« [pri tiu ĉi libro] El la teksto estos klare kial ĉiuj sonĝoj, priskribitaj en literaturo aŭ kolektitaj de nekonataj personoj, estas tute maltaŭgaj por miaj celoj. Mi havis elekton nur inter miaj propraj sonĝoj kaj la sonĝoj de miaj pacientoj. »
« Por mi persone tiu ĉi libro havas ankaŭ alian subjektivan signifon, kiun mi sukcesis kompreni nur post ĝia fino. Ĝi iĝis peco de mia introspekto — reago al la morto de mia patro, al la plej granda evento kaj plej peza perdo en la vivo de la homo. »
« Kiam en 1899 mi estis verkanta tiun ĉi libron, la seksa teorio ankoraŭ ne ekzistis kaj analizo de komplikaj formoj de psikoneŭrozoj estis ankoraŭ naskiĝanta. Sonĝointerpretado devintus iĝi helpilo ĉe analizado de neŭrozoj. »
« La plej karakteriza por la maldormo, laŭ opinio de Freidrich Schleiermacher estas ke la pensado okazas per nocioj, ne per imagoj. La sonĝo ja pensas ĉefe per imagoj [...] El tiuj imagoj la sonĝo kreas situaciojn: ĝi kvazaŭ bildigas ion kiel ekzistantan — ĝi dramigas la penson, kiel esprimis tion Spitta [...] en la sonĝoj subjekto, kiel ŝajnas al li, ne pensas sed travivas, alivorte li kun kompleta kredo traktas la halucinon [...] Tiu ĉi specifaĵo distingas la sonĝon de la maldormaj revoj, kiuj neniam miksiĝas kun efektiva realo. »
« [pri sia metodo de la sonĝointerpretado] La unua paŝo al aplikado de tiu ĉi metodo instruas ke atentata objekto devas esti ne la sonĝo en sia tuteco, sed nur apartaj elementoj de ĝia enhavo. »
«Sonĝoj de etaj infanoj estas tre ofte evidentaj plenumoj de deziroj kaj pro tio, malsame ol la sonĝoj de plenkreskuloj, estas preskaŭ tute ne interesaj. »
« Konsiderante nian supozon pri la dua psika instanco, ni povas nun aserti: malagrabla sonĝo efektive enhavas ion, kio estas malagrabla por la dua instanco, sed samtempe plenumas deziron de la unua instanco. »
«Psika kontaĝo okazas kutime proksimume tiel: malsanuloj scias kutime unu pri la alia pli ol kuracisto kaj tre interesiĝas pri malsanoj de ĉirkaŭuloj. Al unu pacientino okazas psika atako; la aliaj tuj ekscias ke ĝia kialo estis letero el hejmo, rememoro pri spertita malfeliĉo, ktp. Ili kunsentas al ŝi kaj ekhavas jenan penson, kiu tamen ne atingas ilian konscion: se tia kialo povas kaŭzi la atakon, do la samajn atakojn povus havi mi, ĉar mi klare havas la samajn kialojn. Se tiu penso atingus la konscion, ĝi plej verŝajne transformiĝus je la timo de tia atako. Ĝi aperas tamen en alia psika sfero kaj finiĝas per efektivigo de tiu ĉi simptomo. Identigado do estas ne simpla imitado, sed alproprigado surbaze de la sama etiologia kondiĉo. »
«Identigado en histerio plej ofte estas uzata por esprimi seksan komunecon. Histeriulo identigas sin en simptomoj de sia malsano plej ofte — se ne sole — kun persono, kun kiu li havas seksan rilaton aŭ kiu estis en tia rilato kun la sama persono kiel li. Por identigado en histeria fantazio kaj en sonĝo sufiĉas imago pri seksaj rilatoj, kiu tute ne devas esti reala. »
« [...] unu el kialoj de tiuj sonĝoj estas deziro ke mi evidentiĝu malprava. Tiuj sonĝoj estas observataj konstante dum mia terapio, kiam paciento, tiel diri, kontraŭas min kaj mi preskaŭ ĉiam povas artefarite kaŭzi tiajn sonĝojn, klarigante detale al la paciento mian teorion de plenumo de deziroj. »
« [...] neŭroza timo fontas en seksa vivo kaj laŭas al subpremita nekontentigita libido. Tiu ĉi aserto evidentiĝas prava en praktiko. El ĝi oni povas konkludi, ke la sonĝoj de timo estas sonĝoj kun seksa enhavo: libido en ili transformiĝas je timo. »
« Estas klare ke opinio de Robert W. ke la sonĝoj estas destinitaj por malŝarĝo de nia memoro de malgravaj impresoj de la tago ne povas esti nomita korekta: en la sonĝo nemalofte aperas indiferentaj rememoroj de nia infanaĝo, de kio indus konkludi, ke la sonĝoj tre malperfekte plenumas sian taskon. »
«Homoj, kiujn hontas la dormanto, plejparte estas fremduloj. Neniam en tiuj tipaj sonĝoj observeblas ke difektoj de la vestoj, kaŭzantaj tian hontosenton, estas rimarkataj de iu aŭ kaŭzas iujn sekvojn. Homoj inverse faras tute indiferentajn vizaĝmienojn aŭ, kiel mi rimarkis en unu tre klara sonĝo, ili surportas kvazaŭ solene orgojlajn maskojn. »
« [pri sonĝoj en kiuj dormanto estas nuda] [...] en bazo de tia sonĝo kuŝas rememoro de frua infanaĝo [...] Infanoj ofte elmontras ekshibiciajn inklinojn. »
«Infanaĝo, sena je honto, ŝajnas al ni poste siaspeca paradizo, ja paradizo mem estas nenio alia ol amasa fantazio pri infanaĝo de la homo. Pro tio la homoj marŝas nudaj kaj ne hontas unu la alian ĝis momento, kiam en ili vekiĝas la timo esti forpelitaj el paradizo — komenciĝas seksa vivo kaj kutima laboro. Al tiu paradizo la sonĝo povas nin transporti ĉiunokte. »
« Krome en ekshibiciajsonĝoj manifestiĝas procezo de repuŝado. Malagrabla hezito de la sonĝo estas reago de la dua psika sistemo al tio, ke repuŝita de ĝi enhavo de la ekshibicia epizodo tamen montriĝis. »
« Alie statas la afero pri sonĝoj, en kiuj aperas morto de proksima kara homo kaj kiuj kaŭzas dolorigan efikon. Tiuj ĉi sonĝoj signifas tion pri kio parolas ilia enhavo — deziron, ke tiu ĉi persono mortu. »
« Do multaj, kiuj amas nun siajn gefratojn kaj por kiuj ilia perdo estus tre peza, nekonscie portas en si delonge malicajn dezirojn, kiuj povas manifestiĝi en sonĝoj. »
« Infana imago pri la morto estas tiom malgranda, ke ĝi ne similas al la nia. “Morti” signifas por infano, kiu komplete estas senigita je la vido de antaŭmortaj suferoj, estas same kiel “foriri”. Li ne diferencigas kiamaniere okazas tiu ĉi foriro — ĉu per forveturo aŭ morto. »
« En “Hamleto” kompreneble enkorpiĝas nur propra spirita vivo de la poeto; el libro de Georg Brandes pri Ŝekspiro (1896) ni scias, ke la tragedio estis verkita baldaŭ post la morto de lia patro, do sub impreso de la ĵusa funebro kaj renaskiĝo de la infana sento rilate lin. Estas konate ankaŭ ke frue mortinta filo de Ŝekspiro estis nomita Hamleto. Dum “Hamleto” pritraktas rilaton de la filo al la gepatroj, “Makbeto”, ligita al ĝi laŭ tempo, koncernas la temon de seninfaneco. »
« “Timo de ekzameno” ĉe neŭrozuloj estas subtenata de infana timo. Ni jam forlasis la infanaĝon kaj nin ne plu koncernas la gepatroj, edukistoj kaj instruistoj: senkompata kaŭzoligo de la vivo prenis sur sin nian pluan edukadon, kaj ni sonĝas gimnaziajn aŭ universitatajn ekzamenojn ĉiufoje, kiam ni timas ke ni malsukcesos pri iu afero, ĉar ni kulpas pri io, faris ion malĝuste — ĉiufoje kiam ni sentas sur ni premon de respondeco. »
« [...] sonĝo pri ekzameno observeblas nur ĉe la homoj, kiuj eltenis tiun ekzamenon kaj neniam ĉe tiuj kiuj fuŝis ĝin. La sonĝoj pri ekzamenoj, kiuj kutime observeblas nur kiam subjekto devos sekvan tagon fari gravan agon aŭ havos eblecon de fuŝo aŭ fiasko, elektas kiel sian materialon iun epizodon el pasinteco, ĉe kiu nia timo evidentiĝis senbaza kaj estis refutita per ege sukcesa rezulto. »
« [pri sonĝo en kiu la dormanto malfruiĝas al trajno] Tiuj sonĝoj estas konsolo pro sentata dum la dormotimo de morto. “Forveturo” estas unu el la plej ofte uzataj simboloj de la morto. La sonĝo konsolas nin: “Estu trankvila, vi ne mortos (ne foriros)” — same kiel la sonĝo pri ekzamenoj: “Ne timu, vi ne malsukcesos”. Malfacileco de kompreno de ambaŭ tiuj sonĝotipoj klarigeblas ĝuste per tio, ke la sento de timo estas ligita al esprimo de konsolo. »
« Mi atentigas pri tre ofta “transloko de malsupre supren”, kiu observeblas kaze de repuŝado de seksaj elementoj kaj helpe de kiu kaze de histerio povas realiĝi sur diversaj korpopartoj sentoj, rilataj al la seksa sfero. Buŝo, lipoj ofte simbolas vaginon, “seksajn lipojn”, nazo — penison, haroj sur la kapo — kreskaĵojn sur la seksorganoj ktp. Nur unu korpoparto estas ne komparebla — dentoj, kaj ĝuste tiu ĉi trajto donas al ili specialan taŭgecon por bildigo sub influo de repuŝado de la seksaj elementoj. »
«Homoj, kiuj ofte sonĝas ke ili naĝas, kun plezuro disigas la ondojn ktp, kutime suferis infanaĝe enuresis nocturna kaj reproduktas en la sonĝo agrablan senton , kiun ili jam delonge lernis rezigni. »
« Okazas sonĝoj pri lokoj kaj pejzaĝoj, pri kiuj dormanto mem jam dum la sonĝo asertas kategorie: “Mi iam jam estis tie!” Tiu loko ĉiam estas seksa sfero de la patrino; kaj estas mirinde ke pri neniu loko la homo povas kun tia certeco aserti ke li estis tie kiel pri tiu ĉi. »
« En la bazo de plejparto de la sonĝoj, ligitaj kutime al la sento de timo kaj kies enhavo estas marŝado laŭ malvastaj stratoj kaj naĝado en akvo, kuŝas pensoj pri utera vivo, pri estado en la sino de la patrino kaj pri la naskiĝo. »
« Mi konvinkiĝis tamen ke personoj, kiujn pro iu kialo infanaĝe elstarigis la patrino, montras en posta vivo tiun specifan memfidon kaj neŝanceligeblan optimismon, kiu nemalofte ŝajnas heroa kaj efektive sukcesigas tiujn ĉi personojn en la vivo. »
« En la sonĝoj, same kiel en mitologio, eliro de la bebo el fetaj akvoj estas kutime bildigata helpe de rea transformiĝo: eniro de la bebo en akvon; inter multaj aliaj, kiel bonaj ekzemploj servas mitoj pri naskiĝo de Adoniso, Oziriso, Moseo kaj Bakĥo. »
« Al la sonĝoj pri akuŝo apartenas ankaŭ la sonĝoj pri “saviĝo”. Saviĝo, speciale saviĝo el akvo, egalas al naskiĝo, se ĝin sonĝas virino; ĝi havas tamen alian sencon, se sonĝas viro. »
«Rabistoj, noktaj banditoj kaj fantomoj, kiujn oni kutime timas antaŭ endormiĝo, venas de la sama infana rememoro. Tio estas personoj, vekintaj la infanon por rigardi ĉu li makulis la liton kaj kie li tenas la manojn dum la dormo. Per analizo de kelkaj tiaj sonĝoj mi sukcesis malkovri personecon de la noktaj gastoj. La rabisto ĉiam estis la patro, la fantomoj plejparte estis virinoj en blankaj noktaj vestoj. »
« Ĉiuj komplikaj maŝinoj kaj aparatoj en la sonĝoj estas plejparte seksaj organoj, en kies bildigo simboleco de la sonĝo ĝenerale estas ege inventema. Egale al ili apartenas multaj pejzaĝoj, speciale tiuj kie haveblas pontoj aŭ montoj, superkeskitaj per arbaro. »
«Pensoj kaj enhavo de la sonĝo prezentiĝas al ni kiel du bildoj de la sama enhavo en du malsamaj lingvoj aŭ, pli ĝuste dirite, enhavo de la sonĝo prezentiĝas al ni kiel tradukaĵo de la pensoj al alia lingvo, kies signojn kaj regulojn ni devas lerni per komparado de originalo kaj tiu ĉi tradukaĵo. »
«Vortoj ĝenerale tre ofte ludas en la sonĝorolon de aĵoj kaj spertas la samajn kuniĝojn, intermiksiĝojn, anstataŭadojn kaj ankaŭ densiĝojn kiel imagoj pri la aĵoj. Rezulte de tiaj sonĝoj ni trovas komikajn kaj strangajn vortkombinojn. »
« Ni povis rimarki ke elementoj, elstariĝantaj en la sonĝo kiel gravaj ĝiaj elementoj, tute ne ludas la saman rolon en la pensoj, kiuj sin kaŝas malantaŭ la sonĝo. Kaj inverse, tio kio en la pensoj havas precipan signifon, povas esti tute ne esprimita en la sonĝo. »
« Mi jam plurfoje menciis ke ĉiuj sonĝoj senescepte bildigas nepre la dormanton mem. La sonĝo estas tute egoisma. Do kie en enhavo de la sonĝo estas ne mia “mio”, sed alia persono, tie mi havas plenan bazon supozi ke mia “mio” estas kaŝita per identigado malantaŭ tiu ĉi persono. »
« Se mi dubas malantaŭ kiu persono en la sonĝo mi devas serĉi mian “mion”, mi devas sekvi jenan regulon: persono, kiu spertas en la sonĝo afekcion kiun mi spertas dum la sonĝo, ĉiam kaŝas malantaŭ si mian “mion”. »
« Laŭ atesto de nia sento, afekcio, spertata de ni en la sonĝo, estas ne malpli grava ol tiu spertata dum maldormo kaj havanta la saman intensecon [...] »
« [...] analizo montras al ni, ke imagoj spertas diversajn anstataŭadojn kaj ŝovojn dum la afekcioj restas en senŝanĝa stato. Ne mirindas do ke la imagoj, ŝanĝitaj per distorda realo de la sonĝo, ĉesas laŭi al neŝanĝiĝintaj afekcioj: sufiĉas nur per analizo transloki la veran enhavon al ĝia antaŭa loko kaj laŭeco estos restarigita. En psika komplekso, trafita de cenzuro, la sola netuŝebla elemento estas afekcioj; nur ili povas montri al ni ĝustan vojon al interpretado. »
« Malagrablaĵoj ne trovas por si esprimon en la sonĝo; malagrablaĵoj en niaj pensoj estas inkluzivigataj en la sonĝo nur se ĝi cedas sian esprimon al plenumo de deziro. »
« Esplorado de psikoneŭrozoj venigas nin al neatendita konkludo, ke tiuj ĉi fantazioj aŭ tagaj sonĝoj estas la plej proksimaj antaŭsignoj de histeriaj simptomoj, almenaŭ de la tuta vico da ili; histeriaj simptomoj estas ligataj ne al la rememoroj mem, sed al fantazioj, konstruitaj sur ilia bazo [...] same kiel sonĝoj, ili grandparte sin bazas sur impresoj, postlasitaj de infanaj travivaĵoj. »
«Redaktoro de unu konata franca magazino vetis ke li metos en ĉiun frazon de longa artikolo vortojn “antaŭe” kaj “malantaŭe” kaj neniu leganto rimarkos tion. Li gajnis. »
« Dum interpretado ni devas sekvi jenan regulon: ne indas atenti ŝajnan ligitecon de la sonĝo pro ĝia nekonata deveno; en klara, same kiel en implikita sonĝo necesas sekvi rean vojon al malkovro de ĝia materialo. »
« Ekzemple mi deziras tute arbitre ekpensi iun ciferon; tio tamen ne eblas. Cifero kiu venas al mia menso, unuflanke kaj neeviteble estas kaŭzita de miaj pensoj, kiuj eble estas ege malproksimaj de mia intenco. »
« Dum analizo de la sonĝoj de miaj pacientoj mi kutime tre sukcese faras jenan teston. Kiam sciigita sonĝo ŝajnas al mi unue malmulte komprenebla, mi petas rakontanton ripeti ĝin al mi. Ripetado en tre maloftaj kazoj reproduktas ĝin en la samaj vortoj. La partoj, kiuj akiris ŝanĝitan esprimon, tuj prezentiĝas al mi kiel malfortaj lokoj de maskado de la sonĝo, ili servas al mi same kiel servis al Hagen signoj broditaj sur la vestoj de Sigfrido. Ekde ili povas komenciĝi interpretado de la sonĝo. »
« Dum analizado de la sonĝo mi postulas ke sciiganta ĝin persono rezignus je ĉiuj gradoj de certeco pri ĝusta transdono kaj la plej etan supozon ke io aŭ alio okazis en la sonĝo konsiderus nepridubebla vero. »
« Plej malfacilas konvinki novulon pri sonĝointerpretado ke lia laboro ne finiĝas kiam li trovas elĉerpan interpreton de la sonĝo, spritan, koheran kaj klarigantan al li ĉiujn elementojn de ĝia enhavo. La sama sonĝo povas ebligi ankaŭ alian interpreton, kiun li ne sukcesis tuj fari. »
« [...] ni devos diri ke la sonĝo tute ne formiĝus, se la rezistado nokte estus same forta kiel tage [...] dormo ebligas formiĝon de la sonĝoj, ĉar ĝi malaltigas kaj malfortigas la endopsikan cenzuron. »
«Pensado sen celaj imagoj danke al influo de nia propra spirita vivo tute ne ekzistas; mi ne scias eĉ tion, ĉe kiaj statoj de psika malekvilibro ĝi estas tute imagebla. »
«Deliro estas rezulto de la agado de la cenzuro; ĝi ne tre penas kaŝi tiun agadon kaj anstataŭ asisti prilaboradon, senkompate forĵetas ĉion kio kontraŭas ĝin; la resto ŝajnas al ni nekomprenebla kaj senorda. »
« Premo de cenzuro, je forigado de celaj imagoj, estas kialo de la precipa dominado de supraĵaj asocioj. La supraĵaj asocioj anstataŭas en bildigo tiujn pli profundajn, kiam la cenzuro faras nealireblaj tiujn normalajn konektojn [...] Konsiderante tiun ĉi translokadon, ni trankvile fidas dum la sonĝointerpretado al la supraĵa asocio. »
« Kiam mi igas la pacienton forĵeti ĉiujn pensojn kaj rakonti al mi kio venas al lia kapo, mi supozas ke li ne povas forpeli de si imagojn pri la celo de la terapio kaj mi konsideras min rajta konkludi el tio, ke ĉio naiva kaj hazarda kion li sciigas al mi, havas ligon al lia malsana stato. »
« Observoj montras ke tage la vojo, kondukanta de subkonscio al konscio, estas fermita por pensoj, kiuj sin kaŝas malantaŭ la sonĝo pro cenzuro de rezistado. Nokte ili kreas la vojon al konscio. »
« Kiel konkludo el mia esplorado de histerio mi povas prezenti la fakton, ke infanaj epizodoj (ĉu rememoroj aŭ fantazioj) en tiu kazo, se oni sukcesas venigi ilin al konscio, prezentiĝas forme de halucinoj kaj nur post sciigo perdas tiun sian karakteron. Estas konate ankaŭ ke eĉ ĉe personoj kun malbona memorkapablo rememoroj de frua infanaĝo ĝis malfruaj jaroj konservas karakteron de senta viveco kaj klareco. »
« Sed ĝenerale mi opinias ke ĉe plenkreskulo ne plenumita tage deziro malsufiĉas por formiĝo de la sonĝo. Mi volonte konjektas ke venanta el konscia sfero deziro povas instigi la formiĝon de la sonĝo. Sed nur tion: la sonĝo tute ne formiĝus, se antaŭkonscia deziro ne ricevus subtenon el alia sfero. Tio estas sfero de nekonscio. »
«Neŭrozulo ne kapablas ekzemple iri sola laŭstrate; tion ni sufiĉe juste nomas simptomo. Ni provu forigi tiun ĉi simptomon, devigi pacienton fari tion, al kio li evidente ne estas kapabla. Lin verŝajne tiam atakos timo; la sama atako de timo surstrate nemalofte jam estis por li preteksto por disvolviĝo de agorafobio. Ni vidas do ke la simptomo haveblas por preventi aperon de timo; la fobio estas kvazaŭ lima obstaklo por la timo. »
« [...] psika mekanismo, kiun uzas neŭrozo, tute ne estas kreata de malsana perturbo, kiu ekregas nian spiritan vivon, sed tutcerte ekzistas en normala strukturo de la psika aparato. »
« [...] sonĝo ofte montras al ni, ke la subpremita plu ekzistas ankaŭ ĉe la sana homo kaj konservas kapablon al psikaj funkcioj. Sonĝo estas unu el manifestiĝoj de tiu nekonscia [...] »
« Mi opinias ke romia imperiestro agis maljuste, ordoninte ekzekuti sian regaton pro tio ke li sonĝis murdi la imperiestron. Li devintus unue scivoli, kion signifas tiu ĉi sonĝo; plej verŝajne ĝia senco prezentiĝus al li tute alie. Kaj eĉ se iu alia sonĝo havus tian kriman intencon, estus tamen konvene ekmemori la vortojn de Platono, ke virta homo limiĝas je tio, ke li nur sonĝas tion kion malvirta homo faras. »
«Signifo de la sonĝo por aŭguro de estonteco? Pri tio kompreneble eĉ ne parolindas. Anstataŭe oni povus diri: por ekkono de pasinteco. Ĉar la sonĝo ĉiam kaj ĉiusence venas el pasinteco. Tamen ankaŭ kredo je tio ke la sonĝo malkovras al ni estontecon ne estas tute sena je la vero. La sonĝo, bildigante por ni plenumon de deziro, translokas nin al estonteco; sed tiu estonteco, kiu ŝajnas al dormanto estanteco, danke al nedetruebla deziro estas kopio kaj reproduktaĵo de pasinteco, »