Politiko estas arto de regado de socio, (greke πολιτικός, koncernanta al πολις, "civito") vaste disvastigis la tiutitola verko de Aristotelo, kiu priskribas ŝtaton kaj ties regmanierojn.
« (angle) All political movements are like this — we are in the right, everyone else is in the wrong. The people on our own side who disagree with us are heretics, and they start becoming enemies. With it comes an absolute conviction of your own moral superiority. There's oversimplification in everything, and a terror of flexibility. »
«Demokratio estas kiam tri lupoj kaj unu ŝafido voĉdonas por decidi pri kio, ili estos manĝontaj kiel tagmanĝon. »
— "Henri Morgan" anonimulo en surreta forumo
« Du milionoj da eksterlandaj armeanoj kaj centmiloj da eksterlandaj policanoj kaj kvazaŭarmeanoj estis trajnitaj, ekipitaj, kaj financitaj de Usono. Ties celo estadis ne defendo siajn landojn kontraŭ elekstera invado, sed protekti eksterlandajn investintojn kaj la regantan superan klason de la ricevintaj landoj kontraŭ ebla ribelo de siaj propraj loĝantarojn. »
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses... La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, radio kaj politikaj blogoj, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn... »
« La civila reginstanco, tiom, kiom ĝi estis establita por sekureco de la posedorajto, estas en realo establita por defendo la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj, aŭ de tiuj, kiuj havas posedaĵon kontraŭ tiuj, kiuj havan entute nenion. »
« Ni konsciu ke, malpermesinte en nia lando religianmaltoleremon, pro kiu la homaro suferadis tiom longe kaj pro kiu estis verŝita tiom da sango, ni atingos ne multon, se ni instigos politikan maltoleremon, same senpensan kaj despotan kaj kapablan doni same sangajn kaj amarajn fruktojn. »
« Ruĝulo ne estas homo, ĝi estas ruĝulo, tio ne estas morala estaĵo, inteligenta kaj libera, kiel vi kaj mi, tio estas estaĵo maldignita kaj putriĝinta. »
« Mi ĉiam subtenis mezurojn kaj principojn kaj ne virojn. Mi agis sentime kaj sendepende kaj mi neniam pentos pro mia kurso. Mi preferus esti politike enterigita ol esti hipokrite eternigita. »
« (angle) I have always supported measures and principles and not men. I have acted fearless and independent and I never will regret my course. I would rather be politically buried than to be hypocritically immortalized. »
« Homo devas esti tro stulta, kaj ankaŭ senkaritata, kiu kredas, ke ne ekzistas virto krom sia propra flanko, kaj ke ne ekzistas homoj tiel honestaj kiel li mem, kiuj eble diferencas de li laŭ politikajprincipoj. »
« (angle) A man must be excessively stupid, as well as uncharitable, who believes that there is no virtue but on his own side, and that there are not men as honest as himself who may differ from him in political principles. »
« (angle) I have learned, by some experience, that virtue and patriotism, vice and selfishness, are found in all parties, and that they differ less in their motives than in the policies they pursue. »
«Muziko ĉiam trovos sian vojon al ni, kun aŭ sen afero, politiko, religio aŭ iu ajn alia stulta ligo. Muziko travivas ĉion, kaj kiel Dio, ĝi ĉiam ĉeestas. Ĝi bezonas neniun helpon kaj suferas neniun malhelpon. »
« (angle) Music will always find its way to us, with or without business, politics, religion, or any other bullshit attached. Music survives everything, and like God, it is always present. It needs no help, and suffers no hindrance. »
« Neniu fanatike krias, ke la suno leviĝos morgaŭ. Ili scias, ke ĝi leviĝos morgaŭ. Kiam homoj fanatike dediĉas sin al politikaj aŭ religiajkredoj aŭ al aliaj specoj de dogmoj aŭ celoj, tio ĉiam okazas ĉar tiuj dogmoj aŭ celoj estas dubindaj. »
« No one is fanatically shouting that the sun is going to rise tomorrow. They know it's going to rise tomorrow. When people are fanatically dedicated to political or religious faiths or any other kinds of dogmas or goals, it's always because these dogmas or goals are in doubt. »
« Almenaŭ ekde la tempo de la Granda Franca Revolucio, la politiko kaj la sociala prezentiĝas kiel io nedisigebla, kiel konstelacioj-ĝemeloj, iel aŭ tiel troviĝantaj en la altirkampo de la ekonomio. Tiu ĉi ilia proksima interligo manifestiĝas ankaŭ en nia tempo, cetere sufiĉe specife — je samtempeco de ilia subiro.
Unue en la epoko de la Renesanco, kiam ĝi aperas, kiam subite eliras el la sfero de la religia kaj eklezia por anonci sin per la voĉo de Makiavelo, la politiko estas nura pura ludo de la signoj, pura strategio, ne ŝarĝanta sin per iu ajn sociala aŭ historia “vero”, sed kontraŭe ludanta je ties manko... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
«Cinikismo kaj senmoraleco de la makiavela politiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« La politika scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: popolo, volo de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj signoj, sed sencoj: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi realon, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj respondecu al la sociala idealo de la ĝusta reprezentado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Malaperas la sociala signato — dissolviĝas ankaŭ dependa de ĝi politika signato. La sola restinta referento estas la referento de la “silentema amaso”. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Sed la silentema plimulto (kio estas la amasoj) estas ŝajna referento. Tio ne signifas, ke ĝi ne povas havi iun ajn reprezentaĵon. La amasoj jam ne esprimas sin — oni sondas ilin. Ili ne reflektas — oni testas ilin. Politika referento cedis lokon al referendumo (organizanto de la konstanta, neniam ĉesanta referendumo estas amaskomunikiloj). »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« ...efektive la politika jam delonge transformiĝis je nura spektaklo, kiu estas ludata antaŭ la filistro. La spektaklo, perceptata kiel duonsporta-duonluda amuzaĵo... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« La popolo iĝis publiko. Kiel la percepto-modelo de la politika sfero servas perceptado de la matĉo, beletra aŭ animcia filmo. Same kiel per spektaĵo sur la hejma ekrano, loĝantaro estas sorĉita de ĉiamaj ŝanĝiĝoj de sia opinio, pri kiuj ĝi ekkonas el ĉiutagaj gazetaj publikaĵoj de la sondado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Post kiam la politika malaperis, diluiĝis en la sociala, la sociala mem komencas esti absorbata de la ekonomia.... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« En ostaĝigo haveblas nek mesaĝo, nek senco, nek politika laŭceleco. Tio estas evento sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de revolucio, nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj terorismo per si mem estas nura giganta specefekto. »
« ...iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo. »
« Se aliri la opinisondadojn de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel spektaklo de la informo (la informo estas kiel la revolucio: la popolo postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la politiko kaj la politika klaso.
Senintenca humuro de la opinisondadoj (kaj malica ĝojo, kiun ni sentas pro tiu “scienca”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj homoj, kiu bezonas opinisondadojn por fari decidojn, ĉe kiuj testado anstataŭas strategion? »
« ...la ideo de la progreso malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la riĉeco, kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la politiko, sed la politikistoj daŭrigas siajn ludojn, restante kaŝe tute indiferentaj al siaj vetoj. Pri la televido oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la homaro tute malaperus. »
« Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj... tiel la sekso nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la politiko ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: ekonomion, sciencon, arton, sporton... Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en komerco, en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj. »
«Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. »
« La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. »
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo... La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genraidentecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj... »