Groucho Marx

El Vikicitaro
Groucho Marx
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Julius Henry "Groucho" Marx (naskiĝis en Novjorko, la 2-an de oktobro 1890 - m. en Losanĝeleso, la 19-an de aŭgusto 1977) estis usona komikisto, verkisto, kaj stelulo de la scenejoj, filmoj, radio kaj televido. Majstro pri rapida sprito, li estas vaste konsiderata unu el la plej bonaj komikaj usonanoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Pardonu min ne leviĝi. (Kvankam ĝi ne aperas en ties tombo) »
— Epitafo Atribuite al Groucho Marx
Citaĵo
« Politiko estas la arto serĉi problemon, trovi ĝin ĉie, diagnozi ĝin malĝuste kaj apliki la malbonajn solvojn» « Politics is the art of looking for trouble, finding it everywhere, diagnosing it incorrectly and applying the wrong remedies. »
— Groucho Marx