|
 | | « Homoj, kiujn hontas la dormanto, plejparte estas fremduloj. Neniam en tiuj tipaj sonĝoj observeblas ke difektoj de la vestoj, kaŭzantaj tian hontosenton, estas rimarkataj de iu aŭ kaŭzas iujn sekvojn. Homoj inverse faras tute indiferentajn vizaĝmienojn aŭ, kiel mi rimarkis en unu tre klara sonĝo, ili surportas kvazaŭ solene orgojlajn maskojn. » | | — Sigmund Freud, Sonĝointerpretado [1899] |
|
|
 | | « La subevoluintaj popoloj traktas nudecon, se ĝi tute interesas ilin, de pozicio kiun ni kutimas atendi de niaj pentristoj kaj skulptistoj — la pozicio, inkluzivanta ĉiujn sensojn samtempe. Por homo, uzanta la tutan sensan aparaton, nudeco estas la plej riĉa ebla esprimo de struktura formo. Por tre vida kaj malekvilibriĝinta senseco de la industriaj socioj, subita renkontiĝo kun tuŝa karno iĝas vere ebriiga muziko. » | | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|