Saltu al enhavo

Cenzuro (psikanalizo)

El Vikicitaro
Cenzuro
Aliaj projektoj
Cenzuro en Vikipedio

Cenzuro (psikanalizo) estas proceduro per kiu la nekoncsio estas apartigata de konscio.

Citaĵoj

[redakti]

Sigmund Freud

[redakti]
Citaĵo
« Mirinda koincido de fenomenoj de cenzuro kaj signoj de distordo donas al ni rajton starigi por ambaŭ la samajn kondiĉojn. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Deliro estas rezulto de la agado de la cenzuro; ĝi ne tre penas kaŝi tiun agadon kaj anstataŭ asisti prilaboradon, senkompate forĵetas ĉion kio kontraŭas ĝin; la resto ŝajnas al ni nekomprenebla kaj senorda. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Premo de cenzuro, je forigado de celaj imagoj, estas kialo de la precipa dominado de supraĵaj asocioj. La supraĵaj asocioj anstataŭas en bildigo tiujn pli profundajn, kiam la cenzuro faras nealireblaj tiujn normalajn konektojn [...] Konsiderante tiun ĉi translokadon, ni trankvile fidas dum la sonĝointerpretado al la supraĵa asocio. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Observoj montras ke tage la vojo, kondukanta de subkonscio al konscio, estas fermita por pensoj, kiuj sin kaŝas malantaŭ la sonĝo pro cenzuro de rezistado. Nokte ili kreas la vojon al konscio. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Vidu ankaŭ

[redakti]