Deliro

El Vikicitaro
Deliro
Deliro
Deliro
Aliaj projektoj
Deliro en Vikipedio
Deliro en Komuneja kategorio
Deliro en Vikivortaro

Deliro estas stato de nedaŭra spirita malordo kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« Deliro estas rezulto de la agado de la cenzuro; ĝi ne tre penas kaŝi tiun agadon kaj anstataŭ asisti prilaboradon, senkompate forĵetas ĉion kio kontraŭas ĝin; la resto ŝajnas al ni nekomprenebla kaj senorda. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ni jam delonge komprenis ke en delira ideo sin kaŝas fragmento de forgesita vero, neeviteble distordita kaj subkomprenita dum sia reveno al konscio kaj ke obseda konvinkiteco, ĉirkaŭanta deliran ideon, devenas de tiu ĉi grajno de vero, disvastiĝante ankaŭ sur kovrintajn ĝin tavolojn de eraroj. Tian veron, kiun oni povus nomi historia, ni devas agnoski ankaŭ ĉe doktrinoj de religia kredo, kiuj kvankam havas trajtojn de psikologiaj simptomoj, sed kiel amasaj fenomenoj nesubiĝemaj al la damno de izoliteco. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por parolo delira ne ekzistas rediro. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]