
— Upton Sinclair, letero al la Louis D. Oaks (17-a de majo 1923)
Citaĵo
« Mi timas, ke ĉio, kion ni faris, estis veki dormantan giganton kaj plenigi ĝin per terura decidemo. »
— Atribuite al Isoroku Yamamoto post la atako kontraŭ Pearl Harbor
Citaĵo
« Mi venis ne por instrui sed por veki. Komprenu do, ke mi ne donas ordonojn»
— Meher Baba (10-a de julio 1958)
Citaĵo
« Ni ne bezonas militon por veki homan energion. Estas almenaŭ egala amplekso por kuraĝo kaj grandanimeco en beno, kiel en detruado de la homaro» « (angle) We need not war to awaken human energy. There is at least equal scope for courage and magnanimity in blessing, as in destroying mankind. »
— William Ellery Channing, en "Milito" (1816)
Citaĵo
« Ni pensas, ke ni estas vekitaj dum fakte ni estas nur somnambuloj»
— Marilyn Ferguson
Citaĵo
« Ni vivas en premsonĝo de malveroj, kaj malmultaj estas sufiĉe vekaj kaj konsciaj por vidi la aferojn kiaj ili estas. Nia unua devo estas forigi iluziojn kaj retrovi senton de realo. »
— Nikolai Berdyaev
Citaĵo
« Ni volas, ke nia muziko eniru en la animon de la spektantaro, kaj vidi, ĉu ĝi povas veki ion etan en iliaj mensoj... Ĉar estas tiom multaj dormantaj homoj. » « (angle) We want our sound to go into the soul of the audience, and see if it can awaken some little thing in their minds... 'Cause there are so many sleeping people. »
— Jimi Hendrix
Citaĵo
« Nia vekiĝo estas tuŝita de teruro; ni devas interkonsenti kun ĉi tiu mondo aŭ ĝi neniigos nin. Kiam ni parolas pri defendado de la medio, ni parolas pri defendado de niaj propraj vivoj. » « (angle) Our awakening is touched with dismay; we must come to terms with this world or it will terminate us. When we speak of defending the environment, we are speaking of defending our own lives. »
— Frank Herbert
Citaĵo
« Post la sepdek, se vi vekiĝos iun tagon sen doloro, vi mortis. »
— David Brown Baren
Citaĵo
« Pro timo vekiĝi, oni ŝajnigas esti morta. »
— Bernard Groethuysen
Citaĵo
« Se devas esti problemo, estu en mia tempo, por ke mia filo havu pacon; kaj ĉi tiu sola pripensado, bone aplikata, sufiĉas por veki ĉiun homon al devo» « (angle) "If there must be trouble, let it be in my day, that my child may have peace;" and this single reflection, well applied, is sufficient to awaken every man to duty. »
— Thomas Paine
Citaĵo
« Se mi vekiĝus post dum mil jara dormado, mia unua demando estus: Ĉu la Riemann-hipotezo estas pruvita? »
— David Hilbert
Citaĵo
« Se vi volas, ke viaj revoj realiĝu, vekiĝu! »
— Ambrose Bierce
Citaĵo
« Vekemo estas la vojo al vivo. La malsaĝulo dormas. Kvazaŭ li estus jam mortinta, sed la Majstro estas maldorma. Kaj li vivas eterne»
— Gautama Buddha
Citaĵo
« Vi dormis dum sennombraj jarcentoj hodiaŭ matene. Ĉu vi ne volas vekiĝi? »
— Kabir
Citaĵo
« Viro devas vekiĝi por miri - kaj eble ankaŭ homoj. Scienco estas maniero sendi lin dormi denove. »
— Ludwig Wittgenstein

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]